×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Eblas lerni super-memoron

Memor-atletoj kapablas enskribi en sian memoron ĝis cent vortojn dum kvin minutoj. Eksperimento de cerbesploristoj montras: Tiaj kapabloj estas principe lerneblaj. Ankaŭ normalcerbuloj povas per trejnado akiri super-memoron.

Al la ŝak-ĉampiono Magnus Carlsen fakuloj atestas kolosan memoron surbaze de kiu li kapablas elvoki milojn da pozicioj kaj povas ŝajne senpene venki la komplikaĵojn de la reĝa ludo.

Lia luda supereco instigis nomi lin "Mozarto de la ŝako", kvankam Carlsen en intervjuoj ne laciĝas substreki ke li principe estas tute normala juna viro. Telefonnumerojn li nome ne kapablas memorteni, li diras. Kaj en la superbazaro li forgesas la duonon de la nutraĵoj, se lia patrino ne donas al li liston.

Kiel tio kongruas kun lia genieco en ŝako? Eble tie tute ne estas kontraŭdiro, opinias germana neŭrosciencisto. Nome por studaĵo la sciencisto kunvokis 23 virinojn kaj virojn kaj submetis ilin al trejnado de la memoro. Je la komenco de la eksperimento la testpersonoj kapablis memorteni 26 nociojn el vortaro ampleksanta 72 nociojn. Post ses semajnoj la memortenado atingis impresajn 62 nociojn.

La mnemotekniko kiