×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Fama kantisto ankoraŭ kantas je la aĝo de 92 jaroj

Inter la grandaj landoj Japanio havas la plej longan vivekspekton (81 jaroj ĉe la viroj, 89 ĉe la virinoj). Mi diris “inter la grandaj landoj”, ĉar je la unua loko estas Monako. Evidente ankaŭ en aliaj landoj vivas tre maljunaj homoj.

Sed ĉu vi povas imagi, ke homoj ankoraŭ kantas en korusoj je la aĝo de 106 jaroj? Tio okazis en Germanio, kie Paul Rutert, ano de koruso dum 70 jaroj, kantis ankoraŭ je tiu aĝo. (Li mortis en 2016. ) Ekzistis kaj ekzistas aliaj tiaj kazoj. La anoj de la brita koruso de olduloj The Zimmers havas kune 3000 jarojn, do ilia averaĝa aĝo estas 75. La plej maljuna aĝas 100 jarojn, la ĉefa kantisto 90. Laŭdire la koruso entuziasmigas Brition.

Tiuj estas kazoj de korusoj. Male Johannes Heesters kantis sole aŭ kiel solisto. Li estis fama en tuta Germanio, Aŭstrio kaj Nederlando. Li naskiĝis en Nederlando, sed vivis ekde 1936 en Germanio kaj havis ankaŭ la aŭstran ŝtatanecon. Li estis aktoro kaj kantisto. Kiel aktoro li laboris dum 90 jaroj. En 2003 li aktoris 99-jaraĝa dum tri monatoj en germana teatro. En 2009 – 105-jaraĝa - li kantis du kanzonojn dum koncerto kaj ludis dum unu monato la rolon de Dio en fama teatraĵo. Tiel li estis konsiderata la monde plej maljuna aktoro. Li mortis en 2011.

Kio pri monde (aŭ almenaŭ en Okcidento) konataj maljunaj famuloj kiuj ankoraŭ kantas?

Menciindas la du plej malnovaj rokbandoj, Rolling Stones kaj The Who, kies kantistoj aĝas pli ol 70 jarojn.

Sed multe pli maljuna estas la usona kantisto (kun belega voĉo) Tony Bennett. Naskiĝinta en 1926 li ankoraŭ kantas. En 2015 li faris turneon kun Lady Gaga (60 jarojn pli juna) en Usono kaj Eŭropo, prezentante sin en 36 spektakloj, kaj en 2017 – 90-jaraĝa – li donos pliajn koncertojn.

Ĉio tio estas nur enkonduko por paroli pri alia kantisto. Li estas franco, kaj mi komencis ŝategi lin kaj liajn kanzonojn antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj dum kaj post mia estado en Francio. Antaŭ dek du jaroj mi ĉeestis lian koncerton en Braziljo, kaj mi konsideris eksterordinare, ke li ankoraŭ sukcesis kanti tiel bone dum pli ol unu horo (eble unu horo kaj duono) je la aĝo de 80 jaroj.

Nun – post dek du jaroj – mi eksciis, ke li ankoraŭ kantas, do je la aĝo de 92 jaroj.

En 1946 li estis malkovrita de Edith Piaf kaj komencis kanti en Kanado. Du jarojn poste Edith Piaf invitis lin labori por ŝi. Li akceptis kaj laboris por ŝi dum 8 jaroj kiel sekretario, ŝoforo kaj konfidenculo, sed ankaŭ kantis en ŝiaj koncertoj. Krome li komponis kanzonojn, ekzemple por Gilbert Bécaud.

En la 1950-aj jaroj li komencis esti iomete konata, sed aperis kritikoj. Oni diris, ke li ne havos sukceson pro pluraj kialoj: lia voĉo ne estas forta kiel ekzemple tiu de Edith Piaf aŭ de Gilbert Bécaud, li estas malalta (li altas nur 1,60 metrojn) kaj ne estas bela. Li mem diris:

"Kiuj estas miaj handikapoj? Mia voĉo, mia alto, miaj gestoj, mia manko de kulturo kaj klereco, mia sincereco, mia manko de personeco. Mia voĉo? Neeblas ŝanĝi ĝin. La instruistoj kiujn mi konsultis estis kategoraj: ili malkonsilis min kanti. Tamen mi kantos, eĉ se mi disŝiros la gloton.” Li luktis kaj venkis.

Li komponis pli ol 800 kanzonojn, sonregistris pli ol 1.200 sur diskoj, kantis en ok lingvoj, kaj 180 milionoj da liaj diskoj estis venditaj en la tuta mondo. En 1998 li estis elektita la „varietea artisto de la jarcento“. Krome li aktoris en pli ol 50 filmoj.

Ĉar liaj gepatroj estis armenoj, li apogis kaj helpis Armenion. Post tertremo en 1988 li kreis Asocion por Armenio. En 2006 li kantis antaŭ 200.000 spektantoj en Erevano, la ĉefurbo de Armenio. Du jarojn poste li ricevis la armenan ŝtatanecon kaj estis nomita armena ambasadoro en Svisio, kie li nun vivas. De tiu lando li estas la reprezentanto ĉe UN.

Lia nomo? – La francaj esperantistoj sendube jam divenis: Charles Aznavour.

Inter la grandaj landoj Japanio havas la plej longan vivekspekton (81 jaroj ĉe la viroj, 89 ĉe la virinoj). Mi diris “inter la grandaj landoj”, ĉar je la unua loko estas Monako. Evidente ankaŭ en aliaj landoj vivas tre maljunaj homoj.

Sed ĉu vi povas imagi, ke homoj ankoraŭ kantas en korusoj je la aĝo de 106 jaroj? Tio okazis en Germanio, kie Paul Rutert, ano de koruso dum 70 jaroj, kantis ankoraŭ je tiu aĝo. (Li mortis en 2016. )

Ekzistis kaj ekzistas aliaj tiaj kazoj. La anoj de la brita koruso de olduloj The Zimmers havas kune 3000 jarojn, do ilia averaĝa aĝo estas 75. La plej maljuna aĝas 100 jarojn, la ĉefa kantisto 90. Laŭdire la koruso entuziasmigas Brition.