×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Kiel reĝo katon aĉetis (1)

GRANDA KATFABELO (1) - produktita de Jarka Malá el Ĉehio En Friponio regis reĝo, kaj oni povas diri, ke li regis feliĉe, ĉar kiam ĝi devis esti, ĉiuj regatoj obeis lin volonte kaj kun la amo. Nur iam iu de temp' al tempo lin ne obeis, kaj tiu estis lia filineto, la malgranda princidino. Jes la reĝo ordonis al ŝi, ke ŝi ne ludu per pilko sur la kastela ŝtuparejo; sed vane! Foje apenaŭ ŝia vartistino momenton ekdormetis, jam la princidino estis kun sia pilko sur la ŝtuparo, kaj jen, eble disinjoro ŝin punis aŭ diablo kontraŭmetis al ŝi piedon, ŝi falis kaj lezis sian genuon. Ŝi sidis sur la ŝtuparo kaj ploris - se ŝi ne estus princidino, ni dirus, ke ŝi plenbuŝe kriis. Memkomprene, tuj alkuris korteganinoj kun kristalaj lavujoj kaj silkaj bandaĝoj, dek reĝaj kuracistoj kaj tri kortegaj kapelanoj, sed doloron de la princidino povis depreni neniu el ili. Tiam ŝoviĝis survoje iu maljunulino, kaj vidante la princidinon plori sur la ŝtuparo, algenuis al ŝi kaj bele diras: "pa, ne ploru, princidino. Se mi alportus al vi beston, kiu havas smeraldajn okulojn, kaj tamen neniu ŝtelos ilin de ĝi, tiajn lipharojn, kaj tamen ĝi ne estas viro, fajrerantan tegumenton, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi, velurpiedetojn, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin al si, kaj en poŝetoj dek ses tranĉilojn, kaj tamen ĝi ne tranĉas al si viandon, certe jam vi ne plorus. " La princidino ekrigardis la avineton, el unu ŝia blua okulo ankoraŭ fluis larmoj, sed la dua jam ridis pro ĝojo. "Avinjo, ja tia besto," ŝi diras, "tia besto ne ekzistas en la mondo. " "Jes ja," diris la avineto, "se sinjoro reĝo donus al mi, kiom mi postulus, tuj mi alportus ĝin al vi." Tion ŝi diris kaj lante lamis for.

La princidino restis sidanta sur la ŝtuparo, sed jam ne ploris; nur ŝi pripensis, kia besto ĝi povas esti. Kaj tiam ŝi ekbedaŭris, ke ŝi ne havas ĝin, ke la avino nenion alportos al ŝi, kaj komencis denove mallaŭte plori. Okazis, ke sinjoro reĝo ĵus rigardis el fenestro, ĉar li volis scii, kial la princidino tiom kriis, kaj tial li ĉion vidis kaj aŭdis. Vidinte, ke la avino tiel bele trankviligis la princidinon, denove li eksidis sur trono meze de siaj ministroj kaj konsilistoj, sed la beston li ne povis forgesi. "Smeraldajn okulojn ĝi havas," li ripetis al si konstante, "kaj tamen neniu ŝtelos ilin de ĝi, lipharojn ĝi havas tiaj, kaj tamen ĝi ne estas viro, la tegumenton ĝi havas fajrerantan, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi, la velurpiedetojn, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin al si, kaj en la poŝetoj ĝi havas dek ses tranĉilojn, kaj tamen ĝi ne tranĉas al si viandon; kio ĝi estas?" Kiam la ministroj vidis, ke la sinjoro reĝo senĉese ion flustras al si, kapneas kaj montras al si sub la nazo longajn lipharojn, ili ne povis kompreni, kio okazas kun li, ĝis fine maljuna kanceliero rekte demandis la reĝon.

