×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Kio estas "ekfirmao"?

En mia artikolo de la pasinta semajno mi uzis la vorton “ekfirmao” kaj poste donis etan informon pri ĝi. Hodiaŭ mi parolos iomete pli pri la vorto kaj pri tio, kion ĝi signifas.

“Ekfirmao” estas – eble provizore – la traduko de la angla vorto “startup”. Tiun vorton – kiu havas pli ol unu signifon – oni povas konsideri kiel neologismo, kvankam ĝi jam estas uzata ekde kelkaj jaroj. Kiel neologismo – kaj malgraŭ la fakto ke ĝi estas uzata (inter pluraj lingvoj) en la germana kaj en la portugala – ĝi ankoraŭ ne troviĝas en la bonega germana-esperanta vortaro de Erich-Dieter Krause nek en la portugala-esperanta reta vortaro de Túlio Flores. Forgesinte serĉi en mia angla-esperanta vortaro de John C. Wells, mi demandis al kelkaj esperantistoj, kiel oni povas esperantigi “startup” (ankaŭ skribita “start-up”). Mi ricevis kelkajn sugestojn kaj fine la informon, ke la Reta Vortaro (ReVo) donas la tradukaĵon “ekfirmao”. Mi akceptis ĝin, sed komentis en mia pasinta artikolo: ReVo donas la difinon: “firmeto nove kreita kaj tre rapide kreskanta”, sed tiu difino ne estas tute ĝusta, ĉar multe da “ekfirmaoj” ne kreskas rapide kaj eĉ malsukcesas; mi donas alian difinon: “eta nova firmao (aŭ entrepreno) lanĉanta, lanĉinta aŭ lanĉonta novan produktaĵon”. Post kiam mi decidis skribi ĉi tiun artikolon, mi vidis, ke en la angla-esperanta vortaro troviĝas la tradukaĵo „tutnova entrepreno“.

Se oni konas la signifon de “startup” (kiu povas esti iomete malsimila al tiu, kiu mi donis supre), evidentas, ke nek “ekfirmao” nek “tutnova entrepreno” transdonas tiun signifon. T.e. tiu kiu ankoraŭ ne konas ekzemple la vorton “ekfirmao” (preferinda ol la esprimo “tutnova entrepreno”) ne komprenas al kiu ĝi precize rilatas.

Sed oni povas determini, decidi, ke nova esperanta vorto havu specifan signifon, kaj unu- kaj dulingvaj vortaroj devas enlistigi ĝin. Tamen kiu decidas ĉu la nova vorto estas bona, akceptebla kaj envortariginda estas la esperantistaro – ne per voĉdonado, sed per la uzado de la vorto.

Mi revenu al la vorto “ekfirmao”. Kiel mi diris, ĝi aperis en la Reta Vortaro (ReVo). Kio estas ReVo? La nomo eksplikas: ĝi estas reta vortaro. Sed necesas scii ankaŭ, ke ĝi estas farata de voluntulaj kontribuantoj – same kiel Vikipedio. Kaj kiel en la kazo de Vikipedio, ne estas garantio, ke la informoj (aŭ la vortoj en ReVo) estas ĝustaj.

Bedaŭrinde – sed ankaŭ kompreneble – oni ne scias, kiu kreis la vorton “ekfirmao”. En ĝia retejo legeblas i.a. ke ReVo estas “verko, kiu registras la uzatajn vortojn de la lingvo Esperanto kun ties signifoj”. Tamen pri “ekfirmao” estas dirite, ke “mankas fontindikoj”. Aliflanke estas retligilo en ReVo al la koncerna vikipedia artikolo. Dank' al tiu ligilo mi vidis la vorton en la E-Vikipedio. En la artikolo oni legas, ke ĝi ankoraŭ estas nura “ĝermo”, ne preta artikolo. Kvankam la ĉefvorto estas “ekfirmao”, aperas alia termino: “novmaturiĝinta firmao” (ĉar estas cititaj kelkaj “famaj novmaturiĝintaj firmaoj”). Laŭŝajne oni forgesis ŝanĝi la vorton. Legante la historion de redaktado, oni perceptas, ke la artikolo estis kreita en 2007 sub la ĉefvorto “novmaturiĝinta firmao” kaj ke en 2008 estis preferita “ekfirmao”.

