×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kompufonoj modifas la cerbon de infanoj

Pli kaj pli da etaj infanoj, parte eĉ beboj, ludas anstataŭ kun pupoj kaj aŭtomobiletoj kun kompufono kaj tabuleta komputilo. Ekspertoj avertas ĉe kongreso en Vieno: Ciferecaj rimedoj modifas la cerbon de infanoj - precipe la rekompencan sistemon.

Unue estis la lulkanto, poste venis la muzikhorloĝo kun risorta mekanismo kiu per muziko devis prepari la bebon por la enlitiĝo. Ankaŭ hodiaŭ en multaj porinfanoj ĉambroj aŭdiĝas ankoraŭ belaj sonoj, tamen ili venas pli kaj pli ofte el kompufono aŭ tabuleto. Kaj tiuj sonoj estas enmetitaj en aplikaĵo per kiu jam tute etaj infanoj povas ekzemple enlitigi bestojn.

"Ekzistas nenia pruvo por iu pozitiva efiko de la uzado de ekranoj por infanoj sub 18 monatoj. Beboj absolute ne bezonas ilin", diras germana pedagogino. Estas pli la plenkreskuloj kiuj opinias ke sen kompufono kaj tabuleto ne eblas travivi la tagon.

Ke tiuj ciferecaj rimedoj daŭre estas disponeblaj, tio intertempe fortege influas la familian vivon. La daŭra rigardo al la kompufono, la kontrolado de la plej freŝaj novaĵoj kaj mesaĝoj fordirektas la atenton de la gepatroj. Laŭ studaĵoj el Usono en tiaj familioj okazas je 20 procentoj malpli da rekta komunikado kaj je 40 procentoj malpli da nerekta komunikado.

Sed kio estas la diferenco inter kompufono kaj la tradicia televidilo kiu en antaŭa epoko prizorgis la malenuigadon de la infanoj? "Estas la korupto de la rekompenca sistemo. Iam foje oni viŝas, foje klakas kaj jam eksonas "bing", oni avancas je unu nivelo, oni gajnas 50 orajn monerojn - tiu rapida rekompenco ne haveblis ĉe la televidilo", diras la pedagogino. Infanoj mallernas ke ili foje devas ankaŭ atendi, ili malpacienciĝas, rapide perdas la intereson se la atendita reago ne alvenas.

La iPhone aĝas nur 10 jarojn, pro tio ankoraŭ mankas longtempaj studaĵoj pri temo kiel la kreskanta ciferecigo de la infaneco. "Ni havas nur puzlerojn el unuopaj esploroj", diras neŭrosciencisto de la universitato de Ulm. Tia puzlero estas studaĵoj pri gejunuloj kiuj jam kiel infanoj multe estis en kontakto kun ciferecaj rimedoj. Modifiĝis ĉe ili ĉefe du sintenoj: la atento kaj la empatio. Aperas pli da difektoj de atento kiel ADS kaj reduktiĝas la empatio.

"Ne plu estas trejnata ĉiutage la legado de emocioj en la vidalvidulo, estas malpli da ekzercado trovi la voĉaltecon de persono. Tio povus konduki al socie malpli kompetentaj infanoj", diras la sciencisto kaj li substrekas ke la tempo estas grava faktoro, do kiom da tempo iu okupiĝas pri kompufonoj ktp. ol unu parolas kun alia. Sed oni ne simple forviŝu tion laŭ la devizo: Ĉio estas komplete sendanĝera. Logika kalkulo evidentigas: pli da tempo antaŭ ekrano signifas malpli da tempo por la infano. " Ke senkomputilaj infanoj poste en la lernejo ne povus sekvi la aliajn ĉar ili ne estas ludintaj antaŭlernejajn aplikaĵojn, tiu timo laŭ ekspertoj estas tute senbaza. "Ankaŭ se infano antaŭ la enlernejiĝo havis neniun konsumon de ekranaĵoj, la infano estos pli sukcesa en la lernejo ĉiukaze", diras la pedagogino.