"Mi meditas," diris la reĝo, "kia besto ĝi estas: la okulojn ĝi havas smeraldajn, kaj tamen neniu ŝtelos ili de ĝi; la lipharojn ĝi havas tiajn, kaj tamen ĝi ne estas viro; la tegumenton ĝi havas fajrerantan, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi; la velurpiedetojn ĝi havas, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin, kaj en la poŝetoj ĝi havas dek ses tranĉilojn, kaj tamen ne tranĉas al si viandon; kio ĝi estas?" Nun denove la ministroj kaj konsilistoj sidis, kapskuis kaj montris al si permane sub la nazo grandajn lipharojn, sed neniu povis diveni, kiu besto ĝi estas. Fine la maljuna kanceliero en nomo de ĉiuj diras, kiel tion diris la princidino al la avino: "Sinjoro reĝo, tia besto ja ne ekzistas en la mondo. " Sed la reĝo ne lasis sin persvadi kaj sendis post la avinon la plej rapidan kurieron. La kuriero galopas sur ĉevalo, galopas, ĝis fajreroj el sub la hufoj ŝprucas, kaj jen, jen, la avino sidas antaŭ sia kabano. "Avinjo," ekkriis la kuriero desur la ĉevalo, "sinjoro reĝo devas havi tiun beston. " "Li havos," diras la avino, "kion li volas, se li donos al mi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento trovos lokon sub kufo de la reĝa panjo. " Retrogalopas la reĝa kuriero al la palaco, ĝis polvo leviĝas al la firmamento. "Sinjoro reĝo," li raportas, "la avino alkondukos la beston, se vi donos al ŝi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento trovos lokon sub la kufo de via panjo. " "Tio ne estos multe," pensis la reĝo, kaj ĵuris grandan ĵuron, ke li donos al la avino ĝuste tiom da taleroj; sed tuj li iris al sia panjo. "Panjo," li diras, "ni ricevos viziton. Prenu la etan belan kufeton, tiun plej malgrandan el ĉiuj, kiu kovras nur vian harnodeton." Kaj la maljuna panjo faris tion laŭ lia volo.

La avino alvenis en la palacon kaj portis sur la dorso per tuko bele ĉirkaŭligitan dorskorbon. En la granda halo atendis jam la reĝo, lia panjo kaj la malgranda princidino; sed ankaŭ ĉiuj ministroj, sekretaj konsilistoj, armeestroj kaj prezidantoj atendis, eĉ ne spirante pro scivolemo. La avino lante, lante estis disliganta la tukon; la reĝo mem descendis desur la trono por vidi la beston de proksime. Fine la avino deprenis la tukon, kaj el la dorskorbo eksaltis nigra kato kaj per unu salto eksidis sur la trono.

"Ha, avinjo," ekkriis la reĝo senrevigite, "vi trompas nin; ĝi estas ja nur kato." La avino apogis la manojn je la koksoj: "Ke mi trompas vin? Nur rigardu," ŝi diris montrante la katon. Kiam la kato sidis sur la trono, brilis ĝiaj okuloj verde kiel la plej belaj smeraldoj. "Nur rigardu," diris la avino, "ke ĝi havas smeraldajn okulojn. Kaj ilin, sinjoro reĝo, neniu ŝtelos de ĝi. Kaj la lipharojn ankaŭ ĝi havas, kaj ne estas viro. " "Sed," oponis la reĝo, "ĝi havas, avinjo, nigran pelton kaj ne fajrerantan." "Atendu nur," defendis sin la avino kaj kuspe karesis la katon. Vere aŭdeblis krakado de etaj sparkoj. "Kaj la piedetojn," plue diris la avino, "ĝi havas velurajn. Eĉ ne la malgranda princidino, se ŝi irus nudpiede kaj piedpinte, kurus pli silente. " "Bone," koncedis la reĝo, "sed ĝi havas eĉ ne unu poŝeton, nek dek ses tranĉilojn. " "La poŝetojn," diris la avino, "ĝi havas sur la piedetoj, kaj en ĉiu akran tranĉilon - ungeton. Nur kalkulu, ĉu ili estas dek ses. " La reĝo mansignis do al la maljuna kanceliero, ke li kalkulu la ungetojn de la kato. La kanceliero kliniĝis al la kato kaj kaptis ĝin je la piedo por kalkuli; sed la kato nur ekkraĉis kaj jam ungis lin tuj ĉe la okulo.

