image

Esperanta Retradio 2017, Eroso kaj psiĥo (1)

Tiun ĉi grekan miton prilaboris kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Antaŭ multegaj jaroj vivis reĝo kaj reĝino. Ili havis tri filinojn. La plej maljuna estis bela, la pli juna estis ankoraŭ pli bela, sed la plej bela, supermezureble bela, estis la plej juna filino. Ŝi nomiĝis Psiĥo.

El malproksimaj landoj venis homoj, ili velis trans marojn kaj transpaŝis neĝokovritajn montarojn por povi vidi la belan Psiĥo. Ili admiris ŝin, kiam ŝi venis el la palaco, ili surgenuiĝis antaŭ ŝi kaj flustris: „La diino de la belo kaj amo, Afrodito mem, forlasis la Olimpon kaj venis al ni. Tiel bela ne povas esti filino de homaj gepatroj.“ „Aĥ, ne, tio ne estas la diino Afrodito,“ diris aliaj, „naskiĝis nova diino, pli bela kaj pli potenca ol Afrodito.“ Kaj ili surgenuis antaŭ ŝi kaj adoris ŝin kaj alportis oferojn al ŝi. Kiam Psiĥo iris sur la straton, vigliĝis la stratoj per homoj kiel ĉe festo. La homoj kunkuris kaj disĵetis florojn sur ŝian vojon. En la forlasitaj temploj de la diino Afrodito plektis araneoj siajn retojn, la cindro sur la oferaj altaroj jam delonge fridiĝis kaj neniu alportis novajn oferojn. La ŝtupoj de la temploj estis prikreskataj de herboj kaj fiherboj. Ĉiuj honoris la reĝan filinon Psiĥo kaj ne plu pensis pri la diino Afrodito. La kolera Afrodito observis, kiel ŝia famo paliĝas kaj la homoj komencas konsakri novajn templojn al homa filino. Tiun hontigon ŝi ne povis elteni kaj tial ŝi vokis sian filon Eroso, kiu helpu al ŝi puni la arogantan princinon. La filo de la diino, kiu havis orajn flugilojn, tuj disetendis ilin kaj flugis sen hezito al sia patrino. Enmane li tenis pafarkon kaj lia sagujo estis plena de sagoj. La sagoj estis nevideblaj por homaj okuloj, sed se ili trafis iun, tiun kvazaŭ flamigis la amo. Kaj la amo alportis al kelkaj ĝojon kaj al aliaj zorgojn kaj doloron.

„Malsupre surtere vivas la reĝa filino Psiĥo,“ diris Afrodito al Eroso, „ŝi estas tiel aroganta, ke ŝi permesas, ke oni adoras ŝin kiel diinon. Vi helpos al mi puni ŝin. Streĉu vian arkon kaj trafu ŝin per sago en la koron. Sed via sago ne alportu al ŝi ĝojon, sed nur suferon. Ŝi prenu la plej aĉan viron, kiun portas la tero, kiel edzon. Dum ŝiaj turmentoj kaj ŝia humiligo neniu adoros ŝin kaj sur miaj altaroj ree ekbrulos la fajro kaj la odoro de la oferoj denove grimpos en la ĉielon.“ Obeeme Eroso kapjesis kaj forflugis por plenumi tion, kion la patrino ordonis al li. Li kaŝis sin en arbokrono antaŭ la reĝa palaco kaj tiris sagon el la sagujo. Ĉirkaŭ la palaco ĉie staris aroj de migrantoj, kiuj atendis la elvenon de la bela Psiĥo. Ne daŭris longan tempon kaj ŝia beleco ekbrilis enmeze de la atendantoj kiel sunobrilo. Eroso lasis sinki la manon kun la pafarko kaj rigardis kvazaŭ paralizita al Psiĥo. Poste li remetis la sagon en la sagujon kaj forflugis. Je la unua fojo li ne obeis sian patrinon Afrodito. Kvankam Psiĥon ĉiuj honoris kaj admiris, ŝi ne estis feliĉa. Ŝiaj malpli belaj fratinoj jam geedziĝis kaj transloĝiĝis al siaj edzoj, Psiĥon neniu petis pri geedziĝo, ĉiuj nur adoris ŝin. La reĝo divenis, ke la dioj verŝajne estas koleraj pri lia filino kaj ordonis pridemandi la orakolon, kion fari. La orakolo diris: „Vestu Psiĥon per mortula vesto, tio estos ŝia fianĉa robo. Konduku ŝin sur la pinton de la roko malantaŭ la palaco. Tie ŝia fianĉo venos al ŝi. Li ne estas homdevena kaj kapablas fari kruelaĵojn.“ La reĝo aŭdis la orakolan diron kaj larmis. Lia plej ŝatata kaj plej bela filino ne estis naskita por homamo, sed monstro ŝin forkondukos de la dezerta roko. Tamen li ne kuraĝis spiti la rekomendon de la dioj. Li ordonis pretigi funebran manĝon, kunvokis muzikantojn kaj ordonis al ili ludi la plej malgajajn kantojn. La filinon li vestigis kvazaŭ por la tombo.

Kiam la torĉoj estingiĝis kaj silentiĝis la kantadoj, Psiĥo je la lasta foĵo paŝis el la palaco. La reĝo, la reĝino kaj la tuta popolo akompanis ŝin kun larmoj kaj veaj lamentoj al la roko malantaŭ la palaco. Sur la rokan pinton ŝi grimpis sola. Ŝi sidiĝis, larmoj pro timo fluis trans ŝiajn vangojn kaj ĉirkaŭ ŝi ŝvebis mornaj grizaj nuboj. Jen subite forpelis la softa vento Zefiro la nubojn, ĉirkaŭbrakis Psiĥon delikate kaj forportis ŝin de la altaj rokoj en valon plenan de odorantaj floroj kaj freŝaj herboj. Ĝi sekigis ŝiajn larmojn kaj Psiĥo ĉirkaŭrigardis. Antaŭ ŝi susuris mallaŭte bosko kaj en la ombro de la arboj briletis kristalklara fonto. Proksime de fonto staris pompa palaco, la muroj estis el martelita arĝento, la tegmento el oro kaj eburo. Timeme Psiĥo proksimiĝis al la palaco. La pordoj estis malfermitaj, bunta luma brilo iris el ili. La plankoj de la palaco estis ornamitaj per juveloj kaj ludadis ĉiukolore. „Sed kiu loĝas en tiu majesta palaco?“ pripensis Psiĥo. Ŝi grimpis sur la unuan ŝtupon de la ŝtuparo, poste sur la duan kaj la trian, ŝi kuris supren sur la ŝtuparo kaj rigardis observeme en la halon, ŝi ĉirkaŭrigardadis kaj enpaŝis. Ŝi iris tra malplenaj ĉambroj kaj trovis neniun. Kiam ŝi rigardis valoregajn vazojn kaj marmorstatuojn, eksonis la voĉo de nevidebla estaĵo: „Estu bonvena, Psiĥo, en mia palaco. Ĉio, kion vi vidas ĉirkaŭe, apartenas al vi. Se vi havas deziron, simple diru ĝin. Miaj servistoj plenumos ĝin al vi.“ Psiĥo deziris bani sin. Apenaŭ ŝi elparolis la deziron, jam preparis nevideblaj manoj banejon al ŝi. Post la banado ŝi trovis tablon kovritan per la plej delikataj manĝoj kaj trinkaĵoj. Dum ŝi manĝis, surprizis ŝin nevidebla kantisto per kanto kaj nevideblaj muzikistoj per muziko. Ŝi aŭskultis la ĉarman muzikon kaj la kantadon ĝis superfortis ŝin laceco. En la apuda ĉambro ŝi trovis jam preparitan liton. Laca ŝi sternis sin, sed ne povis endormiĝi.

Ŝi cerbumis pri la sorĉopalaco kaj la edzo, kiun la orakolo anoncis al ŝi. Kaj poste ŝi denove pensis pri la gepatroj, kiujn turmentas duboj. Krepuskiĝis kaj la krepusko ŝanĝiĝis en tenebron. En la malhelo Psiĥo perceptis brueton. Iu, kiun ŝi ne povis vidi en la tenebro, venis al ŝia lito kaj parolis tute proksime ĉe ŝi: „Mi estas via edzo, Psiĥo,“ ,,li diris, „ne timu min. Nenio mankos al vi, pri tio miaj nevideblaj servistoj zorgos. Sed mian aspekton vi rajtos rigardi neniam. Tial mi venos nur nokte al vi, kaj nur en la tenebro vi povos paroli kun mi.“ La voĉo de la stranga edzo estis kara kaj klara, kaj Psiĥo ĉesis timi. Ŝi promesis, ke ŝi neniam provos rigardi la aspekton de la nekonato, kaj ke ŝi restos ĉe li. Dum la tagoj vidis Psiĥo en la pompa palaco eĉ ne unu homon, kaj ŝia ununura konsolo estis, ke ŝi vespere renkontos sian edzon. La reĝo kaj la reĝino estus feliĉaj, se ili scius, kio okazis al ŝia filino. Ili pensis pri la orakolo kaj imagis, ke Psiĥon disŝiris malica drako. Ankaŭ la fratinoj aŭdis pri la sorto de la plej juna princino, kaj ili iris en la reĝan palacon por konsoli siajn malgajajn gepatrojn. En tiu nokto diris la nekonata edzo al Psiĥo: „Kara Psiĥo, minacas vin proksima danĝero. Morgaŭ viaj fratinoj grimpos sur la altan rokon, ili vokos vin kun larmoj kaj lamentoj. Eble vi aŭskultos iliajn veajn lamentojn, sed vi ne rajtos respondi al ili.“ Antaŭ la okuloj de Psiĥo aperis la bildo de ŝia malproksima hejmo, ŝi komencis plori kaj petis kaj petegis sian edzon, ke li permesu al ŝi inviti la fratinojn, ke ŝi sciigos al ili, ke ŝi bonfartas, kaj ke poste ŝiajn gepatrojn ne plu turmentos afliktoj pro la perdita filino. Ŝi petis kaj petegis, ĝis ŝia edzo ne plu kontraŭdiris ion. Li permesis inviti kaj pridonaci la fratinojn, sed li malpermesis, ke ŝi diru la veron pri sia edzo. Psiĥo dankis al li kaj promesis ĉion. Ŝi ĝojis post tiom longa tempo revidi la fratinojn.

Je la sekva tago la fratinoj grimpis sur la pinton de la roko. Tie ili lamentis kaj vokis Psiĥon laŭ ties nomo. Psiĥo aŭskultis ilin kaj ordonis al la softa vento Zefiro porti ilin al la palaco. Zefiro etendis siajn travideblajn flugilojn kaj forportis la du fratinojn de la roko. Psiĥo ĉirkaŭbrakis kaj eldemandis ilin, ŝi rakontis kaj feliĉe ridis. Ankaŭ la fratinoj ridis, sed ĉe la ekvido de la pompa palaco ili nur ridetis plu. Kiam Psiĥo kondukis ilin tra la ĉambroj, kaj kiam ili paŝis preter oro kaj juveloj, ankaŭ la rideto foriĝis de iliaj vizaĝoj. Psiĥo ordonis al la nevideblaj manoj, ke ili pretigu banejon kaj regale kovru la tablon. La fratinoj banis sin, manĝis manĝaĵojn, kiujn ili gustumis ankoraŭ neniam kaj trinkis trinkaĵojn de nekonata delikateco, kiujn ili trinkis ankoraŭ neniam. Palaj pro envio ili demandis: „Kaj kiam vi montros al ni vian edzon?“ Psiĥo memoris pri la konsilo de sia edzo kaj ne respondis. La fratinoj urĝis ŝin, mokis kaj ne ĉesis demandi. Psiĥo volis liberigi sin de la neagrablaj demandoj kaj tial ŝi diris tion, kio ĝuste venis en ŝian kapon: „Mia edzo ankoraŭ estas juna. Li ĉasas bestojn dum la tuta tago, tial vi ne povas vidi lin.“ Haste ŝi pridonacis la fratinojn per oro kaj juveloj, alvokis Zefiron, kaj tiu reportis ilin. La fratinoj akceptis la donacojn de Psiĥo, sed ili ne ĝojis pri ili. Turmentis ilin la envio. La plej maljuna fratino diris: „Kiun meriton Psiĥo havas, ke ŝi vivas en tiom da superfluo kaj havas nevideblajn servistojn kiel diino? Ja kion havas mi? Avaran edzon. Ĉiun etan moneron li dekfoje turnas antaŭ ol elspezi ĝin, kaj la tegmentajn trabojn li pro nura avaro plej prefere lasus putri.“ „Kaj kia estas edzo mia?“ diris la dua fratino. „Li estas maljuna kaj malsana. Li neniam eliras ĉasi. La tuta domo odoras je medicino kaj herbaj trinkaĵoj. Kaj ĉe Psiĥo ĉio odoregas laŭ multekostaj oleoj. Ĉu ni ne estas pli aĝaj ol Psiĥo?

Kial ŝi havas ĉion kaj ni nenion? Ni prefere ne diru al la gepatroj, kion ni vidis. Kial ni eltrombonu la bonfarton de Psiĥo?“ La fratinoj kuris lamentante al la gepatroj kaj asertis, ke ili ne trovis la diforlasitan Psiĥon. Sekrete ili pensis nur pri tio, kiel ili povos damaĝi al la pli juna fratino. Psiĥo ĝojis, ke ŝi sukcesis konservi la sekreton. Vespere, kiam ĉio estis vualita en tenebro, aŭdis Psiĥo denove la voĉon de sia edzo. Li laŭdis ŝin pro tio, ke ŝi protektis sin kontraŭ la demandoj de la fratinoj, sed li aldonis malgaje: „Mi esperas nur, ke vi ne perfidos min je la sekva fojo, Psiho! La fratinoj envias al vi kaj certe revenos. Ne parolu kun ili pri via edzo kaj ne provu ekscii, kiu mi estas. Eĉ, se vi vidos mian vizaĝon nur unufoje, vi perdos min por ĉiam kaj ni neniam plu renkontiĝos.“ Psiĥo promesis obei kaj perfidi nenion. La fratinoj ne atendigis sin longan tempon. Post kelkaj tagoj ili revenis denove. Ili ne atendis ĝis kiam Psiĥo sendos Zefiron. Senpacience ili desaltis de la roko kaj Zefiro kaptis ilin dum ties falado kaj demetis ilin sur la herbejon antaŭ la palaco. Psiĥo bonvenigis ilin, regalis kaj pridonacis ilin. Unue la fratinoj raportis, kio okazis surtere. „Vi estus devinta vidi la gepatrojn,“ ili mensogis, „kiom ili ĝojis pri via feliĉo. Kaj kiu estas ŝia edzo? ili demandis nin. Ni ne vidis lin, ni respondis. Psiĥo montros lin je la sekva fojo al ni.“ Psiĥo forgesis, kion ŝi menciis je la lasta vizito de la fratinoj kaj diris: „Mia edzo ne estas hejme. Li estas jam maljuna kaj forvojaĝis pro negocoj.“ Tuj ŝi vokis Zefiron kaj lasis reporti la fratinojn al la roko. La fratinoj revenis hejmen kaj la plej maljuna rapide komencis paroli: „Tio estas stranga, je la pasinta fojo ŝi diris, ke ŝia edzo estas juna kaj nun ŝi diras, ke li estas maljuna komercisto.“ „Aŭ,“ diris la alia fratino, „ŝi ankoraŭ eĉ ne vidis sian edzon aŭ ŝi mensogas. Ni devos iri plian fojon al ŝi kaj trovi la veron.“