Ankoraŭfoje: la esperantistaro decidos – per la uzado – kiu vorto estas preferinda.

Rilate al la signifo: Laŭ E-Vikipedio ekfirmao estas “entrepreno en konstruata fazo, kiu ne ankoraŭ lanĉiĝis ĉe la komerca merkato (aŭ nur eksperimentcele)”. Tio sendube estas erara aserto, ĉar multe da ekfirmaoj (startups) jam vendas siajn produktojn.

Je la alia ekstremo estas la jenaj asertoj en la angla Vikipedio: ekfirmao estas “rapide kreskanta entrepreno” (ne ! – multaj malsukcesas); ekfirmaoj “povas havi iun ajn grandon” (ne! – ili komencas kiel malgrandaj entreprenoj, kaj kiam ili sukcesas kaj pligrandiĝegas, oni ne plu nomas ilin “startups”).

Pli ĝustaj estas la asertoj en la germana Vikipedio: “Ekfirmaoj estas novaj entreprenoj, kiuj havas novigajn ideojn pri negocoj kaj problemsolvoj. [...] Ofte ili celas novan aŭ eĉ ankoraŭ ne ekzistantan merkaton kaj devas malkovri negocmodelon kiu funkciu. Kiam ili trovis ĝin kaj establis sin, ili ne plu estas konsiderataj ekfirmaoj.” En Esperanto oni preferas krei novajn vortojn ol adopti la anglajn originalojn; sed menciindas, ke en la finna, franca, germana, hungara, itala, pola, portugala kaj eble en aliaj lingvoj estis konservita la vorto startup. Kaj en Esperanto (evidente kreita surbaze de alilingvaj vortoj) ekzistas miloj da vortoj (kies signifo ne povus esti resumita en ununura vorto) kiuj devenas el aliaj lingvoj kaj estis adaptitaj al la esperanta gramatiko, ekzemple: hamburgero, jogo, ajkidoo, forumo, dosiero, halalo, koŝera. Do oni povus ankaŭ krei la vorton “startapo” aŭ “startupo”.


En mia artikolo de la pasinta semajno mi uzis la vorton “ekfirmao” kaj poste donis etan informon pri ĝi. Hodiaŭ mi parolos iomete pli pri la vorto kaj pri tio, kion ĝi signifas.

“Ekfirmao” estas – eble provizore – la traduko de la angla vorto “startup”. Tiun vorton – kiu havas pli ol unu signifon – oni povas konsideri kiel neologismo, kvankam ĝi jam estas uzata ekde kelkaj jaroj. Kiel neologismo – kaj malgraŭ la fakto ke ĝi estas uzata (inter pluraj lingvoj) en la germana kaj en la portugala – ĝi ankoraŭ ne troviĝas en la bonega germana-esperanta vortaro de Erich-Dieter Krause nek en la portugala-esperanta reta vortaro de Túlio Flores. Forgesinte serĉi en mia angla-esperanta vortaro de John C. Wells, mi demandis al kelkaj esperantistoj, kiel oni povas esperantigi “startup” (ankaŭ skribita “start-up”). Mi ricevis kelkajn sugestojn kaj fine la informon, ke la Reta Vortaro (ReVo) donas la tradukaĵon “ekfirmao”. Mi akceptis ĝin, sed komentis en mia pasinta artikolo:

ReVo donas la difinon: “firmeto nove kreita kaj tre rapide kreskanta”, sed tiu difino ne estas tute ĝusta, ĉar multe da “ekfirmaoj” ne kreskas rapide kaj eĉ malsukcesas; mi donas alian difinon: “eta nova firmao (aŭ entrepreno) lanĉanta, lanĉinta aŭ lanĉonta novan produktaĵon”.

Post kiam mi decidis skribi ĉi tiun artikolon, mi vidis, ke en la angla-esperanta vortaro troviĝas la tradukaĵo „tutnova entrepreno“.

Se oni konas la signifon de “startup” (kiu povas esti iomete malsimila al tiu, kiu mi donis supre), evidentas, ke nek “ekfirmao” nek “tutnova entrepreno” transdonas tiun signifon. T.e. tiu kiu ankoraŭ ne konas ekzemple la vorton “ekfirmao” (preferinda ol la esprimo “tutnova entrepreno”) ne komprenas al kiu ĝi precize rilatas.