La kanceliero rektiĝis mankovrante la okulon kaj diris: "Sinjoro reĝo, mi havas jam malfortajn okulojn, sed mi opinias, ke da ungetoj estas multe. Pri kvar mi scias tute certe. " Tiam mansignis la reĝo al la unua ĉambelano, ke li kalkulu ungetojn de la kato. La ĉambelano kaptis la katon por kalkuli, sed tuj li leviĝis tute punca ĉirkaŭpalpante sian nazon kaj diris: "Ili estas, sinjoro reĝo, sume dek du. Mi kalkulis ok, po kvar sur ĉiu flanko. " Tiam mansignis la reĝo al la plej supera prezidanto, ke li kalkulu ungetojn de la kato; sed apenaŭ la respektinda sinjoro kliniĝis al la kato, tuj li rektiĝis pripalpante sian disungitan mentonon kaj diris: "Vere, ĝuste ili estas dek ses, sinjoro reĝo. La lastajn kvar ĵus mi finkalkulis. " "Nu, kion fari," suspiris la reĝo, "do la katon mi devas jam aĉeti. Sed vi, avinjo, mi diras, vi estas fripono. " Al la reĝo restis do nenio alia ol kalkulelmeti sur la tablon arĝentajn talerojn; poste li deprenis desur la kapo de sia panjo la malgrandan, el ĉiuj la plej malgrandan kufeton kaj metis ĝin sur la talerojn. La kufeto estis tiel malgranda, ke sub ĝi oni povis loki ĝuste nur kvin talerojn.

"Jen vi havas, avinjo, viajn kvin talerojn kaj iru adiaŭe," diris la reĝo kaj ĝojis, ke li havigis tion tiel malkare. Sed la avino kapneis kaj diras: "Ne tion, sinjoro reĝo, ni interkonsentis. Vi estas dononta al mi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento lokiĝos sub la kufo de via panjo. " "Vi vidas ja," defendis sin la reĝo, "ke sub la kufo lokiĝos ĝuste nur kvin taleroj el la plej bona arĝento. " La avino metis la kufeton sur la manon, karesis ĝin, turnis sur la manplato kaj lante diras: "Mi opinias, sinjoro reĝo, ke la plej bona arĝento en la mondo estas la arĝentaj haroj de via panjo. " La reĝo ekrigardis la avinjon, ekrigardis la panjon kaj diris mallaŭte: "Vi pravas, avinjo. " Tiam la avinjo bele surmetis la kufeton sur la kapon de la reĝa panjo, karesis ŝian blankan hararon kaj diris: "Kaj nun, sinjoro reĝo, vi estas dononta al mi tiom da taleroj, kiom da arĝentaj haretoj estas sub la kufo de via panjo. " La reĝo ekmiris, la reĝo morniĝis, la reĝo fine ekridetis kaj diris: "Vi estas ja, avinjo, ege granda friponino. " Nu jes, infanoj, ĵuro estas ĵuro, kaj tial la reĝo devis pagi al la avinjo, kiom ŝi postulis. Li petis do sian panjon, ke ŝi sidiĝu, kaj ordonis al sia plej supera kontisto, ke li kalkulu ŝiajn arĝentajn harojn, kiuj havos lokon sub ŝia kufeto. La kontisto kalkulas, kalkulas, kaj la reĝa panjo bele sidas, eĉ ne moviĝas, kaj jen, vi scias, la maljunulo ŝatas dormon kaj facile ekdormetas - mallonge, la reĝa panjo ekdormis.

Dum ŝi dormis, kalkulis la kontisto po hareto; kaj ĝuste kiam li kalkul-atingis ĝis unu mil, eble pli forte li ektiris iun arĝentan haron, la reĝa panjo vekiĝis.

"Ve," ŝi ekkriis, "kial vi vekas min? Mi havis viglan sonĝon; mi sonĝis, ke ĵus transpaŝis venonta reĝo la limon de nia lando. " La avino ekskuis. "Kiel strange," ŝi hastdiris, "ĝuste hodiaŭ ĉe mi ekloĝos mia nepeto el la najbara regno. " Sed la reĝo ne aŭskultis kaj ekkriis: "De kie, panjo, de kie venos venonta reĝo de nia lando? El kiu reĝa kortego? " "Tion mi ne scias," diris la reĝa panjo, "ĉar ĵus vi vekis min. " Dume la plej supera kontisto plu kalkulis, kaj la reĝa panjo denove ekdormis. La kontisto kalkulas, kalkulas jam ĝis du mil, kaj tiam denove lia mano ekskuis kaj li ektiris forte arĝentan haron.

