Ĉu bestoj posedas sentokapablon ke ili ekzistas kaj kiu ili estas? Homoj lernas tion jam frue, ankaŭ elefantoj kapablas tion.
Por ni homoj estas tute normale ke ni scias kiu ni estas kaj kiel ni aspektas, necesas nur rigardi en la spegulon, tiam oni ekkonas sin. Ke ankaŭ ĉe kelkaj bestoj estas tiel, tion rimarkis Charles Darwin en la jaro 1838 en la zoologia ĝardeno en Londono. Tie li enmanigis al du orangutanoj spegulon kaj la ceteron li notis en sia taglibro: "Ili estis ege surprizitaj kaj rigardis en la spegulon el ĉiuj direktoj, ili antaŭemŝovis la lipojn kiel ĉe kisado kaj ili grimacis".
Evidente ili sciis kiu direktis sian rigardon al ili. Sed farante tion, ili estas pli esceptoj ol regula kazo: Dum la 1970-aj jaroj la psikologo Gordon Gallup konatigis la spegulan teston: Tiun teston pozitive trapasis dum longa tempo nur la Grandaj Simioj, pli malfrue aldoniĝis delfenoj kaj kornikoj, kaj fine ankaŭ elefantoj.
Sed tiu testo estis ankaŭ kritikata, ĉar en la natura medio ne disponeblas tiom da speguloj - se oni ne konsideras la akvotrinkejojn - kaj ĉar por multaj bestoj la okulo ne estas la prioritata senso. Kiel tiam oni povus eltrovi ĉu iu besto scias kiu ĝi estas kaj kie ĝi troviĝas? Psikologoj disvolvis teston por infanoj, ĉe kiu la infano staras sur tapiŝo kaj devas ŝovi ĉaron. Sed la ĉaro estas fiksita per ŝnuro sur la tapiŝo, oni nur povas ŝovi la ĉaron, se oni paŝas apud la tapiŝon kaj ekstaras tie.
Infanoj lernas tion en la aĝo de 18 monatoj. Kaj ankaŭ elefantoj kapablas fari tion: Du biologoj el Kambriĝo kaj el Vieno vojaĝis al Tajlando kaj testis dekdu elefantojn kiuj kutime portas turistojn. Oni metis ilin sur tapiŝon kaj ili ricevis la ordonon transdoni al sia gvidanto bastonon, sed - kiel tio okazis kun la ĉaro ĉe la infanoj - la bastono pendis de ŝnuro sur tapiŝo. La elefantoj komprenis tre rapide: En 48 raŭndoj de la testo ili 42-foje forlasis la maton. Se la mato en la kontrola eksperimento ne estis kunligita kun la bastono, ili faris tiun nun superfluan paŝon nur tri fojojn.
"Tio estas ŝajne simpla testo, sed ĝiaj implikoj havas vastajn konsekvencojn", konkludas la biologo el Kambriĝo: "La elefantoj komprenis ke iliaj korpoj estis obstakloj por plenumi la taskon, kaj tiel ili paŝis apuden. Tio implikas ke ili povas distingi sin mem de aliaj objektoj en ilia ĉirkaŭaĵo.