La fratinoj tranoktis en la palaco de la gepatroj kaj apenaŭ povis atendi la matenon. Tre frue ili kuris al la roko, lasis porti sin de Zefiro malsupren kaj rapidis al la plej juna fratino. „Aĥ, fratinjo, kompatinda Psiĥo,“ ili vokis kaj premis hipokrite larmojn el siaj okuloj, „vi ja eĉ ne divenas, kio atendas vin! Ĉu vi scias, kiu estas via edzo? La orakolo diris la veron, li ne estas homo kiel ni, sed hidra drako.“ La ektimigita vizaĝo de Psiĥo perfidis, ke ŝi ankoraŭ neniam vidis sian edzon. La knabinoj rimarkis ŝian ektimon kaj mensogis eĉ pli: „Paŝtistoj vidis cirkuli la monstron ĉirkaŭ la roko,“ asertis unu. „Ĝi estas terura, jam ĝia aspekto kaŭzas malsanojn,“ mensogis la dua. „Kiam ĝi estos grasiginta vin, ĝi vin voros,“ diris ambaŭ. „Kion mi faru?“ demandis Psiĥo plena de timo la fratinojn. „Ne timu, ni konsilos al vi,“ konsolis ŝin hipokrite la fratinoj. „Metu sub vian liton oleolampon. Kovru la flamon per ujo, por ke la drako ne vidu la lumon. Enlite tenu preta akran tranĉilon. Kiam la monstro endormiĝos, mallaŭte prenu la lumon al vi kaj per unu tranĉo senkapigu ĝin. Tiel vi liberigos vin el ĝia perforto kaj ni ja zorgos pri vi. Ni estas ja viaj fratinoj.“ Psiĥo dankis al la fratinoj kaj Zefiro reportis ilin al la roko. Ekscitite Psiĥo pretigis lumon kaj tranĉilon kaj atendis la vesperon. Laste la suno finis en la maro sian migradon kaj la palaco vualiĝis en tenebron. Kun la komenciĝinta nokto venis ankaŭ la edzo. Tiutage li estis eksterordinare laca kaj baldaŭ ekdormis. Tuj kiam Psiĥo aŭdis, ke li spiras trankvile, ŝi malkaŝis la lumon kaj manprenis la tranĉilon. Sed kiam ŝi prilumis la liton, ŝi moviĝis ektimigite malantaŭen. Antaŭ ŝi kuŝis la filo de la diino Afrodito mem kaj liaj oraj flugiloj briltremis ĉe la lumo de la oleolampo. Li estis tiel bela, ke Psiĥo ĝemis. Ŝia mano kun la lumo ektremis kaj guto de la varmega oleo falis de la lampo sur ŝultron de la juna dio. Eroso tuj vekiĝis pro la doloro. Li vidis Psiĥon, kiu kliniĝis super lin. Senvorte li leviĝis de la lito kaj forflugis en la tenebron.

