×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Esperanto akcelas plurlingvecon

Esperanto akcelas plurlingvecon

Ĉe plurlingva homo la diversaj lingvoj troviĝas en pluraj lokoj de la cerbo. Do ŝanĝo de unu lingvo al alia signifas salton de unu loko en la cerbo al alia.

Ĉu tiu salto kaŭzas sufiĉe grandan penon aŭ ĉu ĝi relative facile funkcias, tio dependas de la rilato inter ambaŭ lingvoj. Se ili havas multajn similajn trajtojn, tiam la salto ne estas tiom granda ol se la malsameco inter ambaŭ estas grandega, ekzemple inter hindeŭropa lingvo kaj la ĉina.

Do estas sufiĉe facile salti de unu latinida lingvo al alia, dum ekzemple la salto de la germana al la hungara estas tre granda, ĉar la hungara tute malsimilas al la germana.

Kaj la regado de du aŭ eĉ tri, kvar ... lingvoj ne venas de si mem. Lerni duan aŭ trian lingvon ja signifas plej ofte grandan penon, depende de la simileco aŭ malsimileco de la nove lernota lingvo al la jam lernita lingvo.

Kaj: Dum la unuan lingvon oni lernas kvazaŭ ludante, la duan lingvon oni akiras plej ofte en aĝo kiam la lernado devas okazi pli sistemece kaj tial lingvo kiu havas tre sistemecan strukturon pli facile fiksiĝas en novaj lokoj de la cerbo ol lingvo ĉe kiu strukturoj estas apenaŭ ekkoneblaj.

Dependas ankaŭ de la inteligenteco de la lernanto, ĉu tiu ekkono de strukturoj funkcias glate kaj rapide aŭ ĉu restas daŭra nebuleco rilate al tio. Kaj dependas ankaŭ de la kvalito de la instruado. Ju pli persona kaj individua estas la instruado, des pli bone eblas reordigi la cerbon de la lernanto por la nova lingvo.

Rilate al sistemeco artefarita lingvo havas grandan avantaĝon kompare kun naturaj lingvoj kaj tio validas tute klare por Esperanto: Ĝi estas tre klare kaj unuece strukturita kaj ne devas porti balaston de kontraŭdiraj reguloj. Do ĝi ebligas rapidan kaj ĝisfundan lernadon kaj aplikadon.

Kaj Esperanto estas ankaŭ vera interlingvo: Nome ĝia strukturo estas peranto inter diversaj lingvosistemoj kaj tiel Esperanto estas ankaŭ ponto al aliaj lingvoj en la homa cerbo. Ĝi firmigas la ekkonon de la strukturoj de la unua - la gepatra - lingvo kaj ĝi montras la vojon al novaj lingvoj.

Esperanto havas pruvitan propedeŭtikan valoron: Post la lernado de Esperanto la lernado de aliaj lingvoj plifaciliĝas. La sukceso pri la lernado de Esperanto stimulas la kuraĝon al lernado de pluaj lingvoj. Rilate al la lernado de la angla la situacio ja estas inversa: Ĝia lernado kostas tiom da fortostreĉo ke por plej multaj homoj la emo lerni pluan lingvon draste falas.

La lernado de Esperanto povas reveki tiun emon. Tiel Esperanto akcelas la plurlingvecon de homoj. Do estas sencohave lerni Esperanton eĉ se oni ne povas vaste apliki ĝin, kvankam tio ja helpe de la interreto hodiaŭ eblas pli kaj pli. Al tio ankaŭ la Esperanta Retradio kontribuas.