×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kubo allogas kulturturistojn

Por la ekonomio de Kubo la turismo estas grava: Ĝi alportas la urĝe bezonatajn devisojn. La registaro volas havi iom malpli da ĉestranda feriado kaj volas porti turistojn en la tutan landon. Por povi realigi tion la karibia insulo bezonas eksterlandajn investojn. Sed la politiko de Usono povus malfaciligi tion.

Kurbaj palmoj, blua maro, blanka sabla strando, varmegaj salso-ritmoj en la orelo kaj malvarma moĥito en la mano: Tiel ĉiujare centmiloj da turistoj travivas sian feriadon en Kubo. En Varadero oriente de la ĉefurbo Havano dekoj da litoburgoj viciĝas unu apud la alia, kaj el Eŭropo estas rektaj flugoj al la karibia paradizo.

Dum multaj jaroj Kubo per la turisma modelo "Suno kaj plaĝo" bone sukcesis. Dum la pasinta jaro kvar milionoj da turistoj vizitis la landon - tio estas 13 procentoj pli ol en la jaro 2015. La turismo estas ŝlosila industrio. Post la sendo de medicinaj fakuloj al la eksterlando la turismo estas la plej grava alportanto de devisoj por la socialisma karibia insulo.

Precipe la vizitoj el Usono lastatempe signife kreskis. Pasintjare vojaĝis preskaŭ 282.000 usonanoj al Kubo, tio estis 74 procentoj pli ol dum la jaro 2015. Ankaŭ la nombro de turistoj el Germanio denove forte kreskis.

Tamen belaj strandoj troviĝas ankaŭ en la Dominikana Respubliko kaj en Meksiko, la trinkaĵoj same bongustas en Puerto Riko kaj Florido. Tial Kubo volas meti la turismon sur pli larĝan bazon kaj volas nun logi ankaŭ kulturemulojn kaj aventuremulojn al la lando.

Proksimume 80 procentoj en Kubo estas ĉestranda turismo, sed Kubo povas oferti multe pli. Oni reklamas ekzemple por feriado en la provinco Pinar del Rio. La regiono estas laŭ UNESKO kulturpejzaĝo de la homaro. Trinidad ĉe la suda marbordo logas per sia bone restaŭrita malnovurbo el la kolonia epoko kaj la proksime situanta valo de la sukermuelejoj.

Serĉante la aŭtentikan Kubon multaj turistoj pretervidas la ankoraŭ ekzistantajn signifajn mankojn de la kvalito. Ĝis la jaro 2030 oni volas disponigi pli ol 100.000 novajn hotelajn ĉambrojn. Eksterlandaj entreprenoj nun rajtas ankaŭ funkciigi malgrandajn hotelojn en la urboj.

Malprogreson por la modernigo de la turisma infrastrukturo povus alporti la nova politika kurzo de la usona prezidento Trump rilate al Kubo. Per dekreto li lastatempe limigis la vojaĝojn de usonaj turistoj al Kubo kaj malpermesis rektajn pagojn de usonaj firmaoj al la armeaj fortoj de Kubo. Ĝuste tiuj armeaj fortoj tamen regas pli ol 80 procentojn de la turisma sektoro.

Tamen iom bremsota evoluo de la plua kresko de la turismo en Kubo povus ankaŭ havi pozitivan efikon, ĉar tro rapida ŝanĝo de la ekonomiaj cirkonstancoj povas havi negativajn efikojn al la socia situacio kaj povas ruinigi la ekologian sistemon de la lando. Kaj Kubo ne tiom dependiĝos de la usona politiko.