×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Kiun aĝon homo povas atingi?

Kelkaj sciencistoj supozas ke la limo situas ĉe 115 jaroj. Tamen la tendenco de la pasintaj jardekoj subtenas la tezon ke eblas multe pli longaj vivoj.

Estas malnova demando, sed praktikan signifon ĝi havas nur por la tute maljunaj homoj: Kiun vivodaŭron homo povos atingi, kiuj rekordoj rilate al la aĝo estas ankoraŭ eblaj? De kiam Jeanne Calment el Arles en Francio mortis en aŭgusto de la jaro 1997, neniu plu superis la 122 jarojn kaj 164 tagojn, kiujn la vivo malavare donacis al la francino.

Esploristoj de la Albert Einstein kolegio en Novjorko el tio pasintjare estis konkludintaj kaj kalkulintaj, ke Jeanne Calment tiurilate prezentis escepton kaj ke alikaze plej malfrue 115 jaroj signifas ke tio estas la fino.

Kontraŭ tiu aserto jam pluraj sciencistoj sin esprimis en faka ĵurnalo. Ili precipe kritikas ke la novjorkaj esploristoj senkaŭze interrompis la datumojn el la pasintaj 50 jaroj en la jaro 1995 kaj ke ili por la periodo de la jaroj 1968 ĝis 1994 antaŭkalkulis daŭran plialtiĝon de la aĝorekordoj - ekde la jaro 1995 aliflanke kontraŭan tendencon.

Ĉe la ekzemplo de la evoluo de la rekordoj en longa saltado aĝesploristoj en Kopenhago montras ke oni per tiu metodo - kaj la senkaŭza divido de la periodoj antaŭ kaj post la jaro 1990 - povas ankaŭ elkalkuli stagnon de la rekordoj en saltado. Aŭ se oni volas ankaŭ seninterrompan tendencon supren.

La novjorkaj esploristoj defendas interalie sian kalkulon per la indiko ke nun ja de 20 jaroj pruveble neniu atingis pli altan aĝon ol Jeanne Calment, kiu en sia junaĝo konatiĝis al Vincent van Gogh kaj kiu nur en la aĝo de 117 jaroj ĉesis fumadi, ĉar ŝi nenion plu povis vidi kaj timis ekbruligi sian loĝejon.

"Ni tutsimple ne scias kie situas la aĝolimo por homoj", diras aĝesploristo de universitato en Montrealo. "Se la tendenco daŭros, kaj la maksimuma kaj la averaĝe atingebla vivodaŭro povus ankoraŭ signife plialtiĝi. " Se la evoluo de la pasintaj 50 jaroj daŭrus, la nombro de centjaruloj plialtiĝus de 56 000 en la jaro 2015 al 750 000 en la jaro 2050. Kaj unu virino el 840 000 kiu en la jaro 2015 estis atinginta la aĝon de 70 jaroj, povus ankoraŭ vivi en la jaro 2070 kaj tiel fariĝi 125-jara. "El hodiaŭa vido tio ja estas malfacile imagebla", scias la esploristo el Montrealo. "Sed homoj antaŭ 300 jaroj kun averaĝe atingebla vivodaŭro de malpli ol 40 jaroj ankaŭ estus deklarintaj nin frenezaj, se oni estus dirinta al ili ke multaj homoj hodiaŭ fariĝas centjaraj.


Kelkaj sciencistoj supozas ke la limo situas ĉe 115 jaroj. Tamen la tendenco de la pasintaj jardekoj subtenas la tezon ke eblas multe pli longaj vivoj.

Estas malnova demando, sed praktikan signifon ĝi havas nur por la tute maljunaj homoj: Kiun vivodaŭron homo povos atingi, kiuj rekordoj rilate al la aĝo estas ankoraŭ eblaj? De kiam Jeanne Calment el Arles en Francio mortis en aŭgusto de la jaro 1997, neniu plu superis la 122 jarojn kaj 164 tagojn, kiujn la vivo malavare donacis al la francino.

Esploristoj de la Albert Einstein kolegio en Novjorko el tio pasintjare estis konkludintaj kaj kalkulintaj, ke Jeanne Calment tiurilate prezentis escepton kaj ke alikaze plej malfrue 115 jaroj signifas ke tio estas la fino.

Kontraŭ tiu aserto jam pluraj sciencistoj sin esprimis en faka ĵurnalo. Ili precipe kritikas ke la novjorkaj esploristoj senkaŭze interrompis la datumojn el la pasintaj 50 jaroj en la jaro 1995 kaj ke ili por la periodo de la jaroj 1968 ĝis 1994 antaŭkalkulis daŭran plialtiĝon de la aĝorekordoj - ekde la jaro 1995 aliflanke kontraŭan tendencon.

Ĉe la ekzemplo de la evoluo de la rekordoj en longa saltado aĝesploristoj en Kopenhago montras ke oni per tiu metodo - kaj la senkaŭza divido de la periodoj antaŭ kaj post la jaro 1990 - povas ankaŭ elkalkuli stagnon de la rekordoj en saltado. Aŭ se oni volas ankaŭ seninterrompan tendencon supren.

La novjorkaj esploristoj defendas interalie sian kalkulon per la indiko ke nun ja de 20 jaroj pruveble neniu atingis pli altan aĝon ol Jeanne Calment, kiu en sia junaĝo konatiĝis al Vincent van Gogh kaj kiu nur en la aĝo de 117 jaroj ĉesis fumadi, ĉar ŝi nenion plu povis vidi kaj timis ekbruligi sian loĝejon.

"Ni tutsimple ne scias kie situas la aĝolimo por homoj", diras aĝesploristo de universitato en Montrealo. "Se la tendenco daŭros, kaj la maksimuma kaj la averaĝe atingebla vivodaŭro povus ankoraŭ signife plialtiĝi. "

Se la evoluo de la pasintaj 50 jaroj daŭrus, la nombro de centjaruloj plialtiĝus de 56 000 en la jaro 2015 al 750 000 en la jaro 2050. Kaj unu virino el 840 000 kiu en la jaro 2015 estis atinginta la aĝon de 70 jaroj, povus ankoraŭ vivi en la jaro 2070 kaj tiel fariĝi 125-jara. "El hodiaŭa vido tio ja estas malfacile imagebla", scias la esploristo el Montrealo. "Sed homoj antaŭ 300 jaroj kun averaĝe atingebla vivodaŭro de malpli ol 40 jaroj ankaŭ estus deklarintaj nin frenezaj, se oni estus dirinta al ili ke multaj homoj hodiaŭ fariĝas centjaraj. "