×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Internaciaj kontaktoj plifortigas nian lingvon

Internaciaj kontaktoj plifortigas nian lingvon

Kiam mi pasintan sabaton ĉeestis la Zamenhof-feston en Vieno, tio estis por mi eksterordinara evento, ĉar pasis kelkaj jardekoj de kiam mi partoprenis en E-aranĝo en Aŭstrio. Dum tiuj jardekoj mi ja partoprenis multajn internaciajn E-aranĝojn en Eŭropo kaj eĉ en Sudameriko, sed ne en Aŭstrio.

La kaŭzo por tio kuŝas en mia profesio kiu en Esperantujo estas tre malofta. Nome mi estis eksportkomercisto kaj vendis produktojn de la entreprenoj por kiuj mi laboris, en la tutan mondon. Por fari tion mi devis vojaĝi multe kaj tiucele parolis kaj korespondadis en pluraj lingvoj. Mi ĉiam iel sentis min reprezentanto de Aŭstrio en eksterlando.

Tiu direktiĝo al eksterlando aliflanke kondukis al tio ke miaj enlandaj ligoj restis malfortaj. Esperanton mi ĉiam konsideris afero kiu direktiĝas eksterlanden kaj tial mi tuj ekde kiam mi havis la okazon partopreni en internaciaj E-aranĝoj eksterlande, mi faris tion.

Tie mi ja povis praktiki la lingvon, dum en Aŭstrio kun aŭstraj esperantistoj tio ĉiam restis ambigua afero, ĉar oni neniam sciis, ĉu paroli esperante aŭ germane. Kaj mi ankaŭ konstatis ke aŭstraj esperantistoj parolas specon de "aŭstreca-germaneca" versio de Esperanto kiu ja estas sufiĉe klara kaj bona, sed al kiu mankas la beleco kiun la lingvo ja sendube enhavas. Mi jam ekde la 1970-aj jaroj regule aŭskultis la elsendojn de Pola Radio en Esperanto kaj tie aŭdis lingvon kiu tre plaĉis al mi. Mi ankaŭ tiam multe parolis kun esperantistoj el Kroatio, Italio kaj Hispanio (ekz. Ivo Lapenna estis kroato) kiuj influis mian paroladon de Esperanto. Kaj tio pli kaj pli kontrastis al la parolmaniero de aŭstraj esperantistoj.

Mi konscias ke Aŭstrio estas nur ekzemplo por parolmaniero en iu lando. Eblas trovi multajn similajn ekzemplojn en najbaraj landoj kaj en la cetera mondo. Temas pri tute normala fenomeno, ĉar ja plej multaj esperantistoj apenaŭ havis regulajn kontaktojn kun eksterlandaj parolantoj de nia lingvo.

Mia konscio pri tio jam frue vekis en mi la deziron paroli en radio. Kaj kvankam tiam Aŭstria Radio elsendis ankaŭ en Esperanto, mi tie neniam povis paroli. Kaj mi ja admiris la elsendojn de Pola Radio kaj tial serĉis la kontakton kun Pola Radio kaj vizitis la redakcion en Varsovio en la jaro 1997. Mi tie povis paroli en radioelsendo el kio naskiĝis la Esperanta Retradio.

Hodiaŭ pro la interreto kaj la facilaj kontakteblecoj kun esperantistoj en najbaraj landoj la internacia kunplektiĝo de esperantistoj estas pli forta kio pozitive efikas al la lingvopraktiko. La Esperanta Retradio volas kaj povas kontribui al tiu pozitiva evoluo.


Internaciaj kontaktoj plifortigas nian lingvon

Kiam mi pasintan sabaton ĉeestis la Zamenhof-feston en Vieno, tio estis por mi eksterordinara evento, ĉar pasis kelkaj jardekoj de kiam mi partoprenis en E-aranĝo en Aŭstrio. When I attended the Zamenhof party in Vienna last Saturday, it was an extraordinary event for me, as it had been a few decades since I had taken part in an Esperanto event in Austria. Dum tiuj jardekoj mi ja partoprenis multajn internaciajn E-aranĝojn en Eŭropo kaj eĉ en Sudameriko, sed ne en Aŭstrio. During those decades I did take part in many international Esperanto events in Europe and even in South America, but not in Austria.

