×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Imuniĝi kontraŭ sensencaĵoj

Kiel povas esti haltigata la disvastiĝo de falsaj novaĵoj? Psikologoj prezentas specon de vakcino kontraŭ misinformoj.

Misinformoj disvastiĝas kiel infektantoj. Kiel virusoj ili atakas homojn kaj venenigas la politikan diskurson. La infektanto pri falsaj novaĵoj trairas la sociajn retojn kiel epidemio kaj iniciatas pandemion de malfido. Koncerne la serĉadon de terapioj nun psikologoj de la universitato de Kambriĝo eksplicite referencas al strategioj en la batalo kontraŭ infektaj malsanoj.

Ĉu ne estus grandiozaĵo, tiel la esploristoj demandas en faka magazino, se la pensado de la homo povus esti protektata per speco de vakcino kontraŭ la influo de misinformoj? Ili testis tiun koncepton imunizante partoprenantojn de la testo per etaj porcioj da informoj kvazaŭ kontraŭ sekvaj misinformoj. Se oni disponigas al la publiko unue mallongajn kaj laŭeble konkretajn eldirojn, kiuj enordigas la kredindecon de fonto, tiam tio reduktas la konvinkopovon de falsaj eldiroj.

La principo de vakcino konsistas el tio, veki rezistajn fortojn enlasante al organismo etajn kvantojn da infektanto - kompreneble sen risko de danĝero ke la malsano vere povas manifestiĝi. "Nia ideo estas provoki kognan imunrespondon tiel ke okazas rezisto kontraŭ misinformoj. " La esploristoj testis la koncepton prenante eldirojn pri la klimata ŝanĝo kies ekzisto estas neata precipe en Usono de multaj homoj. Se la psikologoj alportis al la testantoj tiun korektan informon, laŭ kiu 97 procentoj de la sciencistoj konsideras la klimatan ŝanĝon kiel realaĵon, tio igis eĉ skeptikulojn ekdubi. Se tiuj tamen sekve legis la falsajn eldirojn de lobia grupo, laŭ kiu 31000 sciencistoj subskribis peticion ke la klimata ŝanĝo estas mensogo, la efiko de la vera eldiro denove forvaporiĝis. Se la psikologoj unue nutris la testantojn per koncizaj eldiroj pri la lobia grupo de kiu originas la mensogo, la bildo ŝanĝiĝis. Nun ankaŭ neantoj ekdubis kaj rifuzis kun pli alta probableco mensogojn se tiaj alvenis ĉe ili.

Ĉu tiu procedo nun vere estas priskribebla kiel "vakcino". Nu tio sonas jam sufiĉe kiel malproksimaĵo. Sed la studaĵo montris denove: Simple ne sufiĉas marki misinformojn kiel falsaj por ke veraj faktoj denove estu konvinkaj. Anstataŭ tio eble konkrete formulitaj avertoj povus helpi ĝeni la epidemian inundon de la falsnovaĵa viruso.

Kiel povas esti haltigata la disvastiĝo de falsaj novaĵoj? Psikologoj prezentas specon de vakcino kontraŭ misinformoj.

Misinformoj disvastiĝas kiel infektantoj. Kiel virusoj ili atakas homojn kaj venenigas la politikan diskurson. La infektanto pri falsaj novaĵoj trairas la sociajn retojn kiel epidemio kaj iniciatas pandemion de malfido. Koncerne la serĉadon de terapioj nun psikologoj de la universitato de Kambriĝo eksplicite referencas al strategioj en la batalo kontraŭ infektaj malsanoj.

Ĉu ne estus grandiozaĵo, tiel la esploristoj demandas en faka magazino, se la pensado de la homo povus esti protektata per speco de vakcino kontraŭ la influo de misinformoj? Ili testis tiun koncepton imunizante partoprenantojn de la testo per etaj porcioj da informoj kvazaŭ kontraŭ sekvaj misinformoj. Se oni disponigas al la publiko unue mallongajn kaj laŭeble konkretajn eldirojn, kiuj enordigas la kredindecon de fonto, tiam tio reduktas la konvinkopovon de falsaj eldiroj.

La principo de vakcino konsistas el tio, veki rezistajn fortojn enlasante al organismo etajn kvantojn da infektanto - kompreneble sen risko de danĝero ke la malsano vere povas manifestiĝi. "Nia ideo estas provoki kognan imunrespondon tiel ke okazas rezisto kontraŭ misinformoj. "

La esploristoj testis la koncepton prenante eldirojn pri la klimata ŝanĝo kies ekzisto estas neata precipe en Usono de multaj homoj. Se la psikologoj alportis al la testantoj tiun korektan informon, laŭ kiu 97 procentoj de la sciencistoj konsideras la klimatan ŝanĝon kiel realaĵon, tio igis eĉ skeptikulojn ekdubi. Se tiuj tamen sekve legis la falsajn eldirojn de lobia grupo, laŭ kiu 31000 sciencistoj subskribis peticion ke la klimata ŝanĝo estas mensogo, la efiko de la vera eldiro denove forvaporiĝis. Se la psikologoj unue nutris la testantojn per koncizaj eldiroj pri la lobia grupo de kiu originas la mensogo, la bildo ŝanĝiĝis. Nun ankaŭ neantoj ekdubis kaj rifuzis kun pli alta probableco mensogojn se tiaj alvenis ĉe ili.