"Hej, junuloj," ekkriis la reĝa panjo, "kial vi vekis min? Ĵus mi sonĝis, ke la venontan reĝon alkondukos ĉi tien neniu alia nur ĉi tiu nigra kato. " "Pa, panjo," miris la reĝo, "kiu iam ajn aŭdis, ke kato alkondukis iun domen?" "Iel ĝi okazos," diris la reĝa panjo, "sed nun lasu min dormi. " Denove ekdormis la reĝa panjo, kaj denove kalkulis la kontisto. Kiam li finkalkulis la trimilan kaj la lastan, ekskuis lia mano kaj li senvole denove forte ektiris.

"Ha, vi mavuloj," ekkiris la reĝa panjo, "vi ne lasas la maljunan ulinon tempeton dormi. Ĵus mi sonĝis, ke la venonta reĝo alveturos ĉi tien kun sia tuta domo. " "Nu, tion jam, panjo, pardonu al mi," diris la reĝo poste, "sed tio versimile ne estos vero. Kiu povus alveturigi kun si la tutan reĝan kastelon? " "Ne parolu, knabo, senkerne," mentoris lin la panjo. "Neniam oni scias, kio povas okazi. " "Jes, jes," kapskuis la avinjo, "bone diras la patrino, sinjoro reĝo. Al mia mortinta edzo, Dio donu al li eternan gloron, profetis ciganino: Foje koko forbekos vian tutan bienon. Kaj tiam la edzo, povrulo, ekridis kaj diras: Nu, ciganino, sciu, tio versimile ne estos vera. Ĝuste kiel vi, sinjoro reĝo. " "Nu kio," demandis la reĝo scivole, "ĝi ne estis vero, ĉu? " La avino komencis viŝi larmojn. "Nu, foje alflugis ruĝa koko, nome incendio, kaj ĉion ĝi forbekis al ni. La edzo poste iradis kvazaŭ spiritmanke kaj senĉese diradis: La ciganino pravis! La ciganino pravis! Kaj nun, la povrulo, jam dudek jarojn estas morta. " Tiam la avino ekploris; sed la reĝa panjo prenis ŝin ĉirkaŭ la kolo, karesis ŝian vangon kaj diris: "Ne ploru, avinjo, alie ankaŭ mi komencos." Tion la reĝo ektimis, kaj tial rapide li komencis tintigi la monon. Li estis metanta taleron post talero, ĝis li kalkulelmetis tri mil, ĝuste tiom, kiom da arĝentaj haroj ampleksas la kufo de la reĝa panjo. "Nu, avinjo," li diris, "jen vi havas kaj Dio benu ĝin; sed de vi oni ne riĉiĝus. " La avino ekridis, kaj ĉiuj ekridis kun ŝi - kaj ŝi komencis enbursigadi la talerojn. Sed kiel povus sufiĉi la burso! Ŝi devis ŝovamasigi la talerojn en la dorskorbon, kaj la dorskorbo tute plenis de ili, la avinjo ĝin eĉ ne levetis. Du armeestroj kaj mem la reĝo helpis al ŝi surdorsigi la korbon, kaj tiam la avinjo bele al ĉiuj riverencis, adiaŭis la reĝan panjon kaj nur ankoraŭ turniĝis por laste rigardi sian nigran katon Jurka.

Sed Jurka nenie. La avino turniĝas, vokas "ĉiĉi, ĉiĉi", sed la kato nenie. Sed el post la trono videblas ies piedetoj; la avinjo iras tien piedpinte kaj vidas, - la princidino ekdormis en angulo post la trono kaj sur ŝia sino dormas kaj ronronas la egekosta Jurka. Kaj la avino elpoŝigis taleron kaj enmanigis ĝin al la princidino; se ŝi volis doni ĝin memore, do ege ŝi eraris, ĉar kiam la princidino vekiĝis kaj trovis sur sia sino la katon kaj enpolme la taleron, ŝi prenis la katon en la brakojn kaj iris kun ĝi tra la plej kurta vojo la taleron frandelspezi. Sed eble ankaŭ tion la avinjo sciis anticipe.

Dum la princidino ankoraŭ dormis, la avino estis jam longe hejme, ĝojante, ke ŝi alportis tiom da mono, ke ŝi lasis Jurkan en la plej bonaj manoj, sed pleje ŝi ĝojis, ĉar transportisto ĵus alveturigis el la najbara regno ŝian nepeton Vašek.


