×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kial kurado infektas

La grado de sportemo dependas ankaŭ de la amikoj. Se ili kuras pli longe kaj pli rapide ol aliokaze, tiam plialtiĝas - almenaŭ sub certaj kondiĉoj - la propra sporta produktivo. Tion montras prijuĝa analizo de mezuriloj pri sporta produktivo de 1,1 milionoj da kurantoj kaj kurantinoj.

La homo estas socia estulo kaj emas transpreni sintenojn, kondutmanierojn kaj opiniojn el sia medio. Se aliaj homoj oscedas, tiam ankaŭ tiu homo oscedas, kaj se ili ridas, tiam li kunridas. Eĉ la fakto, ĉu oni estas dika aŭ maldika, havas kuntekston kun la amikaro, kiel tion konstatis esploristoj jam en la jaro 2007 en studaĵo. La sama mekanismo povus ankaŭ helpi en la batalo kontraŭ la superfluaj kilogramoj. Ĉar laŭ alia studaĵo ankaŭ la perdo de pezo estas same "infekta". Kaj ankaŭ ĉe sportaj aktivecoj la fenomeno de socia infekto verŝajne ludas rolon, kiel tion montras nova studaĵo el Usono. La esploristoj de la MIT ne sin apogis sur subjektivaj indikoj, sed ili uzis registritajn datumojn el mezuriloj pri sporta produktivo de 1,1 milionoj da kurantoj, kiuj en la tuta mondo dum kvin jaroj estis kurintaj entute 350 milionojn da kilometroj.

La aparatoj registras la kurdistancon kaj la daŭron de la kurado, la rapidecon kaj la konsumon de kalorioj. La datumoj krome estas aŭtomate transsendataj al amikaj kurantoj en la reto, tiel ke la sportistoj povas ankaŭ supervidi la rezultojn de la aliaj kurantoj.

Pere de tiuj milionoj da kunligoj la socia influo inter la kurantoj fariĝis efika kaj mezurebla. Fakte laŭ la sciencistoj individuaj plialtigoj de la sporta produktivo havis senperan efikon al aliaj kurantoj. Se amika sportisto kuris distancon de unu kilometro, alia kuranto plenumis trionon de tio. Pli alta rapideco, pli longa daŭro de la kurado kaj pli alta konsumo de kalorioj donis kompareblan efikon.

Tiom pri la averaĝo, detale la influo tamen dependis de pluraj faktoroj. Interalie la kurantoj tiam estis pli forte influeblaj, se la kuntrejnanto estis nur iomete pli bona aŭ iomete malpli bona ol la kuranto. Ĉe grandaj diferencoj de la sporta produktivo apenaŭ estis mezurebla "infekto". Ĝenerale pli aktivaj kurantoj estis pli facile influeblaj de malpli aktivaj kurantoj ol inverse. Evidente donas pli fortan spronon, se malpli fortaj kunkurantoj plialtigas sian sportan produktivon.

Ŝajne ankaŭ la sekso ludas rolon. Viroj estis aparte influeblaj de viraj kurantoj, sed ankaŭ de kurantinoj. Virinoj aliflanke orientiĝas nur ĉe samseksaninoj. Laŭ la esploristoj la kaŭzo por tio estas ke la viroj trejnadas pli forte je konkura nivelo.

La studaĵo montras ke sporto povas esti infekta, sed ne sammezure por ĉiu. La esploristoj konjektas ke tio validas por la socia infekto ĝenerale - ne ĉiu estas akceptema por ĉio. Tion oni konsideru se oni tiel volas instigi al pli sankonscia konduto.

La grado de sportemo dependas ankaŭ de la amikoj. Se ili kuras pli longe kaj pli rapide ol aliokaze, tiam plialtiĝas - almenaŭ sub certaj kondiĉoj - la propra sporta produktivo. Tion montras prijuĝa analizo de mezuriloj pri sporta produktivo de 1,1 milionoj da kurantoj kaj kurantinoj.

La homo estas socia estulo kaj emas transpreni sintenojn, kondutmanierojn kaj opiniojn el sia medio. Se aliaj homoj oscedas, tiam ankaŭ tiu homo oscedas, kaj se ili ridas, tiam li kunridas. Eĉ la fakto, ĉu oni estas dika aŭ maldika, havas kuntekston kun la amikaro, kiel tion konstatis esploristoj jam en la jaro 2007 en studaĵo. La sama mekanismo povus ankaŭ helpi en la batalo kontraŭ la superfluaj kilogramoj. Ĉar laŭ alia studaĵo ankaŭ la perdo de pezo estas same "infekta".

Kaj ankaŭ ĉe sportaj aktivecoj la fenomeno de socia infekto verŝajne ludas rolon, kiel tion montras nova studaĵo el Usono. La esploristoj de la MIT ne sin apogis sur subjektivaj indikoj, sed ili uzis registritajn datumojn el mezuriloj pri sporta produktivo de 1,1 milionoj da kurantoj, kiuj en la tuta mondo dum kvin jaroj estis kurintaj entute 350 milionojn da kilometroj.