×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kapti nebulon per retoj

De pluraj jaroj Peruo batalas kontraŭ la sekeco. La movado "Peruanoj sen akvo" nun reagas per pilota projekto: Per retoj oni volas kolekti akvon el nebulo - kaj tiel oni esperas verdigi la dezerton ĉe la limo al Ĉilio. En la batalo kontraŭ klimata ŝanĝo kaj sekeco perua organizaĵo vetas pri la kolektado de akvo el nebulo. "Aliro al akvo estas homa rajto, nia registaro ignoras tion", diras la prezidanto de la movado "Peruanoj sen akvo", Abel Cruz Gutierrez. Jam nur en Lima laŭ li centmiloj da homoj ne havas sufiĉan aliron al trinkakvo. Ja Peruo lastatempe suferis grandajn inundojn pro la klimata fenomeno "El Niño" (la kristinfano), sed tiuj pluvoj estas absoluta escepto. Ĝuste en la dezerto ĉe la limo al Ĉilio jam de jaroj la sekeco pli kaj pli fortiĝas.

La organizaĵo do provas per centoj da retoj kapti la ofte aperantan nebulon. De la retoj la akvo gutas en malfermajn duontubojn kaj fluas en cisternojn. "Ni volas ĉi tie verdigi la dezerton", diras Abel Cruz dum vizito al la projekto. Ĝuste dumnokte kaj matene tie aperas nebulo, en unu tago eblas depende de la grandeco de la reto kolekti inter 60 kaj 200 litrojn. La metodo principe estas jam tre malnova, sed nun ĝi estu aplikata - helpe de internaciaj mondonantoj - je granda stilo. Ankaŭ en la malriĉaj kvartaloj de la ĉefurbo Lima oni volas plibonigi la aliron al akvo, ankaŭ tie ofte aperas nebulo.

Estas tamen unu problemo, nome ke dum somero inter decembro ĝis fino de marto apenaŭ estas nebulo - sed regas varmego kaj sekeco. Tial ĉe la projekto en la dezerto oni devus dum la aliaj monatoj per multaj aldonaj retoj kolekti akvon kaj savi ĝin en grandaj cisternoj por certigi dum la somero la provizadon de la plantoj per akvo.

La ideo pri la kolektado de akvo el la aero devenas origine de la kanada inĝeniero Bob Schemenauer kaj jam aĝas pli ol 20 jarojn.

Helpe de simplaj sed bone kalkulitaj plastaj retoj kiuj en kazo de laŭfaka instalo daŭras senprobleme ĝis 10 jarojn, en regionoj kun humida aero laŭ plej simpla maniero estas kaptata la humido de la aero. La kutime 40 kvadratajn metrojn grandaj retoj povas tiel simple tiri el la aero ĝis 1000 litrojn da akvo - tagon post tago. Ekde 200 litroj tage la sistemo jam rentumas. Kaj tio funkcias tute senkoste kaj la starigo kostas malpli ol konstrui puton. Eĉ tie kie pro manko de grunda akvo ne eblas konstrui putojn la nebulkaptaj retoj povas doni helpon. La sola kondiĉo estas ke la aero devas enhavi la necesan humidon. Sed tion oni antaŭe povas detale testi per malpli granda nebulkolektilo.

Ĉar la registaroj en la koncernaj landoj ne povas aŭ ne volas elspezi monon por tiaj sistemoj, internaciaj komunutilaj organizaĵoj devas provizi la financajn rimedojn por ebligi la starigon de nebulkolektaj sistemoj, kiel tio nun ankaŭ okazas en Peruo.

De pluraj jaroj Peruo batalas kontraŭ la sekeco. La movado "Peruanoj sen akvo" nun reagas per pilota projekto: Per retoj oni volas kolekti akvon el nebulo - kaj tiel oni esperas verdigi la dezerton ĉe la limo al Ĉilio.

En la batalo kontraŭ klimata ŝanĝo kaj sekeco perua organizaĵo vetas pri la kolektado de akvo el nebulo. "Aliro al akvo estas homa rajto, nia registaro ignoras tion", diras la prezidanto de la movado "Peruanoj sen akvo", Abel Cruz Gutierrez.

Jam nur en Lima laŭ li centmiloj da homoj ne havas sufiĉan aliron al trinkakvo. Ja Peruo lastatempe suferis grandajn inundojn pro la klimata fenomeno "El Niño" (la kristinfano), sed tiuj pluvoj estas absoluta escepto. Ĝuste en la dezerto ĉe la limo al Ĉilio jam de jaroj la sekeco pli kaj pli fortiĝas.

La organizaĵo do provas per centoj da retoj kapti la ofte aperantan nebulon. De la retoj la akvo gutas en malfermajn duontubojn kaj fluas en cisternojn. "Ni volas ĉi tie verdigi la dezerton", diras Abel Cruz dum vizito al la projekto.

Ĝuste dumnokte kaj matene tie aperas nebulo, en unu tago eblas depende de la grandeco de la reto kolekti inter 60 kaj 200 litrojn. La metodo principe estas jam tre malnova, sed nun ĝi estu aplikata - helpe de internaciaj mondonantoj - je granda stilo. Ankaŭ en la malriĉaj kvartaloj de la ĉefurbo Lima oni volas plibonigi la aliron al akvo, ankaŭ tie ofte aperas nebulo.