GRANDA KATFABELO (1) - produktita de Jarka Malá el Ĉehio

En Friponio regis reĝo, kaj oni povas diri, ke li regis feliĉe, ĉar kiam ĝi devis esti, ĉiuj regatoj obeis lin volonte kaj kun la amo. Nur iam iu de temp' al tempo lin ne obeis, kaj tiu estis lia filineto, la malgranda princidino.

Jes la reĝo ordonis al ŝi, ke ŝi ne ludu per pilko sur la kastela ŝtuparejo; sed vane! Foje apenaŭ ŝia vartistino momenton ekdormetis, jam la princidino estis kun sia pilko sur la ŝtuparo, kaj jen, eble disinjoro ŝin punis aŭ diablo kontraŭmetis al ŝi piedon, ŝi falis kaj lezis sian genuon. Ŝi sidis sur la ŝtuparo kaj ploris - se ŝi ne estus princidino, ni dirus, ke ŝi plenbuŝe kriis. Memkomprene, tuj alkuris korteganinoj kun kristalaj lavujoj kaj silkaj bandaĝoj, dek reĝaj kuracistoj kaj tri kortegaj kapelanoj, sed doloron de la princidino povis depreni neniu el ili. Tiam ŝoviĝis survoje iu maljunulino, kaj vidante la princidinon plori sur la ŝtuparo, algenuis al ŝi kaj bele diras: "pa, ne ploru, princidino. Se mi alportus al vi beston, kiu havas smeraldajn okulojn, kaj tamen neniu ŝtelos ilin de ĝi, tiajn lipharojn, kaj tamen ĝi ne estas viro, fajrerantan tegumenton, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi, velurpiedetojn, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin al si, kaj en poŝetoj dek ses tranĉilojn, kaj tamen ĝi ne tranĉas al si viandon, certe jam vi ne plorus. "

La princidino ekrigardis la avineton, el unu ŝia blua okulo ankoraŭ fluis larmoj, sed la dua jam ridis pro ĝojo. "Avinjo, ja tia besto," ŝi diras, "tia besto ne ekzistas en la mondo. "

"Jes ja," diris la avineto, "se sinjoro reĝo donus al mi, kiom mi postulus, tuj mi alportus ĝin al vi." Tion ŝi diris kaj lante lamis for.

La princidino restis sidanta sur la ŝtuparo, sed jam ne ploris; nur ŝi pripensis, kia besto ĝi povas esti. Kaj tiam ŝi ekbedaŭris, ke ŝi ne havas ĝin, ke la avino nenion alportos al ŝi, kaj komencis denove mallaŭte plori. Okazis, ke sinjoro reĝo ĵus rigardis el fenestro, ĉar li volis scii, kial la princidino tiom kriis, kaj tial li ĉion vidis kaj aŭdis. Vidinte, ke la avino tiel bele trankviligis la princidinon, denove li eksidis sur trono meze de siaj ministroj kaj konsilistoj, sed la beston li ne povis forgesi. "Smeraldajn okulojn ĝi havas," li ripetis al si konstante, "kaj tamen neniu ŝtelos ilin de ĝi, lipharojn ĝi havas tiaj, kaj tamen ĝi ne estas viro, la tegumenton ĝi havas fajrerantan, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi, la velurpiedetojn, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin al si, kaj en la poŝetoj ĝi havas dek ses tranĉilojn, kaj tamen ĝi ne tranĉas al si viandon; kio ĝi estas?" Kiam la ministroj vidis, ke la sinjoro reĝo senĉese ion flustras al si, kapneas kaj montras al si sub la nazo longajn lipharojn, ili ne povis kompreni, kio okazas kun li, ĝis fine maljuna kanceliero rekte demandis la reĝon.

