×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Eraro aŭ trompo?

En la genia organismo de la homo senĉese okazas senlima preskaŭ nombro da reakcioj, kiujn kaŭzas granda kvanto da reakciloj. Averaĝa homo iom scias pri si mem, ĉar kelkajn bazajn detalojn eblas ekscii jam sur la nivelo de bazlernejo. Poste la ĉefa fonto de la informoj pri la funkciado de ni restas diversaj sciigoj elsendataj de gazetoj, filmoj aŭ en libroj. Fine, se ni havas iom da bonŝanco, ni povas informiĝi ĉe saĝaj kuracistoj, kun kiuj ni renkontiĝas okaze de malsanoj aŭ ordinara esplorado. Temas pri tre fascina scienca kampo, kiu estas antaŭ ni malkovrata danke al la scivolemo de esploristoj.

Mi volas nun skribi kelkajn frazojn pri substanco, kiu ludas tre gravan rolon en ni. Ĝi estas konsistaĵo de ĉelmembranoj en la tuta nia organismo. Nia cerbo konsistas el ĝi en duono. Sen ĝi ne elkreiĝos la vitamino D, rezulte de kio povas okazi diversaj kronikaj, longedaŭraj malsanoj.

Tiu ĉi substanco estas grava transportilo de proteinoj kaj partoprenas en pluraj biokemiaj reakcioj. Ĝi estas produktata ĉefe en la hepato kaj estas la bazo de normala funkciado de la cerbo, de sinapsoj kaj grandkvante ĝi troviĝas ankaŭ en la galo. Ĝi estas bazo krei plej diversajn hormonojn, kiel kortizono, progesterono, testosterono, estrogenoj kaj aldosterono.

Jam nuntempe oni scias, ke kolesterolo, pri kiu ĝuste temas, estas parto de la imunsistemo de la homo. Kiam oni aplikis esplorcele la homan LDL-on al bestoj, tiuj resaniĝis. Kolesterolo interalie respondecas pri la kreiĝo de la ĝusta izolaĵo de nervoj, kies manko kaŭzas neŭrodegenerajn malsanojn, ekz. sklerozon dissemitan. Sen tiu ĉi kemia kunmetaĵo nia pulmo ĉesus bone funkcii. Mi povus listigi senfine. Kiel ni vidas, sen tiu ĉi molekulo, sen ties ĝusta (por koncerna organismo) nivelo, ni povas havi seriozajn problemojn kun la sano.

Nia organismo ne elkreas kolesterolon en iuj hazardaj kvantoj. Ĝia nivelo en la sango estas la rezulto de la precize kontrolata bezono de la organismo en koncerna momento. Nenio ĉi tie okazas senorde kaj senkaŭze. Ne estas tiel, ke nia organismo subite decidis produkti la substancon, kiu estas kolesterolo, kiu mortigos nin, sed ĝi produktas ĉi molekulon en iu konkreta, bezonata kvanto. Antaŭ longa tempo kiel normala oni opiniis la nivelon de 240-280 mg/ml, kaj tiam 320 mg/ml estis tro multe. Hodiaŭ la normo estas 190 mg/ml. Sed kio estas pli grava: la vera bezono de la organismo aŭ la cifero el laboratorio? Ĉu ni observas la organismon kaj obeas ĝin?

Sendepende de tio, kion volas nia organismo, la homo komencis sian plej grandan batalon kun la danĝera nevidebla malamiko – kolesterolo, kiu kaŝiĝas ie ene de ni. Por iel tamen videbligi ĝin, la homo elpensis eĉ specialan malsanon, kiu nomiĝas hiperkolesterolemio. Laŭvice por efike batali kun la malamiko servas ĉiam pli diversaj kaj ĉiam pli altekostaj kuraciloj, ĉar kiam ekzisatas malsano, devas ekzisti ankaŭ rimedoj kontraŭ ĝi.

Sed ĉu certe? Ĉu ne estas senca la demando, kial kuraci tiuspecan „malsanon”, se post la manĝado de 3-4 ovoflavoj tage dum kelkaj semajnoj en la decida plimulto da kazoj la tiel nomata „bona” kolesterolo HDL kreskas kaj la „malbona” LDL malkreskas? Demandindas ankaŭ: ĉu tamen ne estas kaŭzo por pensi pri iu eraro, se ne nomi ĝin trompo?