×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La emocia flanko de la hundo

Verŝajne ĉiu el ni jam observis hundojn kiuj antaŭĝojas pri frandaĵo kaj kiuj ekscitite saltas supren al sia mastro aŭ kiuj dum jarfina artfajraĵo hurletante sin kaŝas sub la tablo. Juna biologino el Vieno kiu esploras la konduton de bestoj ĝuste tion volas kompreni: Ŝi okupiĝas en sia esplorado pri la hundo kaj volas pruvi kiun espriman konduton hundoj montras en diversaj emociaj situacioj.

Dum longa tempo estis en scienca medio malpermesite mencii la vorton "emocio" en kunteksto kun hundoj. Sed intertempe estas bone pruvite ke ankaŭ bestoj sentas emociojn. Sed rilate al la esprima konduto de emocioj ĉe hundoj apenaŭ ekzistas scienca literaturo.

La esploristino volas testi diversajn hundorasojn en diversaj situacioj kaj volas eltrovi, laŭ kiuj indikoj emocioj estas plej bone distingeblaj. Por tio oni en testlaboratorio registras konduton, korpan lingvon, vizaĝesprimojn kaj fiziologiajn mezuradojn.

Ke la juna esploristino science okupiĝas pri hundoj, tio havas malgrandan kaŭzon. Tiu kaŭzo nomiĝas Niko kaj estas unu el ŝiaj du hundoj. Ŝi prenis la hundon el slovaka bestoprotekta hejmo. La hundo dum pluraj monatoj estis tenata en kesta kaĝo kaj dum tiu tempo ne povis ekkoni ion novan. Pro tio la hundo timis homojn kaj aliajn hundojn. Per multe da empatio la tiama studentino atingis ke Niko intertempe ĉe homoj, tamen ne ĉe hundoj, kondutas plene sentime. Jen personaj spertoj kiuj inspiris ŝin por ŝia esplora laboro. Tiuj personaj spertoj kondukis al la intereso verki disertacion pri la evoluo de personeco ĉe hundoj.

Ŝi okupiĝis en sia esplorado ankaŭ pri aliaj hundorasoj. Ŝi esploris ĉu la personeco de hundo dum ĝia vivo ŝanĝiĝas. Ŝi konkludis fine ke ecoj kiel timemo, agresemo kontraŭ homoj aŭ aliaj bestoj kaj la trejnebleco kreskas laŭ la aĝo.

Principe la personeco de hundo laŭ ŝia studaĵo jam manifestiĝas en la aĝo de ses monatoj. Tio estas por la esploristino signifa indiko ke frua pozitiva interveno en la edukadon de hundo estas aparte karakteriza por la hundidoj. La unuaj vivosemajnoj ĝis la aĝo de tri monatoj estas tre grava fazo en hundovivo. Dum tiu tempo negativa travivaĵo povas esti aparte impresa: Tiu fazo laŭ ŝi estas la tikla fazo, la ensociiga fazo.

Scii iom pli pri hundoj certe ankaŭ helpas pli bone kompreni homojn. Oni ja diras ke hundoj estas la pli bonaj homoj.