"Mi meditas," diris la reĝo, "kia besto ĝi estas: la okulojn ĝi havas smeraldajn, kaj tamen neniu ŝtelos ili de ĝi; la lipharojn ĝi havas tiajn, kaj tamen ĝi ne estas viro; la tegumenton ĝi havas fajrerantan, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi; la velurpiedetojn ĝi havas, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin, kaj en la poŝetoj ĝi havas dek ses tranĉilojn, kaj tamen ne tranĉas al si viandon; kio ĝi estas?" Nun denove la ministroj kaj konsilistoj sidis, kapskuis kaj montris al si permane sub la nazo grandajn lipharojn, sed neniu povis diveni, kiu besto ĝi estas. Fine la maljuna kanceliero en nomo de ĉiuj diras, kiel tion diris la princidino al la avino:

"Sinjoro reĝo, tia besto ja ne ekzistas en la mondo. "

Sed la reĝo ne lasis sin persvadi kaj sendis post la avinon la plej rapidan kurieron. La kuriero galopas sur ĉevalo, galopas, ĝis fajreroj el sub la hufoj ŝprucas, kaj jen, jen, la avino sidas antaŭ sia kabano. "Avinjo," ekkriis la kuriero desur la ĉevalo, "sinjoro reĝo devas havi tiun beston. "

"Li havos," diras la avino, "kion li volas, se li donos al mi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento trovos lokon sub kufo de la reĝa panjo. "

Retrogalopas la reĝa kuriero al la palaco, ĝis polvo leviĝas al la firmamento. "Sinjoro reĝo," li raportas, "la avino alkondukos la beston, se vi donos al ŝi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento trovos lokon sub la kufo de via panjo. "

"Tio ne estos multe," pensis la reĝo, kaj ĵuris grandan ĵuron, ke li donos al la avino ĝuste tiom da taleroj; sed tuj li iris al sia panjo. "Panjo," li diras, "ni ricevos viziton. Prenu la etan belan kufeton, tiun plej malgrandan el ĉiuj, kiu kovras nur vian harnodeton." Kaj la maljuna panjo faris tion laŭ lia volo.

La avino alvenis en la palacon kaj portis sur la dorso per tuko bele ĉirkaŭligitan dorskorbon. En la granda halo atendis jam la reĝo, lia panjo kaj la malgranda princidino; sed ankaŭ ĉiuj ministroj, sekretaj konsilistoj, armeestroj kaj prezidantoj atendis, eĉ ne spirante pro scivolemo. La avino lante, lante estis disliganta la tukon; la reĝo mem descendis desur la trono por vidi la beston de proksime. Fine la avino deprenis la tukon, kaj el la dorskorbo eksaltis nigra kato kaj per unu salto eksidis sur la trono.

"Ha, avinjo," ekkriis la reĝo senrevigite, "vi trompas nin; ĝi estas ja nur kato." La avino apogis la manojn je la koksoj: "Ke mi trompas vin? Nur rigardu," ŝi diris montrante la katon. Kiam la kato sidis sur la trono, brilis ĝiaj okuloj verde kiel la plej belaj smeraldoj. "Nur rigardu," diris la avino, "ke ĝi havas smeraldajn okulojn. Kaj ilin, sinjoro reĝo, neniu ŝtelos de ĝi. Kaj la lipharojn ankaŭ ĝi havas, kaj ne estas viro. "

"Sed," oponis la reĝo, "ĝi havas, avinjo, nigran pelton kaj ne fajrerantan." "Atendu nur," defendis sin la avino kaj kuspe karesis la katon. Vere aŭdeblis krakado de etaj sparkoj. "Kaj la piedetojn," plue diris la avino, "ĝi havas velurajn. Eĉ ne la malgranda princidino, se ŝi irus nudpiede kaj piedpinte, kurus pli silente. "

"Bone," koncedis la reĝo, "sed ĝi havas eĉ ne unu poŝeton, nek dek ses tranĉilojn. "

"La poŝetojn," diris la avino, "ĝi havas sur la piedetoj, kaj en ĉiu akran tranĉilon - ungeton. Nur kalkulu, ĉu ili estas dek ses. "

La reĝo mansignis do al la maljuna kanceliero, ke li kalkulu la ungetojn de la kato. La kanceliero kliniĝis al la kato kaj kaptis ĝin je la piedo por kalkuli; sed la kato nur ekkraĉis kaj jam ungis lin tuj ĉe la okulo.

