×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Gvati birdojn

Gvati birdojn estas antikva hobio. Ŝajne ĝi komenciĝis en Anglio, en la 18-a jarcento. Milionoj da homoj praktikas tiun simpatian amuziĝon tra la mondo. Estas informoj, ke en Usono pli ol 40 milionoj tion faras, pli aŭ malpli regule.

En Brazilo, tiu speco de turismo ekpopulariĝis nur dum la lastaj jaroj. Tia prokrasto estas stranga, ĉar Brazilo enhavas unu el la plej grandaj kvantoj da birdoj en la mondo – preskaŭ 1900 specioj. Nuntempe, popularigo de birdogvatado okazas parte pro la teknologiaĵoj, kiuj de certa tempo fariĝas alireblaj ankaŭ al neriĉaj personoj: modernaj komputilfotiloj. Kaj interreto faciligas la kontaktadon inter birdogvatantoj. Tiu hobio estas taŭga por ĉiu aĝo, de infanoj al maljunuloj. Oni povas fari tion en hejmaj ĝardenoj, urbaj parkoj aŭ foraj boskoj kaj arbaroj, kien oni devas alveni post bela vojaĝo. La kontakto kun la naturo estas saniga afero.

Ekzistas 10 mil specioj da birdoj en la mondo. Oni povas rigardi multajn el tiuj ĉe manĝejoj kaj akvujoj. En arbaroj kaj kampoj, tio postulas pli da pacienco kaj praktikado. Iom post iom, oni povas familiariĝi kun pepado kaj kantado de diversaj specioj. Dum la irado, eble aperos aliaj bestoj, vegetaĵoj kaj pejzaĝoj, kiuj meritas foton. Vera delikata spektaklo, por kiu oni devas prepariĝi. Plurmaniere, la perceptokapablo disvolviĝas, sekve ankaŭ la senco pri respekto al la naturo, kompreneble.

Brazilanoj aparte ne kontentiĝas nur per rigardado; ili emas foti la bestetojn. Tia agado stimulas plurkampan lernadon: pri la birdoj mem (ornitologio) kaj pri fotarto, kiu postulas specialan edukiĝon de la rigardo. Krome, jen aperas oportunaj okazoj por vojaĝi, koni interesajn lokojn kaj interesajn personojn. Kompreneble, gvatado en arbaroj postulas sekurecon, kaj pri tio pretas informi diversaj retejoj.

Necesas por tio elekti taŭgan fotilon. Nuntempe ekzistas tute bonaj kontraŭ ne tre alta prezo. Amatoroj sukcesas fari tre kontentigajn, plezurigajn fotojn. Necesas ankaŭ binoklo, kiu permesu klaran observadon. Pri tio multaj indikoj troviĝas en interreto.

Mateno estas la plej taŭga momento, prefere je la sunleviĝo. Lokoj tro homplenaj ne estas la plej bonaj. Oni devas paŝi malrapide, sen tro da korpomovoj, atenteme pri sonoj kaj movoj inter la folioj. Se oni trovas birdon, oni tuj fotu ĝin, poste provu alproksimiĝi. Oni devas trejni la uzadon de la lensoj por alproksimigi la kapton de la sceno per la fotilo. Pro tio, oni devas komenci en lokoj facilaj, kiel la domkorto aŭ hejma ĝardeno. Por konservi la motiviĝon, estas interese organizi albumon per la plej bonaj fotoj.

Birdogvatado estas interesa maniero rafini la spiriton.