Sed oni povas determini, decidi, ke nova esperanta vorto havu specifan signifon, kaj unu- kaj dulingvaj vortaroj devas enlistigi ĝin. Tamen kiu decidas ĉu la nova vorto estas bona, akceptebla kaj envortariginda estas la esperantistaro – ne per voĉdonado, sed per la uzado de la vorto.

Mi revenu al la vorto “ekfirmao”. Kiel mi diris, ĝi aperis en la Reta Vortaro (ReVo). Kio estas ReVo? La nomo eksplikas: ĝi estas reta vortaro. Sed necesas scii ankaŭ, ke ĝi estas farata de voluntulaj kontribuantoj – same kiel Vikipedio. Kaj kiel en la kazo de Vikipedio, ne estas garantio, ke la informoj (aŭ la vortoj en ReVo) estas ĝustaj.

Bedaŭrinde – sed ankaŭ kompreneble – oni ne scias, kiu kreis la vorton “ekfirmao”. En ĝia retejo legeblas i.a. ke ReVo estas “verko, kiu registras la uzatajn vortojn de la lingvo Esperanto kun ties signifoj”. Tamen pri “ekfirmao” estas dirite, ke “mankas fontindikoj”. Aliflanke estas retligilo en ReVo al la koncerna vikipedia artikolo. Dank' al tiu ligilo mi vidis la vorton en la E-Vikipedio.

En la artikolo oni legas, ke ĝi ankoraŭ estas nura “ĝermo”, ne preta artikolo. Kvankam la ĉefvorto estas “ekfirmao”, aperas alia termino: “novmaturiĝinta firmao” (ĉar estas cititaj kelkaj “famaj novmaturiĝintaj firmaoj”). Laŭŝajne oni forgesis ŝanĝi la vorton. Legante la historion de redaktado, oni perceptas, ke la artikolo estis kreita en 2007 sub la ĉefvorto “novmaturiĝinta firmao” kaj ke en 2008 estis preferita “ekfirmao”.

Ankoraŭfoje: la esperantistaro decidos – per la uzado – kiu vorto estas preferinda.

Rilate al la signifo:

Laŭ E-Vikipedio ekfirmao estas “entrepreno en konstruata fazo, kiu ne ankoraŭ lanĉiĝis ĉe la komerca merkato (aŭ nur eksperimentcele)”. Tio sendube estas erara aserto, ĉar multe da ekfirmaoj (startups) jam vendas siajn produktojn.

Je la alia ekstremo estas la jenaj asertoj en la angla Vikipedio: ekfirmao estas “rapide kreskanta entrepreno” (ne ! – multaj malsukcesas); ekfirmaoj “povas havi iun ajn grandon” (ne! – ili komencas kiel malgrandaj entreprenoj, kaj kiam ili sukcesas kaj pligrandiĝegas, oni ne plu nomas ilin “startups”).

Pli ĝustaj estas la asertoj en la germana Vikipedio: “Ekfirmaoj estas novaj entreprenoj, kiuj havas novigajn ideojn pri negocoj kaj problemsolvoj. [...] Ofte ili celas novan aŭ eĉ ankoraŭ ne ekzistantan merkaton kaj devas malkovri negocmodelon kiu funkciu. Kiam ili trovis ĝin kaj establis sin, ili ne plu estas konsiderataj ekfirmaoj.”

En Esperanto oni preferas krei novajn vortojn ol adopti la anglajn originalojn; sed menciindas, ke en la finna, franca, germana, hungara, itala, pola, portugala kaj eble en aliaj lingvoj estis konservita la vorto startup. Kaj en Esperanto (evidente kreita surbaze de alilingvaj vortoj) ekzistas miloj da vortoj (kies signifo ne povus esti resumita en ununura vorto) kiuj devenas el aliaj lingvoj kaj estis adaptitaj al la esperanta gramatiko, ekzemple: hamburgero, jogo, ajkidoo, forumo, dosiero, halalo, koŝera. Do oni povus ankaŭ krei la vorton “startapo” aŭ “startupo”.