La kaŭzo por tio kuŝas en mia profesio kiu en Esperantujo estas tre malofta. The reason for this lies in my profession which is very rare in Esperantoland. A razão disso está na minha profissão, que em Esperanto é muito rara. Nome mi estis eksportkomercisto kaj vendis produktojn de la entreprenoj por kiuj mi laboris, en la tutan mondon. Namely, I was an export trader and sold products from the companies I worked for, all over the world. Ou seja, eu era um comerciante de exportação e vendia produtos das empresas para as quais trabalhava em todo o mundo. Por fari tion mi devis vojaĝi multe kaj tiucele parolis kaj korespondadis en pluraj lingvoj. To do that I had to travel a lot and for that purpose I spoke and corresponded in several languages. Mi ĉiam iel sentis min reprezentanto de Aŭstrio en eksterlando. I always somehow felt like a representative of Austria abroad.

Tiu direktiĝo al eksterlando aliflanke kondukis al tio ke miaj enlandaj ligoj restis malfortaj. That direction abroad, on the other hand, led to my domestic ties remaining weak. Essa orientação para o exterior, por outro lado, fez com que meus laços domésticos permanecessem fracos. Esperanton mi ĉiam konsideris afero kiu direktiĝas eksterlanden kaj tial mi tuj ekde kiam mi havis la okazon partopreni en internaciaj E-aranĝoj eksterlande, mi faris tion. I have always considered Esperanto to be a thing that goes abroad and that's why I've been doing this since I had the opportunity to participate in international Esperanto events abroad.

Tie mi ja povis praktiki la lingvon, dum en Aŭstrio kun aŭstraj esperantistoj tio ĉiam restis ambigua afero, ĉar oni neniam sciis, ĉu paroli esperante aŭ germane. There I was able to practice the language, while in Austria with Austrian Esperantists this always remained an ambiguous thing, because one never knew whether to speak Esperanto or German. Kaj mi ankaŭ konstatis ke aŭstraj esperantistoj parolas specon de "aŭstreca-germaneca" versio de Esperanto kiu ja estas sufiĉe klara kaj bona, sed al kiu mankas la beleco kiun la lingvo ja sendube enhavas. And I also noticed that Austrian Esperantists speak a kind of "Austrian-Germanic" version of Esperanto which is quite clear and good, but which lacks the beauty that the language undoubtedly contains. Mi jam ekde la 1970-aj jaroj regule aŭskultis la elsendojn de Pola Radio en Esperanto kaj tie aŭdis lingvon kiu tre plaĉis al mi. Since the 1970s, I have regularly listened to Polish Radio broadcasts in Esperanto and heard a language there that I really liked. Mi ankaŭ tiam multe parolis kun esperantistoj el Kroatio, Italio kaj Hispanio (ekz. I also then talked a lot with Esperantists from Croatia, Italy and Spain (e.g. Ivo Lapenna estis kroato) kiuj influis mian paroladon de Esperanto. Ivo Lapenna was a Croatian) who influenced my speaking Esperanto. Kaj tio pli kaj pli kontrastis al la parolmaniero de aŭstraj esperantistoj. And this contrasted more and more with the way Austrian Esperantists spoke.

Mi konscias ke Aŭstrio estas nur ekzemplo por parolmaniero en iu lando. I am aware that Austria is just an example of a way of speaking in any country. Eblas trovi multajn similajn ekzemplojn en najbaraj landoj kaj en la cetera mondo. It is possible to find many similar examples in neighboring countries and in the rest of the world. Temas pri tute normala fenomeno, ĉar ja plej multaj esperantistoj apenaŭ havis regulajn kontaktojn kun eksterlandaj parolantoj de nia lingvo. This is a completely normal phenomenon, because most Esperantists have barely had regular contact with foreign speakers of our language.

Mia konscio pri tio jam frue vekis en mi la deziron paroli en radio. My awareness of this awakened in me early on the desire to speak on the radio. Kaj kvankam tiam Aŭstria Radio elsendis ankaŭ en Esperanto, mi tie neniam povis paroli. And although at that time Austrian Radio also broadcast in Esperanto, I was never able to speak there. Kaj mi ja admiris la elsendojn de Pola Radio kaj tial serĉis la kontakton kun Pola Radio kaj vizitis la redakcion en Varsovio en la jaro 1997. And I did admire the Polish Radio broadcasts and therefore sought contact with Polish Radio and visited the editorial office in Warsaw in 1997. Mi tie povis paroli en radioelsendo el kio naskiĝis la Esperanta Retradio.

Hodiaŭ pro la interreto kaj la facilaj kontakteblecoj kun esperantistoj en najbaraj landoj la internacia kunplektiĝo de esperantistoj estas pli forta kio pozitive efikas al la lingvopraktiko. Today, due to the Internet and the easy contact with Esperantists in neighboring countries, the international integration of Esperantists is stronger, which has a positive effect on language practice. La Esperanta Retradio volas kaj povas kontribui al tiu pozitiva evoluo. Esperanto Internet Radio wants and can contribute to this positive development.