La kanceliero rektiĝis mankovrante la okulon kaj diris: "Sinjoro reĝo, mi havas jam malfortajn okulojn, sed mi opinias, ke da ungetoj estas multe. Pri kvar mi scias tute certe. "

Tiam mansignis la reĝo al la unua ĉambelano, ke li kalkulu ungetojn de la kato. La ĉambelano kaptis la katon por kalkuli, sed tuj li leviĝis tute punca ĉirkaŭpalpante sian nazon kaj diris: "Ili estas, sinjoro reĝo, sume dek du. Mi kalkulis ok, po kvar sur ĉiu flanko. "

Tiam mansignis la reĝo al la plej supera prezidanto, ke li kalkulu ungetojn de la kato; sed apenaŭ la respektinda sinjoro kliniĝis al la kato, tuj li rektiĝis pripalpante sian disungitan mentonon kaj diris: "Vere, ĝuste ili estas dek ses, sinjoro reĝo. La lastajn kvar ĵus mi finkalkulis. "

"Nu, kion fari," suspiris la reĝo, "do la katon mi devas jam aĉeti. Sed vi, avinjo, mi diras, vi estas fripono. "

Al la reĝo restis do nenio alia ol kalkulelmeti sur la tablon arĝentajn talerojn; poste li deprenis desur la kapo de sia panjo la malgrandan, el ĉiuj la plej malgrandan kufeton kaj metis ĝin sur la talerojn. La kufeto estis tiel malgranda, ke sub ĝi oni povis loki ĝuste nur kvin talerojn.

"Jen vi havas, avinjo, viajn kvin talerojn kaj iru adiaŭe," diris la reĝo kaj ĝojis, ke li havigis tion tiel malkare.

Sed la avino kapneis kaj diras: "Ne tion, sinjoro reĝo, ni interkonsentis. Vi estas dononta al mi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento lokiĝos sub la kufo de via panjo. "

"Vi vidas ja," defendis sin la reĝo, "ke sub la kufo lokiĝos ĝuste nur kvin taleroj el la plej bona arĝento. "

La avino metis la kufeton sur la manon, karesis ĝin, turnis sur la manplato kaj lante diras: "Mi opinias, sinjoro reĝo, ke la plej bona arĝento en la mondo estas la arĝentaj haroj de via panjo. "

La reĝo ekrigardis la avinjon, ekrigardis la panjon kaj diris mallaŭte: "Vi pravas, avinjo. "

Tiam la avinjo bele surmetis la kufeton sur la kapon de la reĝa panjo, karesis ŝian blankan hararon kaj diris: "Kaj nun, sinjoro reĝo, vi estas dononta al mi tiom da taleroj, kiom da arĝentaj haretoj estas sub la kufo de via panjo. "

La reĝo ekmiris, la reĝo morniĝis, la reĝo fine ekridetis kaj diris: "Vi estas ja, avinjo, ege granda friponino. "

Nu jes, infanoj, ĵuro estas ĵuro, kaj tial la reĝo devis pagi al la avinjo, kiom ŝi postulis. Li petis do sian panjon, ke ŝi sidiĝu, kaj ordonis al sia plej supera kontisto, ke li kalkulu ŝiajn arĝentajn harojn, kiuj havos lokon sub ŝia kufeto. La kontisto kalkulas, kalkulas, kaj la reĝa panjo bele sidas, eĉ ne moviĝas, kaj jen, vi scias, la maljunulo ŝatas dormon kaj facile ekdormetas - mallonge, la reĝa panjo ekdormis.

Dum ŝi dormis, kalkulis la kontisto po hareto; kaj ĝuste kiam li kalkul-atingis ĝis unu mil, eble pli forte li ektiris iun arĝentan haron, la reĝa panjo vekiĝis.

"Ve," ŝi ekkriis, "kial vi vekas min? Mi havis viglan sonĝon; mi sonĝis, ke ĵus transpaŝis venonta reĝo la limon de nia lando. "

La avino ekskuis. "Kiel strange," ŝi hastdiris, "ĝuste hodiaŭ ĉe mi ekloĝos mia nepeto el la najbara regno. "

Sed la reĝo ne aŭskultis kaj ekkriis: "De kie, panjo, de kie venos venonta reĝo de nia lando? El kiu reĝa kortego? "

"Tion mi ne scias," diris la reĝa panjo, "ĉar ĵus vi vekis min. "

Dume la plej supera kontisto plu kalkulis, kaj la reĝa panjo denove ekdormis. La kontisto kalkulas, kalkulas jam ĝis du mil, kaj tiam denove lia mano ekskuis kaj li ektiris forte arĝentan haron.

