×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kafo: Aktualaj informoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ iom da tempo mi jam parolis pri kafo ĉi tie en la Esperanta RetRadio.

Ĉar tio interesas multajn homojn tra la tuta mondo, tial mi petas permeson reveni al tiu temo. Estas tempo aktualigi niajn informojn pri ĝi, surbaze de lastatempaj sciencaj esploroj. Kaj la fakto, ke multaj sciencistoj okupiĝas pri tiaj studoj per si mem indikas, ke tiu trinkaĵo vekas ĉies atenton. Medicinaj publikaĵoj permesas nun listigi tutan serion da konkludoj pri kafo – plej ofte favoraj.

Moderaj, ĉiutagaj kvantoj (ĝis kvin tasoj) plenumas gravan influon en la mensan, psikan staton, kaj eĉ koncerne pli longan vivon. Sed ne nur tio. Ni resume trarigardu la lastajn konkludojn de medicinistoj: Kafo malpliigas la riskon de mortoj de ĉiaj kaŭzoj. Tio validas por ĉiuj popoloj kaj etnoj. Kafo malpliigas kormalsanojn kaj misritmojn. Ĝi favoras metabolon de grasoj en la sango. Kafo malpliigas la riskon de ikto, laŭ studaĵoj faritaj en diversaj landoj. Kafo favoras metabolajn vojojn de sukero en la sango kaj malpliigas la riskon de diabeto. Multaj esploroj ligas trinkadon de kafo al protekto kontraŭ pluraj specoj de kancero: en utero, prostato, kapo kaj kolo, mamoj, haŭto. Lastatempe oni publikigis datumojn pri signifoplena protekto kontraŭ intesta kancero. Kafo favoras kognokapablon. Ĝi certagrade evitas progresadon de forgesemo kaj demenco, krom de Parkinson-malsano. Kafo plibonigas la humoron kaj malpliigas la riskon de depresio, ĉar ĝi aktivigas dopaminon kaj serotoninon. Kafo evitas progresadon de hepataj malsanoj: cirozo, C-hepatito, nealkohola hepatmalsano kaj hepatkancero. Kafo favoras homojn, kiuj suferas de “sindromo de sekaj okuloj”, podagro kaj iuj bakteriaj infektoj. La ĉi-supra listo estas impresa kaj povus konduki homojn al la penso, ke kafo estas iaspeca panaceo. Tute ne. Oni prudente konsideru ĝin. Se oni trinkas tro grandan kvanton da kafo, ekaperas riskoj: alta sangpremo, miskontrolo de glaŭkomo, anksio, maldormemo, tremado, forta korbatado, ŝvitado, naŭzo. Kafo povas eĉ mortigi: 100 tasoj da kafo en unu tago povus haltigi la koron. Ripetiĝas do antikva saĝo: modereco estas konsilinda – ankaŭ rilate al la simpatia nigra trinkaĵo. Sanon al ni!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ iom da tempo mi jam parolis pri kafo ĉi tie en la Esperanta RetRadio.

Ĉar tio interesas multajn homojn tra la tuta mondo, tial mi petas permeson reveni al tiu temo. Estas tempo aktualigi niajn informojn pri ĝi, surbaze de lastatempaj sciencaj esploroj. Kaj la fakto, ke multaj sciencistoj okupiĝas pri tiaj studoj per si mem indikas, ke tiu trinkaĵo vekas ĉies atenton.

Medicinaj publikaĵoj permesas nun listigi tutan serion da konkludoj pri kafo – plej ofte favoraj.