×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, La evolucio de kognaj kapabloj

Kiu tagon post tago devas ĉiam nur plenumi la saman rutinon, tiu povas eble rezigni pri rapide laboranta, produktiva cerbo.

Sed ĉe malfacilaj vivokondiĉoj kiuj ekzemple ŝanĝiĝas rapide kaj neantaŭvidite, tio estus ŝparo en malĝusta loko. Kiu vivas en nekalkulebla medio kaj pro tio devas adaptiĝi al ĉiam novaj situacioj, tiu sukcesas pli facile per bona porcio da cerba kapablo.

Tio validas ankaŭ por birdoj - eĉ se tiu grupo de bestoj ĝenerale ne estas konsiderata kiel la Einstein-oj inter la bestoj. Sed ĉe tio restas la demando, kio dum la kuro de la evolucio venas unue: Ĉu unuavice ne aparte sprita specio ekvivas pli malpli hazarde en malfacila medio kaj ĉu ĝi tie per selektado laŭbezone disvolvas kognajn kapablojn?

Aŭ ĉu entute nur birdospecioj kiuj jam posedas certajn kognajn kapablojn eniras vivmediojn kun malfacilaj vivokondiĉoj? La demando pri kaŭzo kaj efiko de la disvolvo de produktivaj cerboj koncernas multajn bestogrupojn - kaj ankaŭ la homon.

Almenaŭ rilate al birdoj nun studaĵo proponas surprizan respondon: Usonaj esploristoj el St. Louis eltrovis ke grandaj cerboj evoluas kun la sama probableco en vivmedioj kun stabilaj aŭ kun malstabilaj vivokondiĉoj. Laŭ tio birdospecio disvolvas unue grandan kaj produktivan cerbon kaj tiam povas ekvivi en malfacilaj vivmedioj.

En vivmedioj kun ŝanĝiĝanta vivokondiĉoj troviĝas prefere specioj kun relative bonaj kognaj kapabloj. Restas tamen nerespondita la demando kial kelkaj birdospecioj disvolvis grandajn cerbojn. Kiel mezurilon por la kogna produktivo de specio la esploristoj prenis la relativan grandecon de la cerbo.

Sed multaj novaj studaĵoj pri mamuloj montris kiel malfirma povas esti la kunteksto inter relativa grandeco de cerbo kaj kogna produktivo. Tiel ekzemple la cerbo de soriko ampleksas ja kvar procentojn de ĝia korpa pezo, dum la cerbo de la homo havas nur du procentojn de la korpa pezo. Povas esti ke ĝis nun la grado de inteligenteco de soriko estas nekonata. Sed estas pli probable ke la rilato inter relativa grandeco de cerbo kaj kognaj kapabloj prezentiĝas kiel pli kompleksa ol iam supozite. En la birda cerbo la nervoĉeloj estas tiel dense pakitaj ke kelkaj korvoj kaj papagoj atingas similan nombron de signifaj cerboĉeloj kiel ĉe kelkaj primatoj.

Multaj strukturaj diferencoj inter cerboj de mamuloj kaj birdoj estas ĝis hodiaŭ nedisputataj.

Tamen la neokortekso de la mamuloj kaj la antaŭa cerbo de la birdoj estas tre similaj laŭ funkcio kaj laŭ evolucia historio. Ĉu birdoj do ĝenerale estas eĉ tre inteligentaj? Tio estus troigo. Ĉar ankoraŭ unu aspekto kunligas laŭ la usonaj esploristoj la kognajn kapablojn de mamuloj kaj birdoj: Inter ili estas stultuloj kaj Einstein-oj kiel en aliaj grupoj de vivuloj.


Kiu tagon post tago devas ĉiam nur plenumi la saman rutinon, tiu povas eble rezigni pri rapide laboranta, produktiva cerbo.

Sed ĉe malfacilaj vivokondiĉoj kiuj ekzemple ŝanĝiĝas rapide kaj neantaŭvidite, tio estus ŝparo en malĝusta loko.

Kiu vivas en nekalkulebla medio kaj pro tio devas adaptiĝi al ĉiam novaj situacioj, tiu sukcesas pli facile per bona porcio da cerba kapablo.

Tio validas ankaŭ por birdoj - eĉ se tiu grupo de bestoj ĝenerale ne estas konsiderata kiel la Einstein-oj inter la bestoj.

Sed ĉe tio restas la demando, kio dum la kuro de la evolucio venas unue: Ĉu unuavice ne aparte sprita specio ekvivas pli malpli hazarde en malfacila medio kaj ĉu ĝi tie per selektado laŭbezone disvolvas kognajn kapablojn?

Aŭ ĉu entute nur birdospecioj kiuj jam posedas certajn kognajn kapablojn eniras vivmediojn kun malfacilaj vivokondiĉoj?

La demando pri kaŭzo kaj efiko de la disvolvo de produktivaj cerboj koncernas multajn bestogrupojn - kaj ankaŭ la homon.

Almenaŭ rilate al birdoj nun studaĵo proponas surprizan respondon: Usonaj esploristoj el St. Louis eltrovis ke grandaj cerboj evoluas kun la sama probableco en vivmedioj kun stabilaj aŭ kun malstabilaj vivokondiĉoj.

Laŭ tio birdospecio disvolvas unue grandan kaj produktivan cerbon kaj tiam povas ekvivi en malfacilaj vivmedioj.

En vivmedioj kun ŝanĝiĝanta vivokondiĉoj troviĝas prefere specioj kun relative bonaj kognaj kapabloj. Restas tamen nerespondita la demando kial kelkaj birdospecioj disvolvis grandajn cerbojn.

Kiel mezurilon por la kogna produktivo de specio la esploristoj prenis la relativan grandecon de la cerbo.

Sed multaj novaj studaĵoj pri mamuloj montris kiel malfirma povas esti la kunteksto inter relativa grandeco de cerbo kaj kogna produktivo. Tiel ekzemple la cerbo de soriko ampleksas ja kvar procentojn de ĝia korpa pezo, dum la cerbo de la homo havas nur du procentojn de la korpa pezo. Povas esti ke ĝis nun la grado de inteligenteco de soriko estas nekonata. Sed estas pli probable ke la rilato inter relativa grandeco de cerbo kaj kognaj kapabloj prezentiĝas kiel pli kompleksa ol iam supozite.

En la birda cerbo la nervoĉeloj estas tiel dense pakitaj ke kelkaj korvoj kaj papagoj atingas similan nombron de signifaj cerboĉeloj kiel ĉe kelkaj primatoj.

Multaj strukturaj diferencoj inter cerboj de mamuloj kaj birdoj estas ĝis hodiaŭ nedisputataj.

Tamen la neokortekso de la mamuloj kaj la antaŭa cerbo de la birdoj estas tre similaj laŭ funkcio kaj laŭ evolucia historio. Ĉu birdoj do ĝenerale estas eĉ tre inteligentaj? Tio estus troigo. Ĉar ankoraŭ unu aspekto kunligas laŭ la usonaj esploristoj la kognajn kapablojn de mamuloj kaj birdoj: Inter ili estas stultuloj kaj Einstein-oj kiel en aliaj grupoj de vivuloj.