Vane la malfeliĉa Psiĥo postvokis lin kaj vane ŝi petis lin reveni. Ĉirkaŭe estis nur silentema nokto, neniu respondis al ŝi. Despere ŝi kuris eksteren en la tenebron, stumbladis pro radikoj kaj ŝtonoj, vundis la manojn kaj piedojn je dornaj arbustoj kaj serĉis la edzon, ŝi vokis lin kaj aŭskultadis, ĉu ŝi aŭdas tamen la susuradon de la flugiloj. La nokto estis kvazaŭ silenta. Intertempe flugis Eroso al sia patrino Afrodito kaj konfesis al ŝi, kio al li okazis. „Estas bone, ke tio okazis al vi,“ ĉagrenigite diris la diiino, „se vi obeus min, Psiĥo ne brulvundus vin. Ĉar vi ne sukcesis puni ŝin, faros tion mi.“ Eroso sternis sin ĉe la patrino kaj la brulvundoj kaŭzis aĉan febron. Psiĥo vagadis tra la mondo, serĉis la edzon kaj sopiro je li kaj konsciencriproĉoj turmentis ŝin. Ŝi demandis la homojn en la urboj, la paŝtistojn sur la paŝtejoj kaj la fiŝistojn ĉe la bordo de la maro, ĉu ili vidis Eroson, ŝian edzon. Kelkaj kapskuis kompateme, aliaj mokis ŝin, sed ĉiuj supozis, ke Psiĥo freneziĝis. Neniu homo iam vidis Eroson, kvankam ĉiun trafis iam aŭ sago de la ĝojo aŭ sago de la sufero. Post longa misvoja vagado kaj serĉado venis Psiĥo al sia pli maljuna fratino kaj rakontis al ŝi sian malgajan sorton. La fratino ŝajnigis sin tiel, kvazaŭ ŝi bedaŭrus Psiĥon. Apenaŭ Psiĥo foriris, ŝi kuris al la alta roko, grimpis supren kaj vokis: „Portu min, Zefiro, al via mastro! Mi volas esti pli bona edzino al li ol Psiĥo!“ Kun tiuj vortoj ŝi saltis en la profundon. Sed Zefiro ne atentis ŝian komandon, kaj la fia fratino mortis pro la falo en la abismon. Ankaŭ al la dua fratino iris Psiĥo kaj lamentis pri sia malfeliĉo. La fratino hipokrite kompatis kaj konsolis ŝin. Tamen ŝi pensis nur pri tio, kiel ŝi mem povus anstataŭi la edzinon al Eroso. Apenaŭ Psiĥo foriris, kuris ankaŭ la dua fratino al la roko, surgrimpis ĝin kaj vokis: „Eroso, akceptu vian veran edzinon kaj vi, Zefiro, portu min malsupren!“ Ŝi vokis kaj saltis en la abismon. Sed ankaŭ la duan fratinon Zefiro ne obeis. Per la salto de la roko ŝi mortis. Fine renkontis Psiĥo kun koro kuntirita de zorgoj kaj de sopiro, la servistinojn de Afrodito, kiuj serĉis ŝin. „Jen vi ja estas!“ ili kriis. „Ni tuj devos konduki vin al nia mastrino, al diino Afrodito.“ Psiĥo ne defendis sin. Ŝi esperis renkonti ĉe Afrodito sian edzon. Tial ŝi sekvis la servistojn al la monto, kie la diino alte super la nuboj havis sian palacon. Afrodito observis Psiĥon per malica rigardo kaj diris: „Ĉu oni ne plu festas vin kiel diinon? Kie estas la homoj, kiuj portis donacojn kaj oferojn al vi? Mia filo Eroso estas ĉe mi, mi bone enfermis lin, ne esperu, ke vi vidos lin. Via impertinenta malobeemo ĵetis lin je febro.“ Kaj la diino ordonis al la servistinoj, ke ili miksu tritikon, hordeon, milion, papavon, pizojn, lentojn kaj fabojn. Poste ŝi kondukis Psiĥon antaŭ grandan amason de miksitaj semoj kaj ordonis al ŝi: „Ĉi tie bridu vian fieron! Ĝisvespere vi devas dividi ĉiujn semojn kaj bele ordigi laŭ specoj. Nokte mi revenos, kaj se vi ĝis tiam ne estos preta, mi severe punos vin!“ La diino foriris kaj Psiĥo sidiĝis al la semamaso. Ŝi eĉ ne provis dividi la grenojn laŭ specoj. Kiu surtere povus sukcese fini tian laboron? Malgaje ŝi observis longiĝantajn ombrojn kaj atendis senpotence la punon, kiu ĉiun momenton proksimiĝis. Jen alkuris malgranda diligenta formiko kaj havis kompaton kun la bela Psiĥo. Ŝi venigis kamaradojn kaj dividis la laboron. Unuj formikoj portis flanken la tritikon, aliaj la hordeon kaj la pluaj la milion. Tiom da formikoj venis, ke la semamaso foriĝis. Ili metis grenon post greno sur sep malgrandajn montetojn. Ĝisvespere ili ĉion ordigis. Vespere venis Afrodito, kronita per rozoj, de la olimpa bankedo kaj preskaŭ alkriis Psiĥon: „Ne supozu, ke vi gajnis! Sola vi certe ne faris tion. Iu kompatis vin kaj helpis al vi. Des pli malbone por vi!“ Ŝi ĵetis antaŭ la princinon pecon da nigra pano kaj firme enfermis ŝin por la nokto. Matene Afrodito revenis kaj ordonis, sen rigardi Psiĥon: „Ĉu vi vidas ĉe la rivero la boskon? Tie paŝtas sin ŝafoj, kies lano ore briletas. Kuru en la boskon kaj portu al mi korbon de tiu lano.“ Psiĥo volonte kuris al la bosko. La tiutaga tasko ŝajnis al ŝi multe pli facila. Kiam ŝi kuris laŭ la rivero, la fragmito kompatis ŝin kaj flustris al ŝi: „Psiĥo, ne rapidu tiom. Je mateno la ŝafoj en la bosko estas sovaĝaj. Ili mortbatus vin per siaj hufoj. Prefere atendu, ĝis la tagmeza suno komencos malfortiĝi. La ŝafoj tiam dormos kaj vi facile kunkolektos bulon da lano, kiu postrestis en la arbustaĵo.“ Psiĥo obeis la voĉon de la kompatema fragmito kaj kaŝis sin post arbo. Posttagmeze la ŝafoj ekdormis. Psiĥo kolektis la oran lanon kaj rapidis al Afrodito. La okuloj de la diino fulmis. „Ne supozu, ke vi gajnis. Certe iu kompatis vin kaj helpis al vi. Ni ekscios, kiel vi plenumos la trian taskon. Jen, prenu la kristalpelvon. Kuru kaj portu al mi akvon el la nigra fonto. Ĝi fontas sub tiu montopinto.“ Psiĥo rapidis por plenumi la deziron de la diino. Ŝi grimpis super akraj glitaj ŝtonoj sur la montopinton, sub kiu elŝprucis la nigra fonto. La sopiro pri la edzo helpis al ŝi iri trans la danĝerajn lokojn. Ĉe krutaj abismoj fortigadis ŝin la espero povi vidi la edzon almenaŭ unufoje, se ŝi plenumos la ordonon de la diino. Ŝi tiom proksimiĝis al la fonto, ke ŝi aŭdis la akvon, kiu ĵetiĝis en la abismon kaj ŝi rigidiĝis pro teruro. Ŝi ne povis devigi sin levi piedon. El kavernoj ĉirkaŭ la fonto drakomonstroj etendis siajn multdentajn faŭkojn kaj rigardis al Psiĥo per mokaj okuloj. Kaj la bruanta akvo vokis subite per homa voĉo: „Foriru! Atentu! Vi pereos! Fuĝu!“ El la okuloj de Psiĥo ekfluis larmoj. Ŝi estis je la celo kaj ne kuraĝis plenigi la pelvon per akvo. Ŝia sufero kaj turmento vekis la kompaton de fiera aglo. Ĝi flugis el la nuboj malsupren kaj parolis al ŝi: „Psiĥo, kiel vi povis pensi, ke vi povus plenumi tian malfacilan taskon? La akvo de la nigra fonto ĵetiĝas rekte en la submondon, en la mortulan regnon, kaj neniu mortemulo povas kapti eĉ nur guton de ĝi. Sed donu la pelvon al mi, mi helpos al vi.“ Psiĥo donis al la aglo la pelvon, tiu prenis ĝin per la beko, ĝi manovris sin kuraĝe per la flugiloj, meze inter la makzeloj de la teruraj drakoj, ĝi prenis akvon kaj reflugis al Psiĥo. Psiĥo dankis al li plena de ĝojo kaj kuris kun la akvo al Afrodito. Survoje ŝi bone atentis, ke eĉ ne guto perdiĝu. Afrodito ridis malice: „Vere, ŝajnas, ke vi estas potenca sorĉistino. Sed mi havas por vi ankoraŭ plian taskon. Prenu tiun ĉi skatolon kaj iru kun ĝi rekte en la submondon, en la ombran regnon. Donu la skatolon al Persefono kaj petu ŝin doni al vi iom da kuraciga ungvento por mia filo. Vi brulvundis lin, almenaŭ alportu kuracilon al li kaj ne revenu sen la ungvento!“ Kun peza koro Psiĥo iris el la palaco de la diino Afrodito. „Nur mortintoj povas viziti la mortintojn,“ ŝi diris al si. Kiu iam grimpas malsupren en ilian regnon, ne revenos al la vivantoj. Tamen ŝi volonte portus la ungventon el la submondo al Eroso. Eble brulas kaj doloras lia vundo. Eble li lamente ĝemas, pensis Psiĥo terurigite. Rapide, rapide – bruis la sango en ŝiaj tempioj. Konfuzite ŝi serĉis la plej mallongan vojon en la submondon. Senspire ŝi rapidis al alta turo. „Mi saltos de la turo kaj Morto tuj kondukos min en la mortulan regnon,“ ŝi pensis. Kun certeco ŝi iris renkonte al la ŝtuparo, kiu kondukis supren. Tio vekis eĉ la kompaton de la frida ŝtona turo kaj ĝi parolis per homa voĉo: „Haltu, kompatinda Psiĥo. Kial vi volas mortigi vin? Se vi mortus kaj via ombro irus en la submondon, vi neniam denove povus reveni surteren. Iru ĉiam okcidenten, ĝis vi venos al kaverno sub nigraj rokoj. Eniru tie kaj sekvu la malhelan irejon. Ĝi kondukos vin en la submondon. Sed ne survojiĝu kun malplenaj manoj. Kunprenu du mielkukojn kaj metu du monerojn en la buŝon. Survoje parolu al neniu.

