×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Feriantoj forpelas enloĝantojn

Popularaj celoj de alurbaj vojaĝoj kiel Barcelono aŭ Berlino suferas pro inundo de turistoj. En la malnovurbo de Barcelono tio eĉ havas la konsekvencon ke pli kaj pli da barcelonanoj ne plu povas vivi en la Gotika Kvartalo. La kreskantaj amasoj da turistoj kaŭzas zorgojn al multaj homoj.

Por 76-jara enloĝanto de la Gotika Kvartalo de Barcelono la pitoreskaj stratetoj de la kvartalo vekas multajn rememorojn: pri ludantaj infanoj, pri babilantaj najbaroj, pri tradiciaj trinkejoj. Tiel li konas la plej malnovan parton de Barcelono. "Ĉio tio ne plu ekzistas", li diras. Nun grupegoj de turistoj migras tra la stratetoj, ĉe gvidadoj tra la urbo aŭ ĉe rondveturoj per Segway. La enloĝantoj devas doni lokon por ŝikaj hoteloj aŭ por feriaj loĝejoj. Jen turismo je ŝarĝo de la enloĝantoj - tiu evoluo plagas ne nur Barcelonon: Berlino, Parizo, Amsterdamo kaj Londono same suferas sub tio.

Pasintjare ankaŭ la 76-jara barcelonano devis cedi al la turismo: La loĝejo en kiu li estis vivinta dum 25 jaroj, estis vendita al investanto kaj la maljuna sinjoro devis forlasi la loĝejon. Alian loĝejon en la kvartalo li ne kapablis pagi: "Ili volis 1000, 1200, 1500 eŭrojn da lupago", li diras. Por sia malnova loĝejo li estis paginta 500 eŭrojn. "Tio estis mia vilaĝo. Ĉi tie mi havis ĉion - miajn amikojn, miajn vendejojn. Mi geedziĝis ĉi tie, miaj infanoj naskiĝis tie kaj mi pensis ke mi tie mortos", li rakontas melankolie dum promeno tra sia eksa kvartalo kaj liaj okuloj pleniĝas per larmoj. "Mi sentas min forpelita". Dum en la jaro 2006 ankoraŭ 27.470 homoj vivis daŭre en la Gotika Kvartalo, fine de la jaro 2015 laŭ indikoj de la municipo estis ankoraŭ nur 15.624. Intertempe tie 63 procentoj de la homoj estas turistoj aŭ homoj kiuj estas subskribintaj mallongtempan lukontrakton por kelkaj semajnoj aŭ monatoj. Ene de du jaroj en la urboparto Ciutat Vella, al kiu apartenas la Gotika Kvartalo, la averaĝa luprezo por unu kvadrata metro plialtiĝis de 14,4 al 19 eŭroj. Ne nur la multekostaj luprezoj, sed ankaŭ la bruo, la amasa premo kaj la malapero de vendejoj por la ĉiutaga bezono forpelas la enloĝantojn.

Parizo, Londono kaj Amsterdamo volas pli forte reguligi la mallongtempan ludonadon de loĝejoj por malhelpi ke pli kaj pli da loĝejoj estas konvertataj al feriaj loĝejoj. En Berlino validas jam de la jaro 2014 la malpermeso alicele uzi loĝejojn. Ankaŭ en Berlino la bruo kaj la rubaĵoj de la turistoj streĉas la nervojn de la enloĝantoj. La urba administracio de Berlino tamen volas restarigi harmoniajn rilatojn inter turistoj kaj enloĝantoj. De du jaroj en forte trafita kvartalo iniciato volas atingi "urbokonvenan turismon". En Berlino tio ankoraŭ eble povos funkcii, dum en Barcelono la situacio jam estas senespera.


Popularaj celoj de alurbaj vojaĝoj kiel Barcelono aŭ Berlino suferas pro inundo de turistoj. En la malnovurbo de Barcelono tio eĉ havas la konsekvencon ke pli kaj pli da barcelonanoj ne plu povas vivi en la Gotika Kvartalo. La kreskantaj amasoj da turistoj kaŭzas zorgojn al multaj homoj.

Por 76-jara enloĝanto de la Gotika Kvartalo de Barcelono la pitoreskaj stratetoj de la kvartalo vekas multajn rememorojn: pri ludantaj infanoj, pri babilantaj najbaroj, pri tradiciaj trinkejoj. Tiel li konas la plej malnovan parton de Barcelono. "Ĉio tio ne plu ekzistas", li diras. Nun grupegoj de turistoj migras tra la stratetoj, ĉe gvidadoj tra la urbo aŭ ĉe rondveturoj per Segway. La enloĝantoj devas doni lokon por ŝikaj hoteloj aŭ por feriaj loĝejoj. Jen turismo je ŝarĝo de la enloĝantoj - tiu evoluo plagas ne nur Barcelonon: Berlino, Parizo, Amsterdamo kaj Londono same suferas sub tio.

Pasintjare ankaŭ la 76-jara barcelonano devis cedi al la turismo: La loĝejo en kiu li estis vivinta dum 25 jaroj, estis vendita al investanto kaj la maljuna sinjoro devis forlasi la loĝejon. Alian loĝejon en la kvartalo li ne kapablis pagi: "Ili volis 1000, 1200, 1500 eŭrojn da lupago", li diras. Por sia malnova loĝejo li estis paginta 500 eŭrojn. "Tio estis mia vilaĝo. Ĉi tie mi havis ĉion - miajn amikojn, miajn vendejojn. Mi geedziĝis ĉi tie, miaj infanoj naskiĝis tie kaj mi pensis ke mi tie mortos", li rakontas melankolie dum promeno tra sia eksa kvartalo kaj liaj okuloj pleniĝas per larmoj. "Mi sentas min forpelita".

Dum en la jaro 2006 ankoraŭ 27.470 homoj vivis daŭre en la Gotika Kvartalo, fine de la jaro 2015 laŭ indikoj de la municipo estis ankoraŭ nur 15.624. Intertempe tie 63 procentoj de la homoj estas turistoj aŭ homoj kiuj estas subskribintaj mallongtempan lukontrakton por kelkaj semajnoj aŭ monatoj. Ene de du jaroj en la urboparto Ciutat Vella, al kiu apartenas la Gotika Kvartalo, la averaĝa luprezo por unu kvadrata metro plialtiĝis de 14,4 al 19 eŭroj. Ne nur la multekostaj luprezoj, sed ankaŭ la bruo, la amasa premo kaj la malapero de vendejoj por la ĉiutaga bezono forpelas la enloĝantojn.

Parizo, Londono kaj Amsterdamo volas pli forte reguligi la mallongtempan ludonadon de loĝejoj por malhelpi ke pli kaj pli da loĝejoj estas konvertataj al feriaj loĝejoj. En Berlino validas jam de la jaro 2014 la malpermeso alicele uzi loĝejojn. Ankaŭ en Berlino la bruo kaj la rubaĵoj de la turistoj streĉas la nervojn de la enloĝantoj. La urba administracio de Berlino tamen volas restarigi harmoniajn rilatojn inter turistoj kaj enloĝantoj. De du jaroj en forte trafita kvartalo iniciato volas atingi "urbokonvenan turismon".

En Berlino tio ankoraŭ eble povos funkcii, dum en Barcelono la situacio jam estas senespera.