Jen tial la konsilo: Tute ne uzu aplikaĵojn por etaj infanoj kaj fiksu horojn sen uzo de kompufono, ekzemple per dumtempaj malŝaltoj de la kompufonoj de la plenkreskuloj. Sed ankaŭ la labordonantoj devus transpreni respondecon. Ili povus prizorgi ke vespere ne plu estu transsendataj profesiaj mesaĝoj.

Pli kaj pli da etaj infanoj, parte eĉ beboj, ludas anstataŭ kun pupoj kaj aŭtomobiletoj kun kompufono kaj tabuleta komputilo. Ekspertoj avertas ĉe kongreso en Vieno: Ciferecaj rimedoj modifas la cerbon de infanoj - precipe la rekompencan sistemon.

Unue estis la lulkanto, poste venis la muzikhorloĝo kun risorta mekanismo kiu per muziko devis prepari la bebon por la enlitiĝo. Ankaŭ hodiaŭ en multaj porinfanoj ĉambroj aŭdiĝas ankoraŭ belaj sonoj, tamen ili venas pli kaj pli ofte el kompufono aŭ tabuleto. Kaj tiuj sonoj estas enmetitaj en aplikaĵo per kiu jam tute etaj infanoj povas ekzemple enlitigi bestojn.

"Ekzistas nenia pruvo por iu pozitiva efiko de la uzado de ekranoj por infanoj sub 18 monatoj. Beboj absolute ne bezonas ilin", diras germana pedagogino. Estas pli la plenkreskuloj kiuj opinias ke sen kompufono kaj tabuleto ne eblas travivi la tagon.

Ke tiuj ciferecaj rimedoj daŭre estas disponeblaj, tio intertempe fortege influas la familian vivon. La daŭra rigardo al la kompufono, la kontrolado de la plej freŝaj novaĵoj kaj mesaĝoj fordirektas la atenton de la gepatroj. Laŭ studaĵoj el Usono en tiaj familioj okazas je 20 procentoj malpli da rekta komunikado kaj je 40 procentoj malpli da nerekta komunikado.

Sed kio estas la diferenco inter kompufono kaj la tradicia televidilo kiu en antaŭa epoko prizorgis la malenuigadon de la infanoj? "Estas la korupto de la rekompenca sistemo. Iam foje oni viŝas, foje klakas kaj jam eksonas "bing", oni avancas je unu nivelo, oni gajnas 50 orajn monerojn - tiu rapida rekompenco ne haveblis ĉe la televidilo", diras la pedagogino. Infanoj mallernas ke ili foje devas ankaŭ atendi, ili malpacienciĝas, rapide perdas la intereson se la atendita reago ne alvenas.

La iPhone aĝas nur 10 jarojn, pro tio ankoraŭ mankas longtempaj studaĵoj pri temo kiel la kreskanta ciferecigo de la infaneco. "Ni havas nur puzlerojn el unuopaj esploroj", diras neŭrosciencisto de la universitato de Ulm. Tia puzlero estas studaĵoj pri gejunuloj kiuj jam kiel infanoj multe estis en kontakto kun ciferecaj rimedoj. Modifiĝis ĉe ili ĉefe du sintenoj: la atento kaj la empatio. Aperas pli da difektoj de atento kiel ADS kaj reduktiĝas la empatio.

"Ne plu estas trejnata ĉiutage la legado de emocioj en la vidalvidulo, estas malpli da ekzercado trovi la voĉaltecon de persono. Tio povus konduki al socie malpli kompetentaj infanoj", diras la sciencisto kaj li substrekas ke la tempo estas grava faktoro, do kiom da tempo iu okupiĝas pri kompufonoj ktp. ol unu parolas kun alia. Sed oni ne simple forviŝu tion laŭ la devizo: Ĉio estas komplete sendanĝera. Logika kalkulo evidentigas: pli da tempo antaŭ ekrano signifas malpli da tempo por la infano. "

Ke senkomputilaj infanoj poste en la lernejo ne povus sekvi la aliajn ĉar ili ne estas ludintaj antaŭlernejajn aplikaĵojn, tiu timo laŭ ekspertoj estas tute senbaza. "Ankaŭ se infano antaŭ la enlernejiĝo havis neniun konsumon de ekranaĵoj, la infano estos pli sukcesa en la lernejo ĉiukaze", diras la pedagogino.