×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Festa renkontiĝo en Bratislavo

Pasintan vendredon, la 15-an de decembro, okazis en Bratislavo Zamenhof-festo organizita de grupo ĉirkaŭ Peter Baláž kiu estas estro de diversaj E-institucioj.

Por starigi kontaktojn al esperantistoj el tiu tre interesa urbo, mi veturis tien kaj ĉeestis la kunvenon dum du horoj. Mi ja bedaŭrinde devis reveturi hejmen samvespere ĉar mi ne estis trovinta tranokteblecon. La Z-festo ja okazis en "hostelo", sed tie ĉio jam estis okupita. Sed mi povis kapti la okazon por renkonti la ĉeĥan kunlaborantinon de la ERR Jarka Malá por priparoli nian kunlaboron el vidpunktoj teknika kaj enhava.

La Z-festo komenciĝis je la 17-a en vitra paviljono de la gastejo. Partoprenis trideko da personoj al kiu aldoniĝis post mia foriro ankoraŭ ĉeĥaj partoprenantoj kiuj pro malfruiĝo de la trajno ne povis ĝustatempe atingi la feston. Peter Baláž faris malferman paroladon en kiu li sciigis ke post la oficiala parto kun prelegoj haveblos manĝaĵoj ĉe bufedo. Kaj li anoncis ke ne nur okazos la Zamenhofa festo je tiu tago, sed dum la tuta semajnfino lige kun la tradicia "Granda Lokŝumado" de la klubo e-mental el Prago. Post la enkonduka parolado de Peter Baláž parolis d-ro Jozef Reinvart kiu laboras en la slovaka ministerio pri eksteraj aferoj kaj estas vicprezidanto de EEU. Li parolis pri Esperanto en EU kie ja la komisionano el Litovio Vytenis Andriukaitis ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Vytenis_Andriukaitis ) estas esperantisto kaj kiu uzis Esperanton en internacia kongreso.

Pri la sekvaj programeroj mi ne povas raporti, ĉar mi jam devis forlasi la feston por atingi mian aŭtobuson al Vieno. Tamen antaŭ la komenco de la programo de la vespero mi jam havis okazon paroli kun pluraj ĉeestantoj kaj mi tiel povis ligi kontaktojn kun esperantistoj el Bratislavo. Tiu urbo ja estas - kiel mi priskribis en antaŭa sonartikolo - tre taŭga por internacia kunlaboro, precipe rilate al kulturo kaj klerigado. Kaj tie tial Esperanto povus ludi signifan rolon. Mi ja volas baldaŭ denove viziti tiun vere tre vizitindan urbon por esplori la eblecojn por plifortigi Esperanton tie.

Dum la kunveno mi ankaŭ faris simplajn sonregistraĵojn per kompufono kaj jen vi povas aŭskulti tion (sen aldonita teksto).

Pasintan vendredon, la 15-an de decembro, okazis en Bratislavo Zamenhof-festo organizita de grupo ĉirkaŭ Peter Baláž kiu estas estro de diversaj E-institucioj.

Por starigi kontaktojn al esperantistoj el tiu tre interesa urbo, mi veturis tien kaj ĉeestis la kunvenon dum du horoj. Mi ja bedaŭrinde devis reveturi hejmen samvespere ĉar mi ne estis trovinta tranokteblecon. La Z-festo ja okazis en "hostelo", sed tie ĉio jam estis okupita. Sed mi povis kapti la okazon por renkonti la ĉeĥan kunlaborantinon de la ERR Jarka Malá por priparoli nian kunlaboron el vidpunktoj teknika kaj enhava.

La Z-festo komenciĝis je la 17-a en vitra paviljono de la gastejo. Partoprenis trideko da personoj al kiu aldoniĝis post mia foriro ankoraŭ ĉeĥaj partoprenantoj kiuj pro malfruiĝo de la trajno ne povis ĝustatempe atingi la feston. Peter Baláž faris malferman paroladon en kiu li sciigis ke post la oficiala parto kun prelegoj haveblos manĝaĵoj ĉe bufedo. Kaj li anoncis ke ne nur okazos la Zamenhofa festo je tiu tago, sed dum la tuta semajnfino lige kun la tradicia "Granda Lokŝumado" de la klubo e-mental el Prago.

Post la enkonduka parolado de Peter Baláž parolis d-ro Jozef Reinvart kiu laboras en la slovaka ministerio pri eksteraj aferoj kaj estas vicprezidanto de EEU. Li parolis pri Esperanto en EU kie ja la komisionano el Litovio Vytenis Andriukaitis ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Vytenis_Andriukaitis ) estas esperantisto kaj kiu uzis Esperanton en internacia kongreso.