×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kvindek pundoj por simfonio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo Antaῠ precize ducent jaroj okazis kurioza negoco en la merkato de arto, en Eῠropo. En la jaro 1817, la Filharmonia Societo de Londono pagis 50 pundojn por mendo de simfonio al tiam fama komponisto. La komponisto laboris dum kelkaj jaroj kaj fine, en 1824, oni premiere prezentis la verkon, en Vieno. La publiko reagis entuziasme, vigle kaj brue. La aῠtoro ĉeestis la debutan prezenton, kun la dorso turnita al la publiko. Li preskaῠ ne perceptis la aplaῠdegon, ĉar li estis tute surda. La aῠtoro: Betoveno; la verko: la naῠa simfonio.

Oni povas diri, ke pago de 50 pundoj por la naῠa simfonio estis eble la plej avantaĝa pago en la historio de arto. Efektive, Betoveno estis unu el la unuaj komponistoj, kiuj traktis kun aĉetantoj la prezon de siaj verkoj. Ĝis tiam, komponistoj ordinare ricevis financan subtenon de mecenato aῠ nobelo, kaj ĝenerale vivis modeste. Kaj oni povas diri, ke ĝis nun la “erudicia” muziko ankoraῠ ne estas abunda fonto vivgajno. Betoveno ne estis pioniro nur en la kampo de ekonomio. Lia (tre malmultekosta) naῠa simfonio fariĝis unu el la plej alte konsiderataj artaĵoj en ĉiuj tempoj. Apud la ŝekspira Hamleto kaj la mikelanĝela Davido, ĝi staras kiel monumento de belo, en la okcidenta mondo. Unuafoje oni enkondukis koruson kiel movimenton en simfonion. Vere revolucia paŝo, siatempe. Tiu decido de Betoveno okazis pro tio, ke li fakte studis literaturon, kaj pro tio admiris la humanismajn ideojn de grandaj eῠropaj verkistoj. De Schiller li prenis versojn de la Odo al Ĝojo por la kvara movimento. Nuntempe, ĝi prave fariĝis la himno de Eῠropa Unio, post adapto de Herbert von Karajan. Tiu brila melodio fakte formiĝis en lia menso dum pluraj jaroj: oni trovas spurojn de ĝia strukturo en iuj liaj antaῠaj komponaĵoj. Inter la oka kaj naῠa simfonioj pasis dek jaroj, kaj oni supozis, ke ĝi neniam plenumiĝos. Iom korpreme estas pensi, ke la komponisto mem neniam aῠskultis sian ĉefverkon, almenaῠ fizike: li jam estis tute surda. Li vane penis gvidi la orkestron laῠ la ritmo, sed tute vane; alia reĝisoro plenumis la taskon. Oni pagis al Betoveno 50 pundojn por la naῠa simfonio. Se agi juste, kiom oni devus pagi? 500? 5000? 5000000? Jen la gloro de granda artisto: ne eblus pagi. Ni pagu per reaῠskultado, kun la sama plezuro de antaῠ ducent jaroj.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

Antaῠ precize ducent jaroj okazis kurioza negoco en la merkato de arto, en Eῠropo. En la jaro 1817, la Filharmonia Societo de Londono pagis 50 pundojn por mendo de simfonio al tiam fama komponisto. La komponisto laboris dum kelkaj jaroj kaj fine, en 1824, oni premiere prezentis la verkon, en Vieno. La publiko reagis entuziasme, vigle kaj brue. La aῠtoro ĉeestis la debutan prezenton, kun la dorso turnita al la publiko. Li preskaῠ ne perceptis la aplaῠdegon, ĉar li estis tute surda. La aῠtoro: Betoveno; la verko: la naῠa simfonio.