×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La fenomeno de kriptovalutoj

BitCoin, kiel la ekzemplo de ŝajne plej populara kriptovaluto, estas nuntempe tutsimple mono. Ĝi fariĝis la sama valuto kiel estas ĉiuj aliaj.

Mono estas ĉio, kio estas universale uzata kaj ni, la uzantoj, kredas, ke ĝi havas valoron. Ĉio, kio estas vaste agnoskita rimedo de interŝanĝo, aŭtomate estas opiniata kiel mono. Ĝuste la konata al multaj el vi bitcoin estas ŝanĝebla je pluraj valutoj. Oni povas pagi per ĝi, se nur la alia persono akceptas ĝin.

La baza diferenco inter bitcoin kaj la aliaj valutoj estas tia, ke tiuj lastaj estas plej ofte regataj de ŝtatoj, registaroj, bankoj. Kvankam certe iuj personoj klopodas reguli aŭ reglamenti bitcoin, sed fakte neniu centre povas fari tion. Ĝi estas disa algoritmo en la virtuala mondo.

Por uzi valuton vi bezonas bankkonton, kaj via banko estas la peranto, kiu ĉion kontrolas kaj posedas ĉiujn informojn pri vi. Bitcoin estas rimedo desuba, civitaneca, kaj neniu administras ĝin. Anstataŭ konto ekzistas tiukaze t.n. monujo de bitcoin. Ĉiu povas havi ajnan nombron de tiaj „kontoj”, kaj ĉiuj transakcioj tie estas tute malkaŝaj kvankam la posedanto de la „konto” estas nekonata, ĝis tiu posedanto malkaŝiĝos.

La persono, kiu memstare kreas novan, ciferecan, monujon de bitcoin povas transpagi monon je kiu ajn alia monujo de alia persono.

La alia eco de kriptovaluto estas tio, ke neniu povas ĝin krompresi, simile, kiel oni kutime hodiaŭ pligrandigas la kvanton de monbiletoj de plej diversaj valutoj en monfarejoj. Danke al tio kaze de kriptovalutoj ne ekzistas inflacio. La fenomeno de bitcoin konsistas en tio, ke oni komence premisis limigitan kvanton de la monrimedo.

Tial, ĉar ĉiam pli multe da personoj komencas uzi ĝin por pagi, kaj ĝia kvanto estas limigita ĝis 21 milionoj, do okazas la deflacio de tiu ĉi „valuto” kaj rezulte – la kresko de ĝia valoro. Krome neniu povas preni vian monon – bitcoin. Posedante monujon de bitcoin, vi ricevas ciferecan ŝlosilon kaj vian pasvorton. Disponi pri bitcoin povas nur la persono, kiu konas la pasvorton por koncerna monujo. Neniu povo, neniu polico, neniu ekzekuciisto povas forpreni vian monon. Nur se vi malkaŝos la pasvorton dum torturo, vi perdos vian monujon.

Bitcoin postulas la reton de komputiloj tra la mondo, kiu tamen estas disigita, ĉar mankas iu centra servilo por administrado. La infrastrukturon de bitcoin kreas la posedantoj de privataj komputiloj. Ekzistas nur matematika informo en la reto. La persono kiu deziras disponigi sian komputilon dum 24 horoj fariĝas t.n. „ministo” (kiu „elfosas” bitcoin), partoprenas en la procezo krei novajn bitcoin-ojn. La tuta procezo estas tre komplika por klarigi, do mi nur mencios pri la kreo de la „ĉeno de transakcioj” transformitaj al akcepteblaj por la sistemo, matematikaj algoritmoj.

Ĉu ekzistas minacoj? Jes. Unue: kiu povas garantii, ke la kreinto do iu nova kripovaluto ne enskribos al si iun komencan „enmeton de mono” je sia „konto”?

Due: povas okazi, ke la sistemo povas iam ĉesi bone funkcii pro la malkresko de la nombro de novaj „ministoj” kaj la kresko de novaj uzantoj. Sekve: bitcoin subiĝas tamen al interŝanĝo kaj la borsa komerco (kaj havas difinitan kurson), kie ja ekzistas perantoj, ĉu ili estas ĉiam honestaj? Krom tio ekzistas monŝanĝejoj por bitcoin, kie eblas ŝanĝi sian bitcoin je alia valuto. Oni tiam devas doni la aliron al sia monujo kaj atendi la transpagon de koncerna monsumo en tradicia valuto fare de la monŝanĝejo.

La kurzo de kriptovaluto dependas tamen de la spekulado de difinitaj personoj, kio jam estas riskoplena.