×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Fabelo por plenkreskuloj

Jam de longe vivis viro, kiu havis tri infanojn. Ĉiujn li tre amis. Li ne devenis de riĉa familio, sed dank´al sia saĝeco kaj diligenteco li ŝparkolektis pli da mono kaj aĉetis fekundan grundon. Maljunaĝe li pripensis, kiel dividi sian posedaĵon al siaj infanoj. Iam, kiam li estis jam multe maljuna kaj malsana, li decidis provi, kiu el tri filoj estas la plej saĝa.

Li vokis ĉiujn tri ĉe la lito, sur kiu li kuŝis, kaj donis al ĉiu kvin groŝojn. Ili devis aĉeti ion, kio plenigus lian vakan kaj nudan ĉambron.

La filoj prenis monon kaj foriris plenumi la deziron de la patro. Ĉiu laŭ sia volo.

La plej aĝa filo pensis, ke tio estos facila. Li aĉetis en foiro garbon de pajlo, la unuan aĵon, kiun li vidis. La dua filo momenton cerbumis. Li kruc-kruce trairis la foiron kaj finfine li aĉetis belan plumaron.

La plej juna cerbumadis: „Kion oni povas aĉeti je tiel malmulta mono kaj plenigi per tio la tutan ĉambron?“ Dum horoj kaj horoj li cerbumis, kiam li kaptis ideon: Li foriris al butiko en unu flanka strateto kaj por kvin groŝoj li tie aĉetis kandelon kaj alumeton. Gaje li hejmrevenis kaj li scivolemis, kion aĉetis liaj fratoj.

Venontan tagon la filoj kunvenis ĉe la patra lito. Ĉiu portis sian donacon. Kiel la unua montris ĝin la plej aĝa frato. Li sternis la pajlon teren, sed unu garbo de pajlo sufiĉis nur por kovri unu angulon. La meza filo prezentis la plumaron. Ĝi estis bela, sed ĝi ne plenigis eĉ la duonon de la ĉambro. La patro estis de ili tre seniluziigita.

Fine en la centro de ĉambro starigis sin la plej juna. Du pli aĝaj scivoleme okulumis lin. Kion plej supozeble alportis lin?

La plej juna filo ekflamigis la kandelon kaj ĝia lumo plenigis la tutan ĉambron. Ĉiuj ridetis.

La donaco de la plej juna filo tre ĝojigis la patron. Li cedis al la plej juna tutan grundon, eĉ monon, ĉar li ekkonis, ke la plej juna bone traktos ilin kaj ke li prizorgos ankaŭ siajn du fratojn.