Al la trikapa hundo Cerbero, la gardisto de la submondo, ĵetu kukon kaj ĝi preterlasos vin. Se vi venos al la rivero de l‘ morto, la pramisto Karono mem prenu moneron el via buŝo. En la rivero mem naĝos morta maljunulo, tiu etendos siajn elsekigitajn brakojn al vi kaj petos vin, ke vi tiru lin sur la pramon. Sed ne atentu lin. Helpu al neniu survoje en la submondon, vi povus perdi la kukon, sen ĝi vi neniam revidus la taglumon. Kiam Persefono plenigos al vi la skatolon per ungvento, ne malfermu ĝin, sed reportu ĝin fermita al Afrodito. Sur la vojo reen donu al la pramisto Karono pere de la lango la duan moneron kaj ĵetu al la trikapa hundo la duan kukon. Se vi faros ĉion tion, vi sukcesos.“ Psiĥo dankis kaj iris ĉiam okcidenten. Ĉe la vojo ŝi petis ĉe bonaj homoj pri du mielokukoj kaj du moneroj. Tiel ŝi venis al la nigra roko kaj grimpis en la kavernon, de kie kondukas la vojo en la submondon. Ŝi sukcesis pri ĉio, kaj kun ĝojo ŝi revenis el la tenebro kaj eterna silento en la taglumon, kie birdokantado salutis ŝin. Ĝoje ŝi ekiris sur la vojo reen. Sed ŝia scivolo ne lasis pensi ŝin pri io alia ol pri la mirakle saniga ungvento en la skatolo. „Se mi rigardos ĝin rapide nur unufoje kaj tuj refermos la skatolon, povos okazi nenio malbona,“ ŝi pripensis. Kaj tuj ŝi efektive provis. Sed en la skatolo ne estis kuraciga ungvento, sed mortodormo de la submondo. Apenaŭ Psiĥo levis la kovrilon, eliris la mortodormo, kaj ŝi falis morta surteren. Intertempe la vundo de Eroso estis kuracita, kaj li eksopiris sian karan edzinon. Li ĉirkaŭrigardis, ĉu li vidos ŝin ie surtere. Jen li ekvidis ŝin kuŝi surtere kiel morta. La dio etendis siajn orajn flugilojn kaj flugis al ŝi. Zorgeme li forviŝis de ŝi la mortodormon kaj remetis ĝin en la etan skatolon. Poste li vekis Psiĥon per delikata piko de unu el siaj sagoj kaj reflugis al Afrodito. Li volis esti antaŭ Psiĥo en la palaco. Kaj ankaŭ Psiĥo haste kuris kun sia skatolo al Afrodito. Eroso petegis sian patrinon pri indulgo je Psiĥo, sed Afrodito tute ne estis alirebla por peto. Nur kiam ankaŭ la dia patro Zeŭso pledis por ŝi, Afrodito komencis graci ŝin. Zeŭso sendis la dion Hermeso por konduki Psiĥon al la Olimpo. Li mem transdonis al ŝi pokalon plenan de dia nektaro kaj faris ŝin tiel nemortebla. En la Olimpo oni poste festis pompan nupton. Ĉiuj dioj partoprenis je ĝi. Ili manĝis dian ambrozion, trinkis nektaron kaj la Muzoj ĉe la festeno ĉarme kantis por ili.

Want to learn a language?

Learn from this text and thousands like it on LingQ.

