×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Imperiestroj - Dua parto

En mia antaŭa artikolo mi donis informojn pri la titolo “imperiestro”. Hodiaŭ mi aldonas kelkajn ekzemplojn pri kiam kaj kiel homoj iĝis imperiestroj.

Franka Regno: Ĉar la franka reĝo Karolo la Granda (Karlomagno) estis venkinta plurajn eŭropajn popolojn, li gajnis grandan potencon. Kiam Papo Leono la 3-a fuĝis en 799 el Romo al la urbo Paderborn en Germanio, Karlomagno protektis lin; la sekvan jaron la Papo Leono la 3-a kronis lin en Romo kiel imperiestron.

Francio: Ankaŭ la franca Napoleono Bonaparte venkis plurajn eŭropajn landojn. Pro tio la francaj popolo kaj Senato voĉdonis por ke li iĝu imperiestro. En 1804 li mem kronis sin kiel imperiestro – kun la nomo Napoleono la 1-a – en la katedralo “Notre Dame” de Parizo. Papo Pio la 7-a ĉeestis la ceremonion.

Aŭstrio: Post la kronado de la franko Oto la 1-a (Oto la Granda) en 962 estiĝis imperio, kiu poste estis nomata “Sankta Romia Imperio”, kiu ekzistis ĝis 1806. Ekde 1439 preskaŭ ĉiam la arkidukoj de la dinastia Habsburgo estis la imperiestroj. Du jarojn antaŭ la fino, do en 1804, kiam Napoleono kronis sin mem, la tiama imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la habsburga Francisko la 2-a, volis, ke lia lando, Aŭstrio, havu la saman statuson kiel Francio kaj Rusio (kie la titolo de la imperiestro estis “caro”) kaj pro tio deklaris sin “Imperiestro de Aŭstrio”. Kaj en 1806 li abdikis la imperiestrecon de la Sankta Romia Imperio kaj deklaris ĝin estingita.

La E-Vikipedio asertas: “Ekde la jaro 1804 ‘inflacio' de titolo [imperiestro] okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti ‘imperiestro'.” Sed – kiel ni vidos – ne nur reĝoj. Haitio: Haitio estis kolonio de Francio. Je la fino de la 18-a jarcento, ĝi komencis lukton por sendependeco kaj venkis la francajn trupojn en 1804. La saman jaron la ĉefo de la haitianoj proklamis sin mem imperiestro, sed jam en 1806 li estis renversita kaj mortigita.

Meksiko: En 1821 la lando (multe pli granda ol hodiaŭ) gajnis sendependecon de Hispanio, kaj en 1822 la kongreso proklamis la ĉefon de la ribeluloj imperiestro de Meksiko. Sed tiu “imperio” ekzistis nur ĝis la sekva jaro. - En 1863, post civilmilito inter konservativuloj kaj liberaluloj, Meksiko estis okupita de francaj trupoj, kaj la konservativuloj elektis – kun konsento de la franca imperiestro Napoleono la 3-a – la aŭstran arkidukon Maksimiliano kiel imperiestron. Ankaŭ tiu dua meksika imperio daŭris tre mallonge, nur ĝis 1867, kiam la francaj trupoj foriris kaj la respubliko estis restarigita.

Brazilo: Brazilo estis portugala kolonio. Kiam la francoj okupis Portugalion, la portugala reĝo kaj lia familio fuĝis al tiu kolonio (en 1808). En 1821 li decidis reiri al Portugalio. La Reganta Princo – Petro – restis en Brazilo por regi la kolonion. Sed ekzistis fortaj movadoj por igi Brazilon sendependa de Portugalio. La ĉefoj konvinkis la princon deklari la sendependecon, kaj li iĝis imperiestro de Brazilo (kun la nomo Petro la 1-a) per aklamo en 1822. La brazila imperio daŭris ĝis 1889. Tre grava kaj klera imperiestro estis Petro la 2-a, kiu regis dum pli ol 40 jaroj, de 1841 ĝis la fino de la imperio.

Francio: En 1852 la unua Prezidento de la franca respubliko, Charles-Louis-Napoléon Bonaparte (Karolo-Ludoviko-Napoleono Bonaparte), okazigis baloton por la restaŭro de la imperieco; granda plimulto de la francoj voĉdonis favore, kaj en decembro de la sama jaro Napoleono lasis sin deklari imperiestro de la francoj, kun la nomo Napoleono la 3-a (la 2-a estis filo de la 1-a, sed mortis tre frue).

Germanio: Inter 1870 kaj 1871 okazis milito inter Prusio kaj Francio. Kiam Prusio venkis, pluraj germanaj regantoj (Germanio estis dividita en pli ol 30 regnoj) deziris, ke la prusa reĝo Vilhelmo la 1-a akceptu la titolon “Germana Imperiestro”. Unue li ne volis, sed la fama kanceliero Bismarck konvinkis lin, kaj fine li estis proklamita “Germana Imperiestro” en la palaco de Versajlo (do en Francio). Tiel estiĝis la dua germana imperio. La Sankta Romia Imperio estas konsiderata la unua.

Evidentas, ke en pluraj kazoj la imperiestro regis ne grandegan regnon, en kiu vivis diversaj popoloj, sed nur unu landon.

En mia antaŭa artikolo mi donis informojn pri la titolo “imperiestro”. Hodiaŭ mi aldonas kelkajn ekzemplojn pri kiam kaj kiel homoj iĝis imperiestroj.

Franka Regno: Ĉar la franka reĝo Karolo la Granda (Karlomagno) estis venkinta plurajn eŭropajn popolojn, li gajnis grandan potencon. Kiam Papo Leono la 3-a fuĝis en 799 el Romo al la urbo Paderborn en Germanio, Karlomagno protektis lin; la sekvan jaron la Papo Leono la 3-a kronis lin en Romo kiel imperiestron.

Francio: Ankaŭ la franca Napoleono Bonaparte venkis plurajn eŭropajn landojn. Pro tio la francaj popolo kaj Senato voĉdonis por ke li iĝu imperiestro. En 1804 li mem kronis sin kiel imperiestro – kun la nomo Napoleono la 1-a – en la katedralo “Notre Dame” de Parizo. Papo Pio la 7-a ĉeestis la ceremonion.

Aŭstrio: Post la kronado de la franko Oto la 1-a (Oto la Granda) en 962 estiĝis imperio, kiu poste estis nomata “Sankta Romia Imperio”, kiu ekzistis ĝis 1806. Ekde 1439 preskaŭ ĉiam la arkidukoj de la dinastia Habsburgo estis la imperiestroj. Du jarojn antaŭ la fino, do en 1804, kiam Napoleono kronis sin mem, la tiama imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la habsburga Francisko la 2-a, volis, ke lia lando, Aŭstrio, havu la saman statuson kiel Francio kaj Rusio (kie la titolo de la imperiestro estis “caro”) kaj pro tio deklaris sin “Imperiestro de Aŭstrio”. Kaj en 1806 li abdikis la imperiestrecon de la Sankta Romia Imperio kaj deklaris ĝin estingita.

La E-Vikipedio asertas: “Ekde la jaro 1804 ‘inflacio' de titolo [imperiestro] okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti ‘imperiestro'.” Sed – kiel ni vidos – ne nur reĝoj.

Haitio: Haitio estis kolonio de Francio. Je la fino de la 18-a jarcento, ĝi komencis lukton por sendependeco kaj venkis la francajn trupojn en 1804. La saman jaron la ĉefo de la haitianoj proklamis sin mem imperiestro, sed jam en 1806 li estis renversita kaj mortigita.