×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Japanio rapidege ŝrumpas

Novaj datumoj koncerne la evoluon de la loĝantaro alarmigas la ekspertojn en Japanio: La socio de la azia industria nacio minacas rapide kadukiĝi. La kvoto de junaj homoj malkreskas. La ekonomia forto estas en danĝero.

La loĝantaro de Japanio ŝrumpas tiel forte kiel almenaŭ ne plu dum duona jarcento. Kiel evidentiĝas el datumoj de la japana registaro, la entuta nombro de japanoj je la nombra tago 1-a de januaro malkreskis ene de unu jaro je 308.084 al ĉirkaŭ 125,6 milionoj da homoj. Tio estis la oka malkresko sinsekve. Samtempe tio estis la plej forta minuso ekde la komenco de la preno de kompareblaj datumoj en la jaro 1968.

Ekspertoj observas la demografian evoluon kun zorgo: La malkresko de la nombro de loĝantoj verŝajne havos bremsantan influon al la ekonomia kresko. La kaŭzoj por la malkresko laŭ observantoj povus troviĝi precipe en la kampo de porfamilia politiko: La nombro de naskoj falis je 2,9 procentoj al 981.202 kaj tiel al la plej malalta nivelo ekde almenaŭ la jaro 1974.

Pluaj rekordaj ciferoj pliklarigas la dimension je kiu la japana socio nuntempe direktiĝas al la troaĝiĝo: La kvoto de la aĝogrupo ekde 65 jaroj estis kun 27,2 procentoj tiom alta kiel neniam antaŭe. Tio signifas: Pli ol kvarono de la japanoj troviĝas en pensiula aĝo. Tio grandmezure ŝarĝas laŭ tio la socialajn sistemojn.

La nepa generacio ampleksas aliflanke nur tre malmultajn personojn: La kvoto kiun prezentas infanoj kaj gejunuloj ĝis la aĝo de 14 jaroj en la entuta loĝantaro falis lastatempe al la rekorde malalta nivelo de ankoraŭ nur 12,7 procentoj.

La mikso el plialtiĝanta vivodaŭro kaj el tendenco al ekstreme malfortaj jaraloj kun malmultaj naskoj devigas la japanan publikon al repensado: Japanio komencas malfermiĝi pli kaj pli por la temo enmigrado. La nombro de la registritaj eksterlandanoj plialtiĝis je la nombra tago je 6,9 procentoj al 2,32 milionoj da homoj.

La registaro en Tokio plifortigas siajn klopodojn logi precipe studentojn kaj alte kvalifitajn fakulojn el la eksterlando al Japanio. La entuta nombro de la loĝantaro de Japanio - do hejmlandanoj kaj registritaj eksterlandanoj - malkreskis laŭ la indikoj tamen je 0,1 procentoj al entute 127,9 milionoj da personoj. La Monda Banko antaŭ nelaste indikis la nombron de homoj surbaze de propraj kalkulmetodoj je 127,0 milionoj.