"La eta princo" en la tupia lingvo
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo
La libro “La Eta Princo” estas konata en la tuta mondo. La aῠtoro, la franco Antono Saint-Exupéry (1900-1944), publikigis ĝin unuafoje en Usono, en la jaro 1943. Tiam furiozis la Dua Mondmilito kaj li estis aviadila militpiloto. La verko estas poezieca fabelo pri homvaloroj kaj amo. Por la unua eldono oni publikigis desegnoilustraĵojn de la aῠtoro mem, kiuj same fariĝis famaj. Ĝi estas tradukita al pli ol 220 lingvoj, kio signifas, ke ĝi estas unu el la plej multe tradukitaj verkoj en la historio. Milionoj da ekzempleroj jam vendiĝis. Ankaῠ koncernaj filmoj aperis.
En ĉi tiu jaro 2017, la brazila gazetaro informas, ke unu plia traduko aldoniĝis al la listo: oni tradukis tiun tutmondan literaturaĵon ankaῠ al unu el la ĉefaj variantoj de la tupia lingvo: la “njengatua”. La tradukon prizorgis magistriĝanto en la Universitato de San-Paῠlo. Ĉar la “njengatua” lingvo kaj la brazila indiana kulturo ne posedas iujn elementojn de tiu verko, la tradukisto devis fari kelkajn interesajn adaptojn. Ekzemple: la titolo fariĝis “Eta Estro”; “tigro” fariĝis “makuljaguaro”; “vulpo” fariĝis “sovaĝhundo”; “tritiko” fariĝis “maizo”. La vorto “vendejo” (kiun la vulpo mencias, en la rakonto), tradukiĝis al “domo-aĉeto”. Kiam la portugaloj ekkoloniigis Brazilon, ekzistis ĉi tie centoj da lingvoj, el kiuj ankoraῠ multaj plu vivas. Unu el la ĉefaj estis la tupia lingvotrunko, uzata precipe en la marborda regiono. Al tiu grupo apartenas diversaj lingvoj. Koloniantoj kaj afrikanoj lernis ĝin, tiel ke ĝi fariĝis la “ĝenerala lingvo” en la lando. Ĝis la 19-a jarcento, ĝi estis la plej multe parolata lingvo en Brazilo, ĉar la portugalan oni uzis nur en grandaj urboj kaj kun rilato al Portugalujo. La tupia estis nur parola lingvo. Portugalaj jezuitoj estis la unuaj, kiuj verkis ĝian gramatikon. Multaj vortoj en la nuntempa brazila-portugala lingvo devenis rekte el la tupia. La “njengatua” apartenas al tiu trunko, kaj troviĝis precipe en la amazonia regiono. Ankoraῠ nun, miloj da tieaj indianoj havas ĝin kiel gepatran (la portugalan ili lernas poste). Por la traduko de La Eta Princo oni intencas konigi la tieajn infanojn pri tiu tutmonda klasikaĵo.