×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Imperiestroj - Unua parto

Imperiestroj - Unua parto

Kiam mi estis infano en Germanio, mi aŭdis ofte la vorton “Kaiser” (prononcata “kajzer”), kiu signifas “imperiestro”. Evidente mi ne vivis en la epoko de la imperio, sed la vorto estis dirita ne malofte, ekzemple en filmoj. Por mi – infano – la “Kaiser” estis aŭ germana imperiestro, precipe Vilhelmo la 2-a, aŭ la aŭstra, Francisko Jozefo la 1-a. Poste mi eksciis en la lernejo, ke ekzistis pluraj “Kaiser” pli frue, unue la romiaj kaj - ekde 800 p.K. – ĝermanaj kaj la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Mi ankaŭ lernis pri la franca imperiestro Napoleono la 1-a. Pli malfrue mi eksciis pri la etiopa imperiestro Hajle Selassie kaj trovis tre strange, ke ekzistis tia titolo en Etiopio. La samon mi pensis, kiam mi legis pri imperiestro en Meksiko kaj pri la brazila.

Ekde tiam mi demandis min kelkfoje, kial oni nomas iun reganton “imperiestro” (aŭ “Kaiser”) kaj kiel oni gajnas tiun titolon. Sed nur antaŭnelonge mi serĉis informojn. Konstateblas, ke ne estas ĝenerala respondo. Necesus esplori ĉiun kazon.

Hodiaŭ mi parolos iomete pri la titolo “Kaiser” – en la germana – kaj “imperiestro” en Esperanto. La informojn mi ĉerpis el diversaj vikipediaj artikoloj.

La vorto “Kaiser” devenas de la romia alnomo “Caesar” (prononcita en la antikva Romo – Romio – kiel “kajzar”, en Esperanto “Cezaro”). Gaius Iulius Caesar (Gajo Julio Cezaro) estis la fama generalo, konsulo kaj diktatoro kiu konkeris multe da regionoj en Eŭropo, norda Afriko kaj Malgrandazio en la unua jarcento a.K.

En la unua jarcento p.K. la alnomo estis transformita en imperian kvalifikaĵon.

En tiu epoko jam estiĝis la ĝermana pruntvorto “keisar”, kiu prenis malsamajn, sed similajn formojn en diversaj ĝermanaj lingvoj. Multe pli malfrue, dum la Mezepoko, la slavoj pruntis la romian vorton, kiu poste iĝis en la rusa “царь” (carj), kiu estas “caro” en Esperanto.

En aliaj eŭropaj lingvoj (specife la romanaj kaj la angla) la vortoj kiuj signifas “imperiestro” devenas de la latina vorto “imperator” (kiu estis la titolo de la plej grava generalo, aŭ militestro). “Post la fino de la romia respubliko, la romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco.” (Vikipedio) Vidu la titolon en kelkaj lingvoj: “imperatore” (itale), “empereur” (france), “emperor” (angle), “imperador” (portugale) – kaj evidente “imperiestro” en Esperanto. Ankaŭ vortoj ne devenaj de “Caesar” aŭ “imperator”, sed kiuj estas la titoloj de kelkaj regantoj, estas tradukataj kiel “imperiestro”: “Huangdi” (regantoj de Ĉina Imperio), “Basileus” (regantoj de la Bizanca Imperio), “Ten-no” (Japanio), “Granda Mogolo” (Mogola Imperio – sed en tiu kazo oni ĝenerale konservas la esprimon aŭ vorton “Granda Mogolo / Grandmogolo”), “Negus Negesti” (kiu signifas “Reĝo de la reĝoj” en Etiopio).

Estis kelkaj imperioj – t.e. fortaj nacioj kiuj superregis aliajn popolojn - kies regantoj ne havis la titolon “imperiestro”; ekzemple la titolo de la reganto de Unuiĝinta Reĝlando, kiu estigis la Britan Imperion, estis “Reĝo/Reĝino”; la sama okazis kun la granda portugala regno de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la kazo de la persa imperio, la regantoj estas nomataj aŭ konsiderataj “Grandaj Reĝoj”. Kurioze estas, ke de 1876 ĝis 1948 la britaj reĝoj kaj reĝinoj portis la titolon “Imperiestro/Imperiestrino de Hindio”.

Kiel oni iĝis imperiestro? – En mia proksima artikolo mi donos kelkajn ekzemplojn.