×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Johnny Hallyday

Johnny Hallyday

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ankaŭ mi estis juna, ankaŭ mi ŝatis rokmuzikon (rokenrolon). Tio estis je la fino de la 1950-aj jaroj kaj komenco de la posta jardeko. Mi ŝatis – pro la influo de geamikoj – Little Richard, kelkajn kanzonojn de David Harley kaj Fats Domino, kaj evidente Elvis Presley kaj poste The Beatles. Sed mi neniam estis fanatika subtenanto de iu kantisto.

En la unua duono de la 1960-aj jaroj mi interesiĝis – en la muzika kampo – precipe pri ĵazo, kaj poste, kiam mi vivis en Parizo, mi komencis ŝati la “chanson française”, la “francan ŝansonon”, la tipan francan popolan muzikon. Sendube “popola” ne bone difinas tiun muzikon, mi uzis la adjektivon nur por diferencigi inter ĝi kaj la klasika muziko. Vikipedio donas la jenan eksplikon:

“En la 19-a jarcento estiĝis en francaj kabaredoj moderna formo de ŝansono, kiu trovis sian validigon precipe en amuziga industrio. Ŝovo okazis ankaŭ en la tekstoj de ŝansonoj, kiu de la simplaj melodioj evoluis en poeme valorajn poemajn verkaĵojn. La tekstistoj de ŝansonoj estadis ofte kaj estas antaŭaj poetoj.”

Mi ŝatis precipe Georges Brassens, Jacques Brel, Gilbert Bécaud, Yves Montand, Charles Aznavour (kaj la furorkantojn – aŭ pli ekzakte furorŝansonojn – de kelkaj aliaj francaj kantistoj).

Loĝante en Francio, mi evidente eksciis ankaŭ pri Johnny Hallyday, kiu jam estis fama juna franca kantisto. (Evidente “Johnny Hallyday” ne estis lia vera nomo, sed artista nomo.) Li kaj lia edzino, la kantistino Sylvie Vartan, “estis vidataj kiel 'ora paro' de ilia generacio” (Vikipedio). Sed, ĉar li kantis precipe rokmuzikon, mi ne interesiĝis pri li.

Kiam mi alvenis al Brazilo, mi perdis – post kelka tempo – tutan kontakton kun Francio (kvankam mi daŭre ŝatis – kaj ŝatas – aŭskulti la francan ŝansonon). Bonŝance ekde kelkaj jaroj mi povas vidi francan televidkanalon (kaj pro tio havas denove “kontakton” kun Francio). Tiel mi eksciis eble du aŭ tri fojojn dum la lastaj jaroj, ke Johnny Hallyday ankoraŭ vivis kaj estis tre fama. Mi ne komprenis, kial – en la lando de la “chanson française” – rokkantisto estis tiel fama, kaj fakte mi ne sciis, kiom fama li estis en Francio.

Tion mi eksciis la 6-an de decembro, kiam mi spektis la francan novaĵ-elsendon, tute dediĉitan al li, pro la fakto, ke li estis mortinta matene. Estis intervjuitaj multaj homoj, ĉiuj tristegaj, multaj plorantaj (maljunaj aŭ junaj), pluraj gravuloj (kantistoj, artistoj, politikistoj – inter ili la ĉefministro kaj la prezidento) esprimis sian tristecon kaj parolis pri lia graveco. Kelkaj diris eĉ, ke li estas “nacia monumento”. Dum la novaĵ-elsendo – kaj dum posta duhora speciala elsendo pri li – mi komprenis, kial li estas tiom fama: ne nur ĉar en 57-jara kariero

“Li vendis ĉirkaŭ 60 milionojn da diskoj. Li gajnis 39 orajn diskojn, 18 platenajn kaj 5 Victoires de la musique (Venko de muziko). 17 milionoj da spektantoj venis vidi liajn koncertojn dum liaj 100 turneoj en Francio kaj Eŭropo.” (Vikipedio)

sed ankaŭ ĉar – laŭ pluraj intervjuitoj – li havis laŭdindan karakteron kaj estis estimata de preskaŭ ĉiuj francaj prezidentoj (kaj aliaj gravuloj).

Mi skribis ĉi-tiun tekston la 7-an matene, kaj mi vidis ke – imprese – je la oka la novaĵo pri la morto de Johnny Hallyday jam estis en la E-Vikipedio.