×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kiel feliĉe centjariĝi

Kiel feliĉe centjariĝi

Kio kondukas al plenanima vivo en alta aĝo? Respondon trovis psikologoj ĉe altaĝuloj el Kampanio en Suda Italio. La formulo por la vivofeliĉo tie konsistas el jenaj elementoj: Estu diligenta, amu la familion - kaj restu obstina.

Ĉilento estas pitoreska regiono en Kampanio. La tie situanta nacia parko estas konata pro siaj deklivaj marbordoj kaj siaj sablaj strandoj, kaj ekde la jaro 1998 ĝi apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO por la homaro. En la montara regiono de Ĉilento troviĝas kelkaj mezepokaj vilaĝoj kies enloĝantoj antaŭ nelonge vekis la intereson de sciencistoj.

La atingata vivodaŭro en la vilaĝoj nome estas mirinde alta. Vivas tie centoj da homoj kiuj estas pli ol 90-jaraj aŭ eĉ 100-jaraj. La maljunegaj ĉilentanoj pasigas siajn tagojn ĉefe sub libera ĉielo, multaj el ili fumas, ili trinkas regule ruĝan vinon kaj ne malofte estas tropezaj - sed tio ne ŝajnas aparte damaĝi al ilia sano. Kun 29 el ili usona psikologo faris intervjuojn por ekscii pli pri la bona vivo en alta aĝo.

La intervjuitoj ja suferis pri la kutimaj proaĝaj sanproblemoj, sed koncerne al ilia mensa stato ili fartis bonege, eĉ pli bone ol iliaj infanoj. Kaj la psikologo renkontis ĉiam denove la samajn sintenojn kaj karakterajn trajtojn. Jen frazoj kiujn li aŭdis, ekzemple: "Mi ĉiam esperas pri la plejbono. Ekzistas ĉiam solvo en la vivo." Aŭ: "Mi estis ĉiam aktiva. Kio estas streso, tion mi tute ne scias. La vivo estas kio kaj kia ĝi estas. Oni devas alfronti la vivon ... ĉiam. " La esploristoj distilis el la intervjuoj kelkajn bazajn motivojn de la feliĉo: La kadukuloj el Ĉilento estis ĉiuj optimismaj, la familio donis al ili firman bazon, ilia vivkonduto distingiĝis per kontinueco - oni povus ankaŭ diri: Ili estis obstinaj.

"Unu el la rezultoj de nia studaĵo estas ke la psika sano de tiu kampara loĝantaro korelacias kun tre tipaj ecoj", diras la usona esploristo. "Tio estas ekzemple labordiligenteco kaj obstino, pozitiva sinteno kaj forta kunligo al la familio kaj al la religio. " Itala psikologino kiu same partoprenis en la studaĵo, resumis: "La amo al la hejma regiono donas al la vivo de tiuj homoj sencon. Plej multaj el ili ankoraŭ laboras. Ilia sinteno estas: Tio estas mia vivo, kaj pri tio mi ne volas rezigni. "

Kiel feliĉe centjariĝi

Kio kondukas al plenanima vivo en alta aĝo? Respondon trovis psikologoj ĉe altaĝuloj el Kampanio en Suda Italio. La formulo por la vivofeliĉo tie konsistas el jenaj elementoj: Estu diligenta, amu la familion - kaj restu obstina. A fórmula para a felicidade na vida consiste nos seguintes elementos: Seja diligente, ame a família - e permaneça teimoso.

Ĉilento estas pitoreska regiono en Kampanio. La tie situanta nacia parko estas konata pro siaj deklivaj marbordoj kaj siaj sablaj strandoj, kaj ekde la jaro 1998 ĝi apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO por la homaro. En la montara regiono de Ĉilento troviĝas kelkaj mezepokaj vilaĝoj kies enloĝantoj antaŭ nelonge vekis la intereson de sciencistoj.

La atingata vivodaŭro en la vilaĝoj nome estas mirinde alta. Vivas tie centoj da homoj kiuj estas pli ol 90-jaraj aŭ eĉ 100-jaraj. La maljunegaj ĉilentanoj pasigas siajn tagojn ĉefe sub libera ĉielo, multaj el ili fumas, ili trinkas regule ruĝan vinon kaj ne malofte estas tropezaj - sed tio ne ŝajnas aparte damaĝi al ilia sano. Kun 29 el ili usona psikologo faris intervjuojn por ekscii pli pri la bona vivo en alta aĝo.

La intervjuitoj ja suferis pri la kutimaj proaĝaj sanproblemoj, sed koncerne al ilia mensa stato ili fartis bonege, eĉ pli bone ol iliaj infanoj. Kaj la psikologo renkontis ĉiam denove la samajn sintenojn kaj karakterajn trajtojn. Jen frazoj kiujn li aŭdis, ekzemple: "Mi ĉiam esperas pri la plejbono. Ekzistas ĉiam solvo en la vivo." Aŭ: "Mi estis ĉiam aktiva. Kio estas streso, tion mi tute ne scias. La vivo estas kio kaj kia ĝi estas. Oni devas alfronti la vivon ... ĉiam. " La esploristoj distilis el la intervjuoj kelkajn bazajn motivojn de la feliĉo: La kadukuloj el Ĉilento estis ĉiuj optimismaj, la familio donis al ili firman bazon, ilia vivkonduto distingiĝis per kontinueco - oni povus ankaŭ diri: Ili estis obstinaj. Os pesquisadores extraíram das entrevistas algumas razões básicas para a felicidade: Os decrépitos do Chile eram todos otimistas, a família lhes dava uma base sólida, seu modo de vida era marcado pela continuidade - pode-se dizer também: eram teimosos.