×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Fajretoj

Tiun ĉi sonrakonton produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando (la rakonteto de Izabella Ĝekson devenanta el al revuo Komencanto de la 1998-a jaro) lam, delonge, en malluna aŭtuna vespero mi navigis laŭ malgaja, siberia rivereto. Subite, antaŭe, ĉe riverkurbiĝo, sub la mallumaj montoj ekbrilis fajreto. Ĝi brilis klare, forte, tute proksime.

Nu, glor' al Dio! — mi diris kun ĝojo. La dormloko estas proksime.

Mia remisto sin turnis, ekrigardis transŝultre la fajreton kaj denove apatie surpremis la remilojn. - Malproksime!

Mi ne kredis tion: la fajreto lumis aperante el nedifinita mallumo. Sed la remisto estis prava: certe, la fajreto brilis malproksime.

Noktaj fajroj ĉiam ŝajnas proksimaj, ili venkas mallumon, ili brilas kaj promesas, kaj allogas per sia proksimeco. Ŝajnas, jen, ankoraŭ du, tri movoj per remiloj kaj la vojo estas finita... Sed tio nur ŝajnas!...

Kaj longe ankoraŭ ni iris laŭ la nigra, kiel inko, rivero. Montfendoj kaj rokoj alfluiĝis, proksimiĝis kaj defluiĝis, restante malantaŭe kaj verŝajne, perdiĝante en senfina foro.

Kaj la fajreto tiasame lumis antaŭe, ŝanĝebrilante kaj allogante tiel same proksime kaj tiel same malproksime.

Mi ofte rememoras nun kaj la malhelan riveron, ombrigitan de rokaj montoj, kaj la viglan fajreton. Multe da fajroj, kaj pli frue, kaj poste, allogis ne solan min per sia proksimeco.

Sed la vivo fluas inter tiaj samaj obskuraj bordoj, kaj la fajroj estas ankoraŭ malproksimaj. Kaj ree oni devas surpremadi je remiloj... Sed tamen... Tamen antaŭe estas la fajroj!..


Tiun ĉi sonrakonton produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

(la rakonteto de Izabella Ĝekson devenanta el al revuo Komencanto de la 1998-a jaro)

lam, delonge, en malluna aŭtuna vespero mi navigis laŭ malgaja, siberia rivereto. Subite, antaŭe, ĉe riverkurbiĝo, sub la mallumaj montoj ekbrilis fajreto. Ĝi brilis klare, forte, tute proksime.

Nu, glor' al Dio! — mi diris kun ĝojo. La dormloko estas proksime.

Mia remisto sin turnis, ekrigardis transŝultre la fajreton kaj denove apatie surpremis la remilojn. - Malproksime!

Mi ne kredis tion: la fajreto lumis aperante el nedifinita mallumo. Sed la remisto estis prava: certe, la fajreto brilis malproksime.

Noktaj fajroj ĉiam ŝajnas proksimaj, ili venkas mallumon, ili brilas kaj promesas, kaj allogas per sia proksimeco. Ŝajnas, jen, ankoraŭ du, tri movoj per remiloj kaj la vojo estas finita... Sed tio nur ŝajnas!...

Kaj longe ankoraŭ ni iris laŭ la nigra, kiel inko, rivero. Montfendoj kaj rokoj alfluiĝis, proksimiĝis kaj defluiĝis, restante malantaŭe kaj verŝajne, perdiĝante en senfina foro.

Kaj la fajreto tiasame lumis antaŭe, ŝanĝebrilante kaj allogante tiel same proksime kaj tiel same malproksime.

Mi ofte rememoras nun kaj la malhelan riveron, ombrigitan de rokaj montoj, kaj la viglan fajreton. Multe da fajroj, kaj pli frue, kaj poste, allogis ne solan min per sia proksimeco.

Sed la vivo fluas inter tiaj samaj obskuraj bordoj, kaj la fajroj estas ankoraŭ malproksimaj. Kaj ree oni devas surpremadi je remiloj...

Sed tamen... Tamen antaŭe estas la fajroj!..