×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kio igas la homon homo?

Cerboj de ĉimpanzoj kaj de homoj tre similas unu al la alia. Sed en detaloj ekzistas diferencoj kiel tion montras komparoj de la organoj: Neŭrobiologoj kredas esti trovintaj la subskribon de la homa inteligenteco.

La homaro laŭ eldiro de Sigmund Freud el la jaro 1917 devis dum la kuro de sia historio akcepti kelkajn narcisismajn afliktojn.

La unua aflikto estis kaŭzita pri kosmologio, ĉar ekde Koperniko ne plu la tero staras en la centro de la planeda sistemo, sed la suno. La dua aflikto estis kaŭzita de zoologio, ĉar la homo ekde Darwin rangas kiel unu el multaj specioj en la genealogio de la bestoj.

Kaj trie, tiel notis Freud tute sen malĝusta modesteco, ankaŭ lia propra teorio pri la malkonscio kaŭzis tian aflikton al la homaro. Nome estis la ekkompreno ke la "Mio ne estas la ĉefo en la propra domo".

Esploristoj de la Yale universitato komparis homan cerban teksaĵon kun tiu de ĉimpanzoj, makakoj kaj aliaj primatoj kaj malkovris je la nivelo de molekuloj kelkajn diferencojn. Ne por ĉiu trovaĵo ili havis klarigon. Tiel ekzemple ili eltrovis ke en la malgranda cerbo de la homo (kaj nur tie) aktivas la geno ZP2. La geno estas konata el tute alia kunteksto, ĝi reguligas la fekundigon de ovoĉeloj per spermoj. Kiun taskon ĝi havas en la cerbo? La esploristoj konstatis ke ili havas nenian ideon kion ĝi tie faras.

Iom pli evidenta povus esti la kunteksto kun la pensokapablo ĉe jenaj eltrovoj: La esploristoj ankaŭ pristudis la genon TH, kiu estas reguligilo de la mesaĝa substanco dopamino. Tio igas ĝin interesa precipe vide al pli superaj cerbaj funkcioj. En la homa neokortekso ĝi estas tre aktiva - dum ĉe aliaj primatoj ĝi tie malaktivas. Simile statas pri la geno MET kiun oni ĝis nun konis en kunteksto kun aŭtismo.

Ĉiuj tiuj datumoj nun donas klarigan kadron. Kaj tiu kadro montras laŭ la esploristoj kio igas la homan cerbon unika. Ili resumas: "Nia cerbo estas trioble pli granda ol tiu de ĉimpanzoj, ĝi konsistas el pli da ĉeloj kaj sekve havas pli da kalkulkapacitoj. Ekzistas diferencoj ĉe la funkcio de unuopaj cerboĉeloj kaj ĉe la maniero kiel ili interligiĝas. " Ĉu vere ekzistas unikeco en la besta regno? Preskaŭ ŝajnas ke la esploristoj volas nuligi la historian aflikton pecon post peco - kaj permesi al la antikva homcentrismo tra la molekula pordeto reeniron al la scienco.

Ĉiukaze oni povus atesti unikecon, se oni ŝatas trovi ĝin, ankaŭ al aliaj primatoj. Ĉar la diversaj specioj de primatoj havas unikajn ecojn kiuj povas altgrade superi la kapablojn de la homo.

Tamen se temas pri lingvo, kulturo, tekniko, la homo sapiens estas vere aparta specio. Kontesti tion estus ridinde. Ĉu la indiko pri la etaj molekuloj en la granda cerbo klarigas multe en tiu kunteksto, tio estas pridublebla. Almenaŭ eblus revoki al la memoro ke la plej grandan cerbon en la genealogia linio de la homo ne havis la homo sapiens sed la neandertala homo.

Cerboj de ĉimpanzoj kaj de homoj tre similas unu al la alia. Sed en detaloj ekzistas diferencoj kiel tion montras komparoj de la organoj: Neŭrobiologoj kredas esti trovintaj la subskribon de la homa inteligenteco.

La homaro laŭ eldiro de Sigmund Freud el la jaro 1917 devis dum la kuro de sia historio akcepti kelkajn narcisismajn afliktojn.

La unua aflikto estis kaŭzita pri kosmologio, ĉar ekde Koperniko ne plu la tero staras en la centro de la planeda sistemo, sed la suno. La dua aflikto estis kaŭzita de zoologio, ĉar la homo ekde Darwin rangas kiel unu el multaj specioj en la genealogio de la bestoj.

Kaj trie, tiel notis Freud tute sen malĝusta modesteco, ankaŭ lia propra teorio pri la malkonscio kaŭzis tian aflikton al la homaro. Nome estis la ekkompreno ke la "Mio ne estas la ĉefo en la propra domo".

Esploristoj de la Yale universitato komparis homan cerban teksaĵon kun tiu de ĉimpanzoj, makakoj kaj aliaj primatoj kaj malkovris je la nivelo de molekuloj kelkajn diferencojn. Ne por ĉiu trovaĵo ili havis klarigon. Tiel ekzemple ili eltrovis ke en la malgranda cerbo de la homo (kaj nur tie) aktivas la geno ZP2. La geno estas konata el tute alia kunteksto, ĝi reguligas la fekundigon de ovoĉeloj per spermoj. Kiun taskon ĝi havas en la cerbo? La esploristoj konstatis ke ili havas nenian ideon kion ĝi tie faras.

Iom pli evidenta povus esti la kunteksto kun la pensokapablo ĉe jenaj eltrovoj: La esploristoj ankaŭ pristudis la genon TH, kiu estas reguligilo de la mesaĝa substanco dopamino. Tio igas ĝin interesa precipe vide al pli superaj cerbaj funkcioj. En la homa neokortekso ĝi estas tre aktiva - dum ĉe aliaj primatoj ĝi tie malaktivas. Simile statas pri la geno MET kiun oni ĝis nun konis en kunteksto kun aŭtismo.

Ĉiuj tiuj datumoj nun donas klarigan kadron. Kaj tiu kadro montras laŭ la esploristoj kio igas la homan cerbon unika. Ili resumas: "Nia cerbo estas trioble pli granda ol tiu de ĉimpanzoj, ĝi konsistas el pli da ĉeloj kaj sekve havas pli da kalkulkapacitoj. Ekzistas diferencoj ĉe la funkcio de unuopaj cerboĉeloj kaj ĉe la maniero kiel ili interligiĝas. "

Ĉu vere ekzistas unikeco en la besta regno? Preskaŭ ŝajnas ke la esploristoj volas nuligi la historian aflikton pecon post peco - kaj permesi al la antikva homcentrismo tra la molekula pordeto reeniron al la scienco.