×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La efekto de Ebner

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Decembre 1988 en ege populara televidprogramo en Svislando du sciencistoj prezentis kelkan sciencan sensaciaĵon. El ordinaraj ĝermoj de filiko ili ricevis plantojn similajn al tiuj, kiujn ni konas sole el fosilioj. Dank' al propra metodo ili elkultivis arbedan maizon kun 13 spadikoj kaj arbedan tritikon kun 36 spikoj. Sekve el la fiŝovaro de truto ĉielarka ili sukcesis elbredi fiŝojn je prahistoria formo, signife pli vitalajn kaj kies korpomaso estis je 50% pli granda. Temas pri Heinz Schürch kaj Guido Ebner, laboristoj de la firmao Ciba-Geigy AG. Ĉi firmao estis prilaboranta la rimedon kontraŭ korinfarkto kaj volis testi ĝin. Tiucele ĝi komisiis al la sciencistoj prilabori la seninvadan metodon elprofiti elektrostatikan kampon. Temas pri elektra kampo inter du polusoj, inter kiuj la elektro „volus flui” sed konvena izolaĵo malebligas tion. Simila kampo ekzistas inter jonosfero kaj la surfaco de la Tero. Oni povas diri, ke ĉiuj kreaĵoj sur nia Tero vivas en la elektrostatika kampo. Estas tiel, ĉar en jonosfero la densaĵo de elektronoj estas granda, kaj en la tersurfaco estas sufiĉe malgranda. La tensio de la kampo depende de jarsezono egalas al ĉ.130 V/m2.

Malgraŭ ke la sciencistoj aplikis la tensiojn kelkoble pli altajn, ili ne gajnis la kontentigajn por la firmao rezultojn. Tamen iliaj rimarkoj instigis ilin mem daŭrigi la eksperimentadon. Ili rapide observis, ke bakterioj subigitaj al la efiko de la elektrostatika kampo elkreas tute aliajn substancojn, ol faras tion bakterioj ekster tia kampo. Kiam ili testis sian metodon je ĝermoj de filiko, el la ĝermoj komencis kreski filikoj kun aliaspektaj folioj, similaj al la specio de filiko, kiu nuntempe troviĝas sub la strikta protektado pro sia malaperado. Similaj folioj estas troveblaj en fosilioj devenantaj de antaŭ 150 mil jaroj. La sciencistoj do komencis suspekti, ke la efikado per la elektrostatika kampo povas konduki al evolucisaltoj en pasintecon, depende de organismo de kelkcent ĝis kelkmil jaroj. Tamen la genetika materialo ne subiĝis al ŝanĝoj. Ŝanĝiĝanta estis nur la fenotipo, t.e. la esprimkapablo de la planto, kiu donas al ĝi alian formon. Tio kondukas al la supozo, ke malnovaj evoluformoj, malgraŭ evolucio, plu estas enskribitaj en la genetika materialo, kaj per la agado de la elektrostatika kampo ili povas esti denove revokitaj al sia origina esprimkapablo. Tiamaniere kultivataj plantoj de maizo estis atingantaj averaĝe 7 -13 spadikojn. La ordinara tritiko subigata al la agado de la kampo estis atinganta 36 – 42 spikojn! Tia tritiko posedis ne nur pli da grenoj, sed ankaŭ multe pli da proteinoj.

La hodiaŭa agrikulturo estas dominita de kemiindustrio. Sur la mondo ekzistas apenaŭ kelkaj monopolistoj, kiuj produktas semgrajnon, kiu povas doni rikoltojn nur je 10% pli altajn, kondiĉe, ke kultivistoj aĉetos novan semmaterialon ĉiun jaron, pro genetikaj manipuladoj, kiuj kaŭzas, ke sekvaj generacioj de la grajno, perdas siajn pozitivajn proprecojn. La novtipaj variaĵoj de la grajnoj postulas aplikadon de grandaj kvantoj de mineralaj sterkoj, kreskoreguliloj kaj pesticidoj!!! La klasikaj metodoj produkti grajnon ne postulas tiom da aldonaĵoj.

Danke al la aplikado de la elektrostatika kampo, sen genetikaj manipuladoj kaj sen krucado de variaĵoj, oni sukcesis elkultivi plantojn multe pli imunajn je maloportunaj kondiĉoj de la ĉirkaŭaĵo. Tiamaniere ricevitaj plantoj donis rikoltojn je 30-50% altajn sen la uzo de pesticidoj!!! Ankaŭ ĉe la fiŝoj subigitaj al pluaj eksperimentoj oni observis multe pli bonajn rezultojn se temas pri iliaj grandeco, koloro, kaj vivanteco.

La firmao Ciba-Geigy patentigis la metodon, rekomendate en la priskribo de la patento bonegajn rezultojn, kiuj superis ĝisnunajn metodojn je 100-300%, sed poste ĉesis pluan espolradon. La patento trafis „al tirkesto” kaj la imitado estas malpermesita. (???

La firmao Ciba-Geigy patentigis la metodon, rekomendate en la priskribo de la patento bonegajn rezultojn, kiuj superis ĝisnunajn metodojn je 100-300%, sed poste ĉesis pluan espolradon. La patento trafis „al tirkesto” kaj la imitado estas malpermesita. (??? )