×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Francisko Valdomiro Lorenz

En mia artikolo de la 25-a de julio (pri Albert Schweitzer) mi menciis Francisko V. Lorenz, “esperantisto, spiritisto, mediumo, verkisto”.

Ĉu hazarde vi serĉis pliajn informojn pri li en la E-Vikipedio? Ĉar li estis grava esperantisto, evidente troviĝas sufiĉe longa artikolo pri li en tiu enciklopedio.

Resumante, mi citas: Li naskiĝis en 1872 en la nuna Ĉeĥio kaj mortis en 1957 en Brazilo.

Kiam li estis 15-jaraĝa, li lernis Volapukon kaj du jarojn post tio Esperanton. Tiam li fariĝis aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, eldonita jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. Ankoraŭ en 1890 li proponis al L.L. Zamenhof konsili, ke la presejoj kiuj ne havas superliterajn signetojn metu apostrofon returnitan post la literon. Zamenhof akceptis la eblecon, se oni metu en la komenco de la verko indikon pri tio. En 1893, pro politikaj kialoj, li venis en Brazilon kun falsa pasporto.

En 1894 li ekloĝis en la terkultura kolonio San-Feliciano kaj ricevis, kiel libera homo, pecon de tero de la registraro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano. De 1909 ĝis 1943 li estis instruisto en la vilaĝo. Daŭre li partoprenis la Esperanto-movadon.

Li aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto. Francisko Lorenz estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; inter ili estas studoj pri jogo kaj gramatikoj de diversaj indianaj lingvoj.

Lia plej grava faro estis traduko de Bhagavad-Gita el sanskrito; Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj aperis en la libro Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo. La spiritistoj kredas, ke li estis mediumo kaj transsendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto.

Astrologo, li dum multaj jaroj redaktis la astrologian almanakon "Almanaque do Pensamento", kiu ekzistas ĝis nun.

Li estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de la Komunumo de Pensado), kaj estis "doktoro pri kabalo" de la Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ framasono. Bone, nun diru al mi, kiel li povis koni – ne nur koni, sed scipovi – pli ol 80 lingvojn? Kie, kiam kaj kiel li lernis ilin, vivante en brazila vilaĝo meze de la kamparo? Inter la lingvoj estas la ĉina, la japana, la tibetana, la sanskrita, la persa, la turka, la malaja, pluraj brazilaj kaj usonaj indiĝenaj lingvoj. Pri kelkaj el ili li ellaboris gramatikon, pri aliaj li ellaboris dulingvajn vortarojn. En la interreto mi troviĝis 5-minutan portugallingvan dokumentfilmon (http://g1.globo.com/rs/rio-grande-do-sul/noticia/2015/05/conheca-historia-do-agricultor-que-sabia-falar-mais-de-100-idiomas.html), en kiu estas intervjuataj, inter aliaj, unu lernantino lia (kiu diras, ke li estis bonega instruisto) kaj unu pranepo, kiu asertas, ke Francisko Lorenz, je la aĝo de 4 jaroj, laŭtlegis ĵurnalojn al siaj gepatroj, sen esti alfabetigita antaŭe, kaj ke li parolis ĉirkaŭ cent lingvojn kaj dialektojn.

Li ne nur scipovis tiom da lingvoj, sed ankaŭ povis paroli pri la kulturo de la koncernaj popoloj. Kiel eblas?

Ĉu estas alia ekspliko ol reenkarniĝo? Unu el la intervjuataj diras, ke li neniam celis personan rekonon aŭ riĉecon kaj ke li mortis humila kaj malriĉa.

Ĉio tio estas konfirmata en alia portugallingva dokumentfilmo, en kiu inter aliaj estas intervjuataj liaj genepoj (https://www.youtube.com/watch?v=HL0V0-EW0nc).

Dum preskaŭ lia tuta vivo en la vilaĝo San-Feliciano (hodiaŭ urbeto Dom Feliciano) li laboris matene, kultivante la teron, kaj posttagmeze kiel instruisto en la bazlernejo.

Li ankaŭ laboris kiel homeopato kaj kuracis multajn homojn, sen postuli monon. Kiam mi vidis en la vikipedia artikolo la titolon de lia verko „Diverskolora Bukedeto“, mi ekhavis la impreson, ke mi jam estis vidinta ĝian kovrilon antaŭ multaj jaroj.

