×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Kristnasko - de James Russell Lowell

Tiun ĉi rakonton de James Russell Lowell produktis Jarka Malá el Ĉeĥio Kiam estis Petro sesjara, ni havis vere malfacilan jaron. Ni povis permesi al si nur tion, kion ni vere bezonis. Malgraŭ tio ni konsciis, ke ni estas pli riĉaj ol plimulto da homoj, kiuj ne povas permesi al si nek tion kion nia familio. Tio estis por ni konsolo, sed ne por nia sesjara filo, kiu ankoraŭ tion ne komprenis.

Kiam proksimiĝis Kristnasko, ni diris al Petro, ke tiun ĉi jaron ni por neniu el ni aĉetos la donacetojn. „Nu, mi proponas al vi, kion ni povus fari,“ diris la patro, kiam li vidis malgajon en la okuloj de Petro. "Ni povas desegni la donacetojn, kiujn ni reciproke donacus al ni. Kelkajn sekvantajn tagojn ĉiu el ni sekrete laboris kun rideta mieno. Fine ni malfacile ŝparis por malgranda Kristnaska arbeto, kiun ni ornamis per propramane pretigitaj paperornamaĵoj. Malgraŭ malfavoraj cirkonstancoj la arbeto aspektis tiel bele kiel neniam antaŭe. La donacetoj estis nur desegnaĵoj de donacetoj, kiujn ni volonte dediĉus al ni – eltonditaj, desegnitaj, pentritaj, surgluitaj, kudritaj kaj metitaj aŭ pendigitaj sur la arbeto. Tamen, tio estis la donacetoj, kiuj tre superigis niajn revojn. Troviĝis tie alloga nigra limuzino kaj ruĝa motorboato por la patro. Mi ricevis diamantan broĉon kaj peltmantelon. Petro ricevis la plej multekostajn donacetojn eltonditaj de reklammagazinoj. Tre plaĉis al li indiana tendo, kiun al li desegnis la patro, kaj naĝbaseno, kiun desegnis la panjo. Al mi treege plaĉis domo pentrita per akvarela farbo, pri kiu mi revas – blanka kun verdaj ŝutroj kaj kun citisoj sur herbejo. La domon pentris mia edzo.

De nia Petro ni ne atendis kompreneble iajn donacetojn. Tamen, ni ricevis unu ekster-ordinaran donaceton, kiun li transdonis al ni tre ĝojigita. Ĝi estis evidente per la plej moderna metodo desegnita bunta bildeto – tri ridetantaj staturoj – viro, virino kaj knabeto. Ili ĉirkaŭbrakumis sin, dank al kio ĝi efikis kiel unu persono.

Sub la bildo estis skribita unu sola vorto – NI.

Multajn jarojn ni rememoris ĉi tiun Kristnaskon kiel la plej belaj kaj plej riĉaj festoj, kiujn ni pasigis komune. Infanoj estas heroldoj de Dio, kiujn ĉiutage sendas disvastigi la amon, esperon kaj pacon.

Jarka Malá kaj ĉiuj kunlaborantoj de la Esperanta Retradio deziras feliĉan Kristnaskon.


Tiun ĉi rakonton de James Russell Lowell produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Kiam estis Petro sesjara, ni havis vere malfacilan jaron. Ni povis permesi al si nur tion, kion ni vere bezonis. Malgraŭ tio ni konsciis, ke ni estas pli riĉaj ol plimulto da homoj, kiuj ne povas permesi al si nek tion kion nia familio. Tio estis por ni konsolo, sed ne por nia sesjara filo, kiu ankoraŭ tion ne komprenis.

Kiam proksimiĝis Kristnasko, ni diris al Petro, ke tiun ĉi jaron ni por neniu el ni aĉetos la donacetojn. „Nu, mi proponas al vi, kion ni povus fari,“ diris la patro, kiam li vidis malgajon en la okuloj de Petro. "Ni povas desegni la donacetojn, kiujn ni reciproke donacus al ni.

Kelkajn sekvantajn tagojn ĉiu el ni sekrete laboris kun rideta mieno. Fine ni malfacile ŝparis por malgranda Kristnaska arbeto, kiun ni ornamis per propramane pretigitaj paperornamaĵoj. Malgraŭ malfavoraj cirkonstancoj la arbeto aspektis tiel bele kiel neniam antaŭe. La donacetoj estis nur desegnaĵoj de donacetoj, kiujn ni volonte dediĉus al ni – eltonditaj, desegnitaj, pentritaj, surgluitaj, kudritaj kaj metitaj aŭ pendigitaj sur la arbeto. Tamen, tio estis la donacetoj, kiuj tre superigis niajn revojn. Troviĝis tie alloga nigra limuzino kaj ruĝa motorboato por la patro. Mi ricevis diamantan broĉon kaj peltmantelon. Petro ricevis la plej multekostajn donacetojn eltonditaj de reklammagazinoj. Tre plaĉis al li indiana tendo, kiun al li desegnis la patro, kaj naĝbaseno, kiun desegnis la panjo. Al mi treege plaĉis domo pentrita per akvarela farbo, pri kiu mi revas – blanka kun verdaj ŝutroj kaj kun citisoj sur herbejo. La domon pentris mia edzo.

De nia Petro ni ne atendis kompreneble iajn donacetojn. Tamen, ni ricevis unu ekster-ordinaran donaceton, kiun li transdonis al ni tre ĝojigita. Ĝi estis evidente per la plej moderna metodo desegnita bunta bildeto – tri ridetantaj staturoj – viro, virino kaj knabeto. Ili ĉirkaŭbrakumis sin, dank al kio ĝi efikis kiel unu persono.

Sub la bildo estis skribita unu sola vorto – NI.

Multajn jarojn ni rememoris ĉi tiun Kristnaskon kiel la plej belaj kaj plej riĉaj festoj, kiujn ni pasigis komune. Infanoj estas heroldoj de Dio, kiujn ĉiutage sendas disvastigi la amon, esperon kaj pacon.

Jarka Malá kaj ĉiuj kunlaborantoj de la Esperanta Retradio deziras feliĉan Kristnaskon.