  • A vast library of audio lessons, all with matching text
  • Revolutionary learning tools
  • A global, interactive learning community.

Language learning online @ LingQ

Vane la malfeliĉa Psiĥo postvokis lin kaj vane ŝi petis lin reveni. Ĉirkaŭe estis nur silentema nokto, neniu respondis al ŝi. Despere ŝi kuris eksteren en la tenebron, stumbladis pro radikoj kaj ŝtonoj, vundis la manojn kaj piedojn je dornaj arbustoj kaj serĉis la edzon, ŝi vokis lin kaj aŭskultadis, ĉu ŝi aŭdas tamen la susuradon de la flugiloj. La nokto estis kvazaŭ silenta. Intertempe flugis Eroso al sia patrino Afrodito kaj konfesis al ŝi, kio al li okazis. „Estas bone, ke tio okazis al vi,“ ĉagrenigite diris la diiino, „se vi obeus min, Psiĥo ne brulvundus vin. Ĉar vi ne sukcesis puni ŝin, faros tion mi.“ Eroso sternis sin ĉe la patrino kaj la brulvundoj kaŭzis aĉan febron. Psiĥo vagadis tra la mondo, serĉis la edzon kaj sopiro je li kaj konsciencriproĉoj turmentis ŝin. Ŝi demandis la homojn en la urboj, la paŝtistojn sur la paŝtejoj kaj la fiŝistojn ĉe la bordo de la maro, ĉu ili vidis Eroson, ŝian edzon. Kelkaj kapskuis kompateme, aliaj mokis ŝin, sed ĉiuj supozis, ke Psiĥo freneziĝis. Neniu homo iam vidis Eroson, kvankam ĉiun trafis iam aŭ sago de la ĝojo aŭ sago de la sufero. Post longa misvoja vagado kaj serĉado venis Psiĥo al sia pli maljuna fratino kaj rakontis al ŝi sian malgajan sorton. La fratino ŝajnigis sin tiel, kvazaŭ ŝi bedaŭrus Psiĥon. Apenaŭ Psiĥo foriris, ŝi kuris al la alta roko, grimpis supren kaj vokis: „Portu min, Zefiro, al via mastro! Mi volas esti pli bona edzino al li ol Psiĥo!“ Kun tiuj vortoj ŝi saltis en la profundon. Sed Zefiro ne atentis ŝian komandon, kaj la fia fratino mortis pro la falo en la abismon. Ankaŭ al la dua fratino iris Psiĥo kaj lamentis pri sia malfeliĉo. La fratino hipokrite kompatis kaj konsolis ŝin. Tamen ŝi pensis nur pri tio, kiel ŝi mem povus anstataŭi la edzinon al Eroso. Apenaŭ Psiĥo foriris, kuris ankaŭ la dua fratino al la roko, surgrimpis ĝin kaj vokis: „Eroso, akceptu vian veran edzinon kaj vi, Zefiro, portu min malsupren!“ Ŝi vokis kaj saltis en la abismon. Sed ankaŭ la duan fratinon Zefiro ne obeis. Per la salto de la roko ŝi mortis. Fine renkontis Psiĥo kun koro kuntirita de zorgoj kaj de sopiro, la servistinojn de Afrodito, kiuj serĉis ŝin. „Jen vi ja estas!“ ili kriis. „Ni tuj devos konduki vin al nia mastrino, al diino Afrodito.“ Psiĥo ne defendis sin. Ŝi esperis renkonti ĉe Afrodito sian edzon. Tial ŝi sekvis la servistojn al la monto, kie la diino alte super la nuboj havis sian palacon. Afrodito observis Psiĥon per malica rigardo kaj diris: „Ĉu oni ne plu festas vin kiel diinon? Kie estas la homoj, kiuj portis donacojn kaj oferojn al vi? Mia filo Eroso estas ĉe mi, mi bone enfermis lin, ne esperu, ke vi vidos lin. Via impertinenta malobeemo ĵetis lin je febro.“ Kaj la diino ordonis al la servistinoj, ke ili miksu tritikon, hordeon, milion, papavon, pizojn, lentojn kaj fabojn. Poste ŝi kondukis Psiĥon antaŭ grandan amason de miksitaj semoj kaj ordonis al ŝi: „Ĉi tie bridu vian fieron! Ĝisvespere vi devas dividi ĉiujn semojn kaj bele ordigi laŭ specoj. Nokte mi revenos, kaj se vi ĝis tiam ne estos preta, mi severe punos vin!“ La diino foriris kaj Psiĥo sidiĝis al la semamaso. Ŝi eĉ ne provis dividi la grenojn laŭ specoj. Kiu surtere povus sukcese fini tian laboron? Malgaje ŝi observis longiĝantajn ombrojn kaj atendis senpotence la punon, kiu ĉiun momenton proksimiĝis. Jen alkuris malgranda diligenta formiko kaj havis kompaton kun la bela Psiĥo. Ŝi venigis kamaradojn kaj dividis la laboron. Unuj formikoj portis flanken la tritikon, aliaj la hordeon kaj la pluaj la milion. Tiom da formikoj venis, ke la semamaso foriĝis. Ili metis grenon post greno sur sep malgrandajn montetojn. Ĝisvespere ili ĉion ordigis. Vespere venis Afrodito, kronita per rozoj, de la olimpa bankedo kaj preskaŭ alkriis Psiĥon: „Ne supozu, ke vi gajnis! Sola vi certe ne faris tion. Iu kompatis vin kaj helpis al vi. Des pli malbone por vi!“ Ŝi ĵetis antaŭ la princinon pecon da nigra pano kaj firme enfermis ŝin por la nokto. .

