×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Grundo en Siberio kaŝas milojn da korpoj de mamutoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio Siberio malkaŝas siajn sekretojn. Danke al tutmonda varmiĝado oni trovas en Siberio milojn da skeletoj de mamutoj.

Kiel sciate, la plejmulto da mamutoj pereis antaŭ preskaŭ dek mil kaj duono da jaroj. Sciencistoj kredas, ke gravan rolon havis la tiatempa ĉasado kaj ankaŭ ŝanĝoj de klimato. Oni taksas, ke en permafrosto de siberia tundro postrestas miloj da korpoj de mamutoj.

Postsekvoj de tutmonda varmiĝado kaŭzis, ke estas nun pli facile trovi ankaŭ iliajn dentegojn, kiuj restis frostigitaj en permanenta glacio dum miloj da jaroj. La serĉantoj de mamutaj dentegoj rampas per tuneloj eĉ sesdek metrojn sub la tero, por malkovri ilin. "Iam oni diris al mi: Venu ankaŭ vi rigardi tien. Mi rampis preskaŭ ses metrojn sub la teron. Kiam mi vidis, ke super mi troviĝas nur mola argilo, en kiun mi povis ŝovi mian fingron, mi terure ektimis. Sed poste mi diris al mi, jes ja - kia emocio", diras Amos Chapple, fotografo de Radio Libera Eŭropo, kies raporto pri nova „Ora febro“ en Siberio aperis sur titolpaĝoj de vico da revuoj en la tuta mondo. Pli ol unu tunon da mamutaj dentegoj konfiskis lastatempe doganistoj en Ĉinio. Tio estis nur malgranda parto de tia kontraŭleĝa nuntempa komerco inter Rusio kaj Ĉinio. Sub kondiĉo de silentado kaj anonimeco Amos Chapple veturis por renkonti la kontraŭleĝajn serĉantojn de mamutaj dentegoj, fotis kaj registris videon kun ili.

Iliaj serĉadoj estas tre aventuraj kaj danĝeraj. Trezoro, kiun ili serĉas, estas malnova, iliaj metodoj estas kontraŭleĝaj. Kaj serĉlokoj estas sekretaj. Ili povas gajni ĝis centojn da miloj de dolaroj, sed la plejparto ne havas tiun bonŝancon. Danke al uzataj metodoj la grundo kaj riveroj, la tuta ĉirkaŭaĵo de trovejoj, estas detruitaj. Sed ĉar oni ne mortigas vivantajn elefantojn por akiri la dentegojn, oni nomas tiun eburon "etika".

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Siberio malkaŝas siajn sekretojn. Danke al tutmonda varmiĝado oni trovas en Siberio milojn da skeletoj de mamutoj.

Kiel sciate, la plejmulto da mamutoj pereis antaŭ preskaŭ dek mil kaj duono da jaroj. Sciencistoj kredas, ke gravan rolon havis la tiatempa ĉasado kaj ankaŭ ŝanĝoj de klimato. Oni taksas, ke en permafrosto de siberia tundro postrestas miloj da korpoj de mamutoj.

Postsekvoj de tutmonda varmiĝado kaŭzis, ke estas nun pli facile trovi ankaŭ iliajn dentegojn, kiuj restis frostigitaj en permanenta glacio dum miloj da jaroj. La serĉantoj de mamutaj dentegoj rampas per tuneloj eĉ sesdek metrojn sub la tero, por malkovri ilin. "Iam oni diris al mi: Venu ankaŭ vi rigardi tien. Mi rampis preskaŭ ses metrojn sub la teron. Kiam mi vidis, ke super mi troviĝas nur mola argilo, en kiun mi povis ŝovi mian fingron, mi terure ektimis. Sed poste mi diris al mi, jes ja - kia emocio", diras Amos Chapple, fotografo de Radio Libera Eŭropo, kies raporto pri nova „Ora febro“ en Siberio aperis sur titolpaĝoj de vico da revuoj en la tuta mondo.

Pli ol unu tunon da mamutaj dentegoj konfiskis lastatempe doganistoj en Ĉinio. Tio estis nur malgranda parto de tia kontraŭleĝa nuntempa komerco inter Rusio kaj Ĉinio. Sub kondiĉo de silentado kaj anonimeco Amos Chapple veturis por renkonti la kontraŭleĝajn serĉantojn de mamutaj dentegoj, fotis kaj registris videon kun ili.