×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kenneth White

Bedaŭrinde ne estas juna kunlaboranto en ERR (kvankam ni kunlaborantoj verŝajne opinias nin junaj je spirito). Sendube junulo pritraktus – almenaŭ kelkfoje – aliajn temojn ol ni.

Kial mi menciis junulojn?

Dum kelkaj tagoj estis prezentita en brazila kultura centro serio de usonaj filmoj pri la generacio “beat” (en Usono), do pri la 1950-aj kaj 60-aj jaroj. En la 50-aj jaroj mi ankoraŭ estis infano kaj juna adoleskanto, kaj, vivante en Germanio, mi sciis nenion – aŭ preskaŭ nenion – pri la movado “beat”, sed baldaŭ mi interesiĝis pri ĵazo, muzikstilo kiun la tiel nomataj “beatnicks” ankaŭ ŝatis.

Poste, en 1963 mi faris mian unuan “grandan” vojaĝon (kp. mian artikolon de la 8-a de decembro de 2015) kaj mi komencis ŝategi vojaĝi sole, petveturante, kiel multaj hipioj (sed mi ne estis hipio). Estis en la dua duono de la 60-jaroj, vivante en Parizo, ke mi eksciis pli pri la movado “beat” kaj pri la hipioj (krom sperti la “studentan ribelon” kaj la konatan “majo 1968”).

Pro ĉio tio – t.e. por memori tiun epokon, do iomete pro nostalgio – mi spektis tri el la filmoj pri la generacio “beat” (du el ili pri la verkisto Jack Kerouac, kies plej faman libron – On the Road – mi legis je la fino de la 60-aj jaroj). La aliaj spektantoj estis gejunuloj, kiuj evidente ne estis spertintaj tiun epokon, kaj kelkaj maljunuloj, kiuj vidis la filmojn aŭ por ekkoni la movadon “beat” aŭ eble ankaŭ pro nostalgio.

Poste mi intencis skribi artikolon pri ĉio tio, sed – komencinte fari tion – mi memoris pri Kenneth White. En pariza universitato li estis mia instruisto pri anglalingva literaturo. Li estis ankoraŭ relative juna docento, kiu ne nur ŝatis la tipon de literaturo, kiu plaĉis al la “beatnicks” (ekzemple Walt Whitman), sed li mem estis verkisto kaj poeto.

Estante skoto, li skribis en la angla, sed, vivante en Francio, ankaŭ – pli kaj pli – en la franca. Ekde sia infaneco li estis tre ligita al la naturo. Antaŭ ol esti docento en la pariza universitato, li estis aĉetinta tre simplan domon meze de la naturo en suda Francio kaj estis vivinta en ĝi dum pluraj monatoj tute sole, sed ekkonante la regionon kaj la loĝantaron de la proksimaj vilaĝoj. Pri tiu sperto li publikigis sian unuan prozan libron (en 1966, en la angla): Letters from Gourgounel. Mi proponis al li traduki ĝin al la germana. Li akceptis, kaj mi faris tion. Mi ankaŭ tradukis kelkajn poemojn. Du el tiuj tradukitaj poemoj estis publikigitaj en germana kultura revuo.

Ĉar ankaŭ mi kaj mia edzino ŝatas la naturon, ni akceptis la oferton de Kenneth White pasigi niajn feriojn sole en lia tre simpla, izolita kaj bele situita domo en suda Francio. Tio estis tre interesa kaj agrabla sperto.

Rilate al la tradukaĵo de la libro, mi ofertis ĝin al du germanaj eldonejoj, sed ili ne volis publikigi ĝin, kvankam unu opiniis la libron tre poezia.

En 1974 mi elmigris al Brazilo, kaj mi estintus kontakti aliajn germanajn eldonejojn, sed ... dum la transloĝiĝo mi perdis mian manuskripton!

Antaŭ ol elmigri al Brazilo, mi vivis du jarojn en Germanio, kaj Kenneth White ankoraŭ sendis al mi siajn novajn malgrandajn publikaĵojn, sed en Brazilo – ĉar mi ne pluhavis tempon por okupiĝi pri poezio kaj literaturo – mi perdis kontakton kun li, kaj mi sciis nenion pri li dum pli ol 40 jaroj. Ne antaŭ nun – post kiam mi vidis la menciitajn filmojn – mi serĉis en la interreto kaj vidis en Vikipedio kaj en lia propra retejo, ke li produktis kaj publikigis multe (poemojn, literarajn prozaĵojn, eseojn). Iuj konsideras lin eĉ kiel unu el la plej bonaj poetoj en nuntempa Francio. Sed ŝajne li ne estas sufiĉe konata por ke vikipediaj artikoloj estu dediĉitaj al li en pluraj lingvoj, nur en la angla, franca, germana kaj nederlanda. Kiel mi diris, li skribis – kaj skribas – en la angla kaj franca, sed sep liaj verkoj estis ankaŭ tradukitaj al la germana (inkluzive la libro kies tradukaĵon mi perdis), kaj kelkaj estis tradukitaj al dek aliaj lingvoj. Li ricevis plurajn premiojn, du gradojn de doktoro pro honoro, lia verko estis pristudata en multaj universitataj monografioj, kaj ekzistas kelkaj libroj pri li.