Poste mi fakte trovis ĝin en mia librobretaro. Ĝi estis publikigita en Brazilo en 1941. Kio estas la enhavo? Poemoj kaj poemetoj tradukitaj en Esperanton el kvardek lingvoj ! Inter ili: dudek kvar eŭropaj lingvoj (bulgara, franca, germana, hispana, itala, latva, litova, pola, rumana, rusa, latina, antikva greka ktp. ), orientaj lingvoj (ĉina, japana, palia, persa ktp.) kaj kvar amerikaj indiĝenaj lingvoj (gvarania, keĉua, majaa, tupia). Ĉu ekzistis en la historio de la homaro alia homo kiu scipovis traduki el 40 lingvoj – ne nur traduki, sed traduki poezion?

Esperantujo havas la feliĉon kaj honoron, ke li estis esperantisto. En 2012 estis inaŭgurita omaĝa monumento en la brazila urbeto en kiu li loĝis la plej grandan parton de sia vivo (vidu http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/2012/12/nepoj-de-f.html).

En la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek) troviĝas kelkaj dokumentoj pri Lorenz kaj ankaŭ malmultaj el liaj libroj.

Ekzemple “Kompleta gramatiko de la Tupia lingvo : kun aldonaj eseoj pri la indianoj kaj Tupia antologio” (236 paĝoj), “Esperanto": brazila antologio poezia : tradukaĵoj (167 paĝoj), “La brazilaj Aruakoj : etnografia studaĵo, antaŭata por klasifiko de la Brazilaj Indianoj” (52 paĝoj). Mi finas ĉi tiun artikolon citante etan poemon („Popolan Serenadon“) tradukitan el la baska lingvo:

Mia stelo amata, mi, de vi bonkonata, jen, al via fenestro venas, vian vangon vidi mi penas; kaj por vi mi kantos nun.

Dormu dolĉe, mia sun‘; sonĝon pri la amo kaj bono sentu vi en mia kanzono.


En mia artikolo de la 25-a de julio (pri Albert Schweitzer) mi menciis Francisko V. Lorenz, “esperantisto, spiritisto, mediumo, verkisto”.

Ĉu hazarde vi serĉis pliajn informojn pri li en la E-Vikipedio?

Ĉar li estis grava esperantisto, evidente troviĝas sufiĉe longa artikolo pri li en tiu enciklopedio.

Resumante, mi citas:

Li naskiĝis en 1872 en la nuna Ĉeĥio kaj mortis en 1957 en Brazilo.

Kiam li estis 15-jaraĝa, li lernis Volapukon kaj du jarojn post tio Esperanton. Tiam li fariĝis aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, eldonita jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. Ankoraŭ en 1890 li proponis al L.L. Zamenhof konsili, ke la presejoj kiuj ne havas superliterajn signetojn metu apostrofon returnitan post la literon. Zamenhof akceptis la eblecon, se oni metu en la komenco de la verko indikon pri tio.

En 1893, pro politikaj kialoj, li venis en Brazilon kun falsa pasporto.

En 1894 li ekloĝis en la terkultura kolonio San-Feliciano kaj ricevis, kiel libera homo, pecon de tero de la registraro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano. De 1909 ĝis 1943 li estis instruisto en la vilaĝo.

Daŭre li partoprenis la Esperanto-movadon.

Li aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto.

Francisko Lorenz estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; inter ili estas studoj pri jogo kaj gramatikoj de diversaj indianaj lingvoj.

Lia plej grava faro estis traduko de Bhagavad-Gita el sanskrito; Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj aperis en la libro Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

La spiritistoj kredas, ke li estis mediumo kaj transsendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto.

Astrologo, li dum multaj jaroj redaktis la astrologian almanakon "Almanaque do Pensamento", kiu ekzistas ĝis nun.

