×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Inter plendado kaj apogado, kion elekti?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo De tempo al tempo saltetas en la Esperanta gazetaro kaj interretejoj aludoj kaj komentoj pri la iom-post-ioma malkreskado de la membroj de Universala Esperanto-Asocio. Kaj ne nur tie. Certe tio okazas ankaŭ en multaj aliaj Esperanto-asocioj, tradicie formitaj per aliĝo de anoj pagantaj monatan aŭ jaran kotizon. Je loka nivelo, ili funkcias surbaze de la perspektivo de kluba vivo, laŭ kiu ili kunsidas semajne aŭ monate por babili, aŭskulti prelegojn, festi naskiĝdatojn, konsulti la bibliotekon kaj trinki teon. Je landa aŭ ŝtata nivelo, oni esperas, ke la asocio eldonu bulteneton kaj organizu kongresojn.

Ŝajnas do, ke la homojn jam ne allogas tiaspeca kunvivado. Supraĵaj analizantoj atribuas tiun malŝaton al la juna generacio kaj al interreto, sed oni rimarkas, ke la seninteresiĝo atingas homojn de ĉiuj aĝoj. Precipe forpuŝas ilin la devo pagi por ricevi tiom sengrasan produkton. Efektive, interreto proponas multe pli sukajn produktojn... senpage! Diskuto pri saĝa strategio fronte al tiu nova situacio en la Esperanto-movado eble povus esti temo por alia artikolo. Hodiaŭ mi emas mencii nur unu apartan angulon de la problemo.

Videble rezultas maljuniĝo de la Esperanta popoleto. Novaj ondoj de junaj samideanoj fariĝas pli kaj pli maloftaj, dum oni ankoraŭ atendas, ĝis Duolingo-anoj montros, ke ili efektive fariĝas Esperantoparolantoj. Urĝas do allogi kaj precipe plifortigi kaj apogi tiujn junulojn, kiuj jam fariĝis fervoraj, konvinkitaj Esperantouzantoj.

Mi donas ekzemplon. Antaŭ kelkaj monatoj mi ricevis – kaj tuj legis – unu plian numeron de la revuo “Kontakto”. Ĝi estas oficiala organo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Mi ne hezitus aserti, ke ĝi estas unu el la plej bonaj periodaĵoj en nia lingvo. La enhavo estas varia kaj kleriga. La menciita numero (2016:6) proponas diversajn artikolojn pri “Sano kaj Malsano”, sed al la ĉeftemo aldoniĝas diversaj tekstoj pri variaj temoj, interesaj kaj legindaj.

Laŭ mia gusto, “La blaga blogo” (Viktoro Solé) kaj “Tiel la mondo...” (István Ertl) estas ĉerizoj sur la kuko. Meritas legadon krome speciale la artikolo “Vivi kune: ŝanĝi disdividitan pasintecon en komunan estontecon” , de Klara Ertl. Fine, la tuta revuo estas fierinda publikaĵo en Esperanto.

Mi finu per demando: kiom da “nejunuloj” abonas “Kontakto”n? Certe malpli ol ĝi meritas, se oni konsideras la malmultan koston de la abono. Ĉu tamen ne indas apogi tian belan laboron de la aktiva Esperanta junularo?

Aŭ estas pli facile plendi, ke la junuloj ne interesiĝas pri Esperanto?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

De tempo al tempo saltetas en la Esperanta gazetaro kaj interretejoj aludoj kaj komentoj pri la iom-post-ioma malkreskado de la membroj de Universala Esperanto-Asocio. Kaj ne nur tie. Certe tio okazas ankaŭ en multaj aliaj Esperanto-asocioj, tradicie formitaj per aliĝo de anoj pagantaj monatan aŭ jaran kotizon. Je loka nivelo, ili funkcias surbaze de la perspektivo de kluba vivo, laŭ kiu ili kunsidas semajne aŭ monate por babili, aŭskulti prelegojn, festi naskiĝdatojn, konsulti la bibliotekon kaj trinki teon. Je landa aŭ ŝtata nivelo, oni esperas, ke la asocio eldonu bulteneton kaj organizu kongresojn.