×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Kial virinoj estas pli kundividemaj ol viroj

Viroj preferas pensi pri si mem, virinoj ankaŭ pri aliaj homoj.

Kial tio estas tiel, tion esploristoj nun esploris per skanado de cerboj. Ŝajnas ke ĉe virinoj la rekompenca centro funkcias alie. Virinoj estas pli malavaraj ol viroj.

Ĉe kundividado la rekompenca centro en ilia cerbo estas pli forte aktivigata ol ĉe viroj. Tion esploristoj nun pruvis neŭrologie. Laŭ studaĵo el Svislando la vira cerbo rekompencas prefere egoismajn decidojn, dum ĉe virinoj prefere sociema konduto ricevas rekompencon. En la dua parto de la studo la esploristoj blokis per medikamento la aktivecon de la rekompenca centro en la cerbo.

Virinoj sekve kondutis dum kondutotesto iomete pli egoisme, viroj fariĝis iom pli malavaraj. La sciencistoj supozas ke la konduto depende de la sekso estas altrejnita de la socio. La esploristoj de la universitato de Zuriĥo unue testis 21 virojn kaj 19 virinojn pri ilia konduto dum tiuj kuŝis en kernspintomografo.

La partoprenantoj devis decidi ĉu ili preferis havi sufiĉe grandan sumon da mono por si mem aŭ ĉu malpli grandan sumon por si mem kaj por sennoma kunludanto. La mono estis elpagita tiam vere al ambaŭ. El antaŭaj studaĵoj jam estis konate ke virinoj kundividas la monon ĉe tiu norma testo pli ofte ol viroj. La esploristoj observis dum la testo la aktivecon de regiono en la mezo de la cerbo kiu kompetentas pri la prilaborado de prijuĝoj kaj rekompencoj kaj kiu estas aktiva ĉe ĉiu decido.

Ĝi kaŭzas pozitivajn sentojn per elŝutado de feliĉhormonoj. Tiu cerba areo ĉe virinoj estis aparte aktiva kiam ili kundividis. Ĉe viroj aliflanke ĝi estis pli aktiva se ili faris egoisman decidon. Por revizii tiujn unuajn rezultojn, la esploristoj plenumis la kondutoteston ankoraŭfoje ĉe 56 aliaj partoprenantoj sen skani ĉe tio la cerbon.

Oni nun observis ĉu la konduto ŝanĝiĝas se la aktiveco de la areo en la mezo de la cerbo estas malhelpata per medikamentoj. Ĉe viroj sekve montriĝis pliboniĝo de la socia konduto, dum virinoj ankaŭ sub la influo de la medikamento daŭre emis kundividi. Plua rezulto de la observado estis ke la partoprenantoj emis kundividi pli se ili ricevis la informon ke la sennoma kunludanto estis konata al ili. La esploristoj tamen opinias ke tiu diferenco inter la seksoj koncerne la socian konduton ne estas denaskaĵo.

La rekompenca centro en la cerbo estas forte kunligita kun lernprocezoj: Laŭ la esploristoj virinoj lernas atendi rekompencon prefere por sociema konduto ol por egoisma konduto. Do la diferenco inter virinoj kaj viroj tiurilate estas eksplikebla pro la malsamaj kulturaj defioj por viroj kaj virinoj. La rekompenca centro en la cerbo estas konsiderata grava impulsdonanto por la homa konduto.

Kondutoj kiuj aktivigas la centron kaj per tio kaŭzas pozitivajn sentojn, estas pli forte alstrebataj.


Viroj preferas pensi pri si mem, virinoj ankaŭ pri aliaj homoj.

Kial tio estas tiel, tion esploristoj nun esploris per skanado de cerboj. Ŝajnas ke ĉe virinoj la rekompenca centro funkcias alie.

Virinoj estas pli malavaraj ol viroj.

Ĉe kundividado la rekompenca centro en ilia cerbo estas pli forte aktivigata ol ĉe viroj. Tion esploristoj nun pruvis neŭrologie. Laŭ studaĵo el Svislando la vira cerbo rekompencas prefere egoismajn decidojn, dum ĉe virinoj prefere sociema konduto ricevas rekompencon.

En la dua parto de la studo la esploristoj blokis per medikamento la aktivecon de la rekompenca centro en la cerbo.

Virinoj sekve kondutis dum kondutotesto iomete pli egoisme, viroj fariĝis iom pli malavaraj. La sciencistoj supozas ke la konduto depende de la sekso estas altrejnita de la socio.

La esploristoj de la universitato de Zuriĥo unue testis 21 virojn kaj 19 virinojn pri ilia konduto dum tiuj kuŝis en kernspintomografo.

La partoprenantoj devis decidi ĉu ili preferis havi sufiĉe grandan sumon da mono por si mem aŭ ĉu malpli grandan sumon por si mem kaj por sennoma kunludanto. La mono estis elpagita tiam vere al ambaŭ. El antaŭaj studaĵoj jam estis konate ke virinoj kundividas la monon ĉe tiu norma testo pli ofte ol viroj.

La esploristoj observis dum la testo la aktivecon de regiono en la mezo de la cerbo kiu kompetentas pri la prilaborado de prijuĝoj kaj rekompencoj kaj kiu estas aktiva ĉe ĉiu decido.

Ĝi kaŭzas pozitivajn sentojn per elŝutado de feliĉhormonoj. Tiu cerba areo ĉe virinoj estis aparte aktiva kiam ili kundividis. Ĉe viroj aliflanke ĝi estis pli aktiva se ili faris egoisman decidon.

Por revizii tiujn unuajn rezultojn, la esploristoj plenumis la kondutoteston ankoraŭfoje ĉe 56 aliaj partoprenantoj sen skani ĉe tio la cerbon.

Oni nun observis ĉu la konduto ŝanĝiĝas se la aktiveco de la areo en la mezo de la cerbo estas malhelpata per medikamentoj. Ĉe viroj sekve montriĝis pliboniĝo de la socia konduto, dum virinoj ankaŭ sub la influo de la medikamento daŭre emis kundividi. Plua rezulto de la observado estis ke la partoprenantoj emis kundividi pli se ili ricevis la informon ke la sennoma kunludanto estis konata al ili.

La esploristoj tamen opinias ke tiu diferenco inter la seksoj koncerne la socian konduton ne estas denaskaĵo.

La rekompenca centro en la cerbo estas forte kunligita kun lernprocezoj: Laŭ la esploristoj virinoj lernas atendi rekompencon prefere por sociema konduto ol por egoisma konduto. Do la diferenco inter virinoj kaj viroj tiurilate estas eksplikebla pro la malsamaj kulturaj defioj por viroj kaj virinoj.

La rekompenca centro en la cerbo estas konsiderata grava impulsdonanto por la homa konduto.

Kondutoj kiuj aktivigas la centron kaj per tio kaŭzas pozitivajn sentojn, estas pli forte alstrebataj.