Mi jam sciis, ke, krom literaturo – precipe poezio – li ŝatas kaj bone konas filozofion, inkluzive orientajn filozofojn kaj poetojn, sed nur nun mi eksciis, ke li ankaŭ vojaĝis multe, en multaj landoj, ofte farante prelegojn kaj donante intervjuojn. Ĉar la naturo – kaj nia tero – estas centra afero en lia vivo, penso kaj verko, li inventis “geopoetikon” kaj fondis en 1989 la Internacian Institucion pri Geopoetiko, kiu jam havas branĉojn en kelkaj landoj (kp. http://www.kennethwhite.org/geopoetique/) .

Por fini ĉi tiun artikolon, mi tradukas kelkajn frazojn el la germana Vikipedio: En sia libro L'Esprit Nomade (La Nomada Spirito) Kenneth White entreprenas la spiritajn vojaĝojn de intelektula nomado kaj donas al ni ideon de la naturo de tia “intelektula nomado”. Tia homo estas libera de kulturaj kaj sciencaj limigoj kaj konvencioj; lia menso transpasas ĉiujn regionojn de la tero, sen fiksita celo, sed ĉiam serĉante plilarĝigon de sia kompreno kaj komprenkapablo.

La figuro de la intelektula nomado jam aperis en la 19-a jarcento – oni pensu ekzemple pri Arthur Rimbaud -, kaj Kenneth White vojaĝas kun ĝi disde la kelta kulturo ĝis filozofioj de la malproksima oriento, disde la germana romantismo ĝis la rusa nihilismo, disde Thoreau, en la amerikaj arbaroj, ĝis Friedrich Nietzsche en Engadino kaj Martin Heidegger en la Nigra Arbaro.

“En la intelektula nomado miksiĝas klereco kaj vagado”, skribas Kenneth White, sed tiu vagado estas fruktodona kaj viviga por intelekto laca de la civilizacio. “Ni provu daŭrigi nian pensadon, sen forgesi, ke la plej profunda pensado eble ne realiĝas en la filozofia diskurso, sed en la ekzakta kaj ekstravaganca lingvaĵo de poemo. Ni provu konservi por la intelekto la eblecon, esti sur la tero en pli liberala maniero.”

Bedaŭrinde ne estas juna kunlaboranto en ERR (kvankam ni kunlaborantoj verŝajne opinias nin junaj je spirito). Sendube junulo pritraktus – almenaŭ kelkfoje – aliajn temojn ol ni.

Kial mi menciis junulojn?

Dum kelkaj tagoj estis prezentita en brazila kultura centro serio de usonaj filmoj pri la generacio “beat” (en Usono), do pri la 1950-aj kaj 60-aj jaroj. En la 50-aj jaroj mi ankoraŭ estis infano kaj juna adoleskanto, kaj, vivante en Germanio, mi sciis nenion – aŭ preskaŭ nenion – pri la movado “beat”, sed baldaŭ mi interesiĝis pri ĵazo, muzikstilo kiun la tiel nomataj “beatnicks” ankaŭ ŝatis.

Poste, en 1963 mi faris mian unuan “grandan” vojaĝon (kp. mian artikolon de la 8-a de decembro de 2015) kaj mi komencis ŝategi vojaĝi sole, petveturante, kiel multaj hipioj (sed mi ne estis hipio). Estis en la dua duono de la 60-jaroj, vivante en Parizo, ke mi eksciis pli pri la movado “beat” kaj pri la hipioj (krom sperti la “studentan ribelon” kaj la konatan “majo 1968”).

Pro ĉio tio – t.e. por memori tiun epokon, do iomete pro nostalgio – mi spektis tri el la filmoj pri la generacio “beat” (du el ili pri la verkisto Jack Kerouac, kies plej faman libron – On the Road – mi legis je la fino de la 60-aj jaroj). La aliaj spektantoj estis gejunuloj, kiuj evidente ne estis spertintaj tiun epokon, kaj kelkaj maljunuloj, kiuj vidis la filmojn aŭ por ekkoni la movadon “beat” aŭ eble ankaŭ pro nostalgio.