Matene Afrodito revenis kaj ordonis, sen rigardi Psiĥon: „Ĉu vi vidas ĉe la rivero la boskon? Tie paŝtas sin ŝafoj, kies lano ore briletas. Kuru en la boskon kaj portu al mi korbon de tiu lano.“ Psiĥo volonte kuris al la bosko. La tiutaga tasko ŝajnis al ŝi multe pli facila. Kiam ŝi kuris laŭ la rivero, la fragmito kompatis ŝin kaj flustris al ŝi: „Psiĥo, ne rapidu tiom. Je mateno la ŝafoj en la bosko estas sovaĝaj. Ili mortbatus vin per siaj hufoj. Prefere atendu, ĝis la tagmeza suno komencos malfortiĝi. La ŝafoj tiam dormos kaj vi facile kunkolektos bulon da lano, kiu postrestis en la arbustaĵo.“ Psiĥo obeis la voĉon de la kompatema fragmito kaj kaŝis sin post arbo. Posttagmeze la ŝafoj ekdormis. Psiĥo kolektis la oran lanon kaj rapidis al Afrodito. La okuloj de la diino fulmis. „Ne supozu, ke vi gajnis. Certe iu kompatis vin kaj helpis al vi. Ni ekscios, kiel vi plenumos la trian taskon. Jen, prenu la kristalpelvon. Kuru kaj portu al mi akvon el la nigra fonto. Ĝi fontas sub tiu montopinto.“ Psiĥo rapidis por plenumi la deziron de la diino. Ŝi grimpis super akraj glitaj ŝtonoj sur la montopinton, sub kiu elŝprucis la nigra fonto. La sopiro pri la edzo helpis al ŝi iri trans la danĝerajn lokojn. Ĉe krutaj abismoj fortigadis ŝin la espero povi vidi la edzon almenaŭ unufoje, se ŝi plenumos la ordonon de la diino. Ŝi tiom proksimiĝis al la fonto, ke ŝi aŭdis la akvon, kiu ĵetiĝis en la abismon kaj ŝi rigidiĝis pro teruro. Ŝi ne povis devigi sin levi piedon. El kavernoj ĉirkaŭ la fonto drakomonstroj etendis siajn multdentajn faŭkojn kaj rigardis al Psiĥo per mokaj okuloj. Kaj la bruanta akvo vokis subite per homa voĉo: „Foriru! Atentu! Vi pereos! Fuĝu!“ El la okuloj de Psiĥo ekfluis larmoj. Ŝi estis je la celo kaj ne kuraĝis plenigi la pelvon per akvo. Ŝia sufero kaj turmento vekis la kompaton de fiera aglo. Ĝi flugis el la nuboj malsupren kaj parolis al ŝi: „Psiĥo, kiel vi povis pensi, ke vi povus plenumi tian malfacilan taskon? La akvo de la nigra fonto ĵetiĝas rekte en la submondon, en la mortulan regnon, kaj neniu mortemulo povas kapti eĉ nur guton de ĝi. Sed donu la pelvon al mi, mi helpos al vi.“ Psiĥo donis al la aglo la pelvon, tiu prenis ĝin per la beko, ĝi manovris sin kuraĝe per la flugiloj, meze inter la makzeloj de la teruraj drakoj, ĝi prenis akvon kaj reflugis al Psiĥo. Psiĥo dankis al li plena de ĝojo kaj kuris kun la akvo al Afrodito. Survoje ŝi bone atentis, ke eĉ ne guto perdiĝu. Afrodito ridis malice: „Vere, ŝajnas, ke vi estas potenca sorĉistino. Sed mi havas por vi ankoraŭ plian taskon. Prenu tiun ĉi skatolon kaj iru kun ĝi rekte en la submondon, en la ombran regnon. Donu la skatolon al Persefono kaj petu ŝin doni al vi iom da kuraciga ungvento por mia filo. Vi brulvundis lin, almenaŭ alportu kuracilon al li kaj ne revenu sen la ungvento!“ Kun peza koro Psiĥo iris el la palaco de la diino Afrodito. „Nur mortintoj povas viziti la mortintojn,“ ŝi diris al si. Kiu iam grimpas malsupren en ilian regnon, ne revenos al la vivantoj. Tamen ŝi volonte portus la ungventon el la submondo al Eroso. Eble brulas kaj doloras lia vundo. Eble li lamente ĝemas, pensis Psiĥo terurigite. Rapide, rapide – bruis la sango en ŝiaj tempioj. Konfuzite ŝi serĉis la plej mallongan vojon en la submondon. Senspire ŝi rapidis al alta turo. „Mi saltos de la turo kaj Morto tuj kondukos min en la mortulan regnon,“ ŝi pensis. Kun certeco ŝi iris renkonte al la ŝtuparo, kiu kondukis supren. Tio vekis eĉ la kompaton de la frida ŝtona turo kaj ĝi parolis per homa voĉo: „Haltu, kompatinda Psiĥo. Kial vi volas mortigi vin? Se vi mortus kaj via ombro irus en la submondon, vi neniam denove povus reveni surteren. Iru ĉiam okcidenten, ĝis vi venos al kaverno sub nigraj rokoj. Eniru tie kaj sekvu la malhelan irejon. Ĝi kondukos vin en la submondon. Sed ne survojiĝu kun malplenaj manoj. Kunprenu du mielkukojn kaj metu du monerojn en la buŝon. Survoje parolu al neniu.

×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.