×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kiel la moderna homo konkeris la mondon

Ke niaj prauloj devenas el Afriko, pri tio ĝis hodiaŭ ne regas dubo. Sed oni ja debatas la demandon kiam kaj kiel la moderna homo forlasis la afrikan kontinenton. La klasika modelo priskribas la konkeron de la mondo kiel unfojan eventon, kiel migradon, kiu komenciĝis antaŭ 60.000 jaroj.

Tio tamen laŭ nova studaĵo apenaŭ estis tiel. Aldoniĝis ke la eliro al novaj kontinentoj okazis en pluraj ondoj. Kaj surpriza detalo estas ke Aŭstralion la moderna homo atingis signife pli frue ol Eŭropon. Tio starigas kelkajn demandojn.

Ĝis antaŭ nelonge trovaĵoj de ostoj en Etiopio estis konsiderataj la plej malnovaj postrestaĵoj de nia specio. Ili aĝas 195.000 aŭ 160.000 jarojn. Sed en junio esploristoj raportis pri spektakleca malkovro: En kavo nordokcidente de Marakeŝo ili trovis homajn makzelojn, dentojn kaj ostojn kiuj aĝas 300.000 jarojn.

Tio plivastigas la horizonton konsiderinde, ankaŭ el geografia vidpunkto. Se oni pli frue pensis ke la homaro ekestis en orienta Afriko, nun klariĝas ke la moderna homo jam estis disvastiĝinta en praepokoj en la nordafrika regionego. Kaj en la sudo de la kontinento, kiel montras trovaĵoj de fosilioj en Florisbad, Sudafriko. Per tio perdiĝas la senco de la nocio "lulilo de la homaro". Ŝajnas ke ne ekzistis regione limigita lulilo. Kaj se ĝi ekzistis ĝi ampleksis la tutan kontinenton.

En la fruaj epokoj de la homaro okazis pluraj ondoj de migrado norden, la plej frua ondo verŝajne jam okazis antaŭ pli ol 120.000 jaroj. Alikaze la eploristoj ne povus ekspliki la ĉeeston de la plej malnovaj homaj fosilioj en Ĉinio - ili aĝas inter 70.000 ĝis 120.000 jaroj. Tamen tiuj pioniraj grupoj apenaŭ postlasis spurojn en nia DNA.

La plej granda parto de niaj genoj devenas de tiuj homoj kiuj partoprenis en la "klasika" elmigrado el Afriko antaŭ 60.000 jaroj. Tiu migra ondo certe estis la plej granda kaj la plej ampleksa.

Kaj poste? La konkerado de la eŭrazia kontinento okazis malrapide, do ne tiom celite kiel oni tion imagis. En Aŭstralio la homo alvenis antaŭ proksimume 65.000 jaroj, en Eŭropo nur antaŭ 43.000 jaroj, kvankam Eŭropo situas pli proksime de Afriko. La kaŭzo kuŝas supozeble en tio ke en Eŭropo jam vivis la neandertala homo, dum Aŭstralio tiam estis senhoma.

Principe estis du itineroj laŭ kiuj la moderna homo migris al Azio. Unu el ili trapasas nordan Egiptujon ĝis la duoninsulo Sinajo kaj de tie al la Levanto; la alia tra la Korno de Afriko ĝis la araba duoninsulo. Ĉe tiu ĉi lasta tamen ne ekzistas rekta surtera kunligo. El tio sekvas: La homoj uzis boatojn por transiri la markolon.

Oni ne forgesu ke Arabio inter 70.000 kaj 120.000 jaroj antaŭ nia epoko estis plena de riveroj kaj lagoj. La regiono ofertis dum tiu epoko tre favorajn vivokondiĉojn. Oni malkovris tie eĉ fosiliojn de hipopotamoj kio indikas ke se eĉ tiaj bestoj povis alveni tie, tiam ankaŭ la homo sukcesis alveni.

Oni ne precize scias kial ĉiuj aliaj homaj specioj elmortis. La lasta el ili, la neandertala homo, vivis ĝis antaŭ 30.000 jaroj en Suda Eŭropo. Evidente la homo sapiens plej bone sukcesis adaptiĝi al la diversaj vivokondiĉoj kaj tial kiel ununura homa specio transvivis ĝis hodiaŭ.