Poste mi intencis skribi artikolon pri ĉio tio, sed – komencinte fari tion – mi memoris pri Kenneth White. En pariza universitato li estis mia instruisto pri anglalingva literaturo. Li estis ankoraŭ relative juna docento, kiu ne nur ŝatis la tipon de literaturo, kiu plaĉis al la “beatnicks” (ekzemple Walt Whitman), sed li mem estis verkisto kaj poeto.

Estante skoto, li skribis en la angla, sed, vivante en Francio, ankaŭ – pli kaj pli – en la franca. Ekde sia infaneco li estis tre ligita al la naturo. Antaŭ ol esti docento en la pariza universitato, li estis aĉetinta tre simplan domon meze de la naturo en suda Francio kaj estis vivinta en ĝi dum pluraj monatoj tute sole, sed ekkonante la regionon kaj la loĝantaron de la proksimaj vilaĝoj. Pri tiu sperto li publikigis sian unuan prozan libron (en 1966, en la angla): Letters from Gourgounel. Mi proponis al li traduki ĝin al la germana. Li akceptis, kaj mi faris tion. Mi ankaŭ tradukis kelkajn poemojn. Du el tiuj tradukitaj poemoj estis publikigitaj en germana kultura revuo.

Ĉar ankaŭ mi kaj mia edzino ŝatas la naturon, ni akceptis la oferton de Kenneth White pasigi niajn feriojn sole en lia tre simpla, izolita kaj bele situita domo en suda Francio. Tio estis tre interesa kaj agrabla sperto.

Rilate al la tradukaĵo de la libro, mi ofertis ĝin al du germanaj eldonejoj, sed ili ne volis publikigi ĝin, kvankam unu opiniis la libron tre poezia.

En 1974 mi elmigris al Brazilo, kaj mi estintus kontakti aliajn germanajn eldonejojn, sed ... dum la transloĝiĝo mi perdis mian manuskripton!

Antaŭ ol elmigri al Brazilo, mi vivis du jarojn en Germanio, kaj Kenneth White ankoraŭ sendis al mi siajn novajn malgrandajn publikaĵojn, sed en Brazilo – ĉar mi ne pluhavis tempon por okupiĝi pri poezio kaj literaturo – mi perdis kontakton kun li, kaj mi sciis nenion pri li dum pli ol 40 jaroj. Ne antaŭ nun – post kiam mi vidis la menciitajn filmojn – mi serĉis en la interreto kaj vidis en Vikipedio kaj en lia propra retejo, ke li produktis kaj publikigis multe (poemojn, literarajn prozaĵojn, eseojn). Iuj konsideras lin eĉ kiel unu el la plej bonaj poetoj en nuntempa Francio. Sed ŝajne li ne estas sufiĉe konata por ke vikipediaj artikoloj estu dediĉitaj al li en pluraj lingvoj, nur en la angla, franca, germana kaj nederlanda. Kiel mi diris, li skribis – kaj skribas – en la angla kaj franca, sed sep liaj verkoj estis ankaŭ tradukitaj al la germana (inkluzive la libro kies tradukaĵon mi perdis), kaj kelkaj estis tradukitaj al dek aliaj lingvoj. Li ricevis plurajn premiojn, du gradojn de doktoro pro honoro, lia verko estis pristudata en multaj universitataj monografioj, kaj ekzistas kelkaj libroj pri li.

Mi jam sciis, ke, krom literaturo – precipe poezio – li ŝatas kaj bone konas filozofion, inkluzive orientajn filozofojn kaj poetojn, sed nur nun mi eksciis, ke li ankaŭ vojaĝis multe, en multaj landoj, ofte farante prelegojn kaj donante intervjuojn. Ĉar la naturo – kaj nia tero – estas centra afero en lia vivo, penso kaj verko, li inventis “geopoetikon” kaj fondis en 1989 la Internacian Institucion pri Geopoetiko, kiu jam havas branĉojn en kelkaj landoj (kp. http://www.kennethwhite.org/geopoetique/) .

Por fini ĉi tiun artikolon, mi tradukas kelkajn frazojn el la germana Vikipedio:

En sia libro L’Esprit Nomade (La Nomada Spirito) Kenneth White entreprenas la spiritajn vojaĝojn de intelektula nomado kaj donas al ni ideon de la naturo de tia “intelektula nomado”. Tia homo estas libera de kulturaj kaj sciencaj limigoj kaj konvencioj; lia menso transpasas ĉiujn regionojn de la tero, sen fiksita celo, sed ĉiam serĉante plilarĝigon de sia kompreno kaj komprenkapablo.