Li estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de la Komunumo de Pensado), kaj estis "doktoro pri kabalo" de la Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ framasono. Bone, nun diru al mi, kiel li povis koni – ne nur koni, sed scipovi – pli ol 80 lingvojn? Kie, kiam kaj kiel li lernis ilin, vivante en brazila vilaĝo meze de la kamparo? Inter la lingvoj estas la ĉina, la japana, la tibetana, la sanskrita, la persa, la turka, la malaja, pluraj brazilaj kaj usonaj indiĝenaj lingvoj. Pri kelkaj el ili li ellaboris gramatikon, pri aliaj li ellaboris dulingvajn vortarojn.

En la interreto mi troviĝis 5-minutan portugallingvan dokumentfilmon (http://g1.globo.com/rs/rio-grande-do-sul/noticia/2015/05/conheca-historia-do-agricultor-que-sabia-falar-mais-de-100-idiomas.html), en kiu estas intervjuataj, inter aliaj, unu lernantino lia (kiu diras, ke li estis bonega instruisto) kaj unu pranepo, kiu asertas, ke Francisko Lorenz, je la aĝo de 4 jaroj, laŭtlegis ĵurnalojn al siaj gepatroj, sen esti alfabetigita antaŭe, kaj ke li parolis ĉirkaŭ cent lingvojn kaj dialektojn.

Li ne nur scipovis tiom da lingvoj, sed ankaŭ povis paroli pri la kulturo de la koncernaj popoloj.

Kiel eblas?

Ĉu estas alia ekspliko ol reenkarniĝo?

Unu el la intervjuataj diras, ke li neniam celis personan rekonon aŭ riĉecon kaj ke li mortis humila kaj malriĉa.

Ĉio tio estas konfirmata en alia portugallingva dokumentfilmo, en kiu inter aliaj estas intervjuataj liaj genepoj (https://www.youtube.com/watch?v=HL0V0-EW0nc).

Dum preskaŭ lia tuta vivo en la vilaĝo San-Feliciano (hodiaŭ urbeto Dom Feliciano) li laboris matene, kultivante la teron, kaj posttagmeze kiel instruisto en la bazlernejo.

Li ankaŭ laboris kiel homeopato kaj kuracis multajn homojn, sen postuli monon.

Kiam mi vidis en la vikipedia artikolo la titolon de lia verko „Diverskolora Bukedeto“, mi ekhavis la impreson, ke mi jam estis vidinta ĝian kovrilon antaŭ multaj jaroj.

Poste mi fakte trovis ĝin en mia librobretaro. Ĝi estis publikigita en Brazilo en 1941. Kio estas la enhavo? Poemoj kaj poemetoj tradukitaj en Esperanton el kvardek lingvoj ! Inter ili: dudek kvar eŭropaj lingvoj (bulgara, franca, germana, hispana, itala, latva, litova, pola, rumana, rusa, latina, antikva greka ktp. ), orientaj lingvoj (ĉina, japana, palia, persa ktp.) kaj kvar amerikaj indiĝenaj lingvoj (gvarania, keĉua, majaa, tupia).

Ĉu ekzistis en la historio de la homaro alia homo kiu scipovis traduki el 40 lingvoj – ne nur traduki, sed traduki poezion?

Esperantujo havas la feliĉon kaj honoron, ke li estis esperantisto.

En 2012 estis inaŭgurita omaĝa monumento en la brazila urbeto en kiu li loĝis la plej grandan parton de sia vivo (vidu http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/2012/12/nepoj-de-f.html).

En la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek) troviĝas kelkaj dokumentoj pri Lorenz kaj ankaŭ malmultaj el liaj libroj.

Ekzemple “Kompleta gramatiko de la Tupia lingvo : kun aldonaj eseoj pri la indianoj kaj Tupia antologio” (236 paĝoj), “Esperanto": brazila antologio poezia : tradukaĵoj (167 paĝoj), “La brazilaj Aruakoj : etnografia studaĵo, antaŭata por klasifiko de la Brazilaj Indianoj” (52 paĝoj).

Mi finas ĉi tiun artikolon citante etan poemon („Popolan Serenadon“) tradukitan el la baska lingvo:

Mia stelo amata, mi, de vi bonkonata, jen, al via fenestro venas, vian vangon vidi mi penas; kaj por vi mi kantos nun.

Dormu dolĉe, mia sun‘; sonĝon pri la amo kaj bono sentu vi en mia kanzono.