"Hej, junuloj," ekkriis la reĝa panjo, "kial vi vekis min? Ĵus mi sonĝis, ke la venontan reĝon alkondukos ĉi tien neniu alia nur ĉi tiu nigra kato. "

"Pa, panjo," miris la reĝo, "kiu iam ajn aŭdis, ke kato alkondukis iun domen?" "Iel ĝi okazos," diris la reĝa panjo, "sed nun lasu min dormi. "

Denove ekdormis la reĝa panjo, kaj denove kalkulis la kontisto. Kiam li finkalkulis la trimilan kaj la lastan, ekskuis lia mano kaj li senvole denove forte ektiris.

"Ha, vi mavuloj," ekkiris la reĝa panjo, "vi ne lasas la maljunan ulinon tempeton dormi. Ĵus mi sonĝis, ke la venonta reĝo alveturos ĉi tien kun sia tuta domo. "

"Nu, tion jam, panjo, pardonu al mi," diris la reĝo poste, "sed tio versimile ne estos vero. Kiu povus alveturigi kun si la tutan reĝan kastelon? "

"Ne parolu, knabo, senkerne," mentoris lin la panjo. "Neniam oni scias, kio povas okazi. "

"Jes, jes," kapskuis la avinjo, "bone diras la patrino, sinjoro reĝo. Al mia mortinta edzo, Dio donu al li eternan gloron, profetis ciganino: Foje koko forbekos vian tutan bienon. Kaj tiam la edzo, povrulo, ekridis kaj diras: Nu, ciganino, sciu, tio versimile ne estos vera. Ĝuste kiel vi, sinjoro reĝo. "

"Nu kio," demandis la reĝo scivole, "ĝi ne estis vero, ĉu? "

La avino komencis viŝi larmojn. "Nu, foje alflugis ruĝa koko, nome incendio, kaj ĉion ĝi forbekis al ni. La edzo poste iradis kvazaŭ spiritmanke kaj senĉese diradis: La ciganino pravis! La ciganino pravis! Kaj nun, la povrulo, jam dudek jarojn estas morta. "

Tiam la avino ekploris; sed la reĝa panjo prenis ŝin ĉirkaŭ la kolo, karesis ŝian vangon kaj diris: "Ne ploru, avinjo, alie ankaŭ mi komencos." Tion la reĝo ektimis, kaj tial rapide li komencis tintigi la monon. Li estis metanta taleron post talero, ĝis li kalkulelmetis tri mil, ĝuste tiom, kiom da arĝentaj haroj ampleksas la kufo de la reĝa panjo. "Nu, avinjo," li diris, "jen vi havas kaj Dio benu ĝin; sed de vi oni ne riĉiĝus. "

La avino ekridis, kaj ĉiuj ekridis kun ŝi - kaj ŝi komencis enbursigadi la talerojn. Sed kiel povus sufiĉi la burso! Ŝi devis ŝovamasigi la talerojn en la dorskorbon, kaj la dorskorbo tute plenis de ili, la avinjo ĝin eĉ ne levetis. Du armeestroj kaj mem la reĝo helpis al ŝi surdorsigi la korbon, kaj tiam la avinjo bele al ĉiuj riverencis, adiaŭis la reĝan panjon kaj nur ankoraŭ turniĝis por laste rigardi sian nigran katon Jurka. 

Sed Jurka nenie. La avino turniĝas, vokas "ĉiĉi, ĉiĉi", sed la kato nenie. Sed el post la trono videblas ies piedetoj; la avinjo iras tien piedpinte kaj vidas, - la princidino ekdormis en angulo post la trono kaj sur ŝia sino dormas kaj ronronas la egekosta Jurka. Kaj la avino elpoŝigis taleron kaj enmanigis ĝin al la princidino; se ŝi volis doni ĝin memore, do ege ŝi eraris, ĉar kiam la princidino vekiĝis kaj trovis sur sia sino la katon kaj enpolme la taleron, ŝi prenis la katon en la brakojn kaj iris kun ĝi tra la plej kurta vojo la taleron frandelspezi. Sed eble ankaŭ tion la avinjo sciis anticipe.

Dum la princidino ankoraŭ dormis, la avino estis jam longe hejme, ĝojante, ke ŝi alportis tiom da mono, ke ŝi lasis Jurkan en la plej bonaj manoj, sed pleje ŝi ĝojis, ĉar transportisto ĵus alveturigis el la najbara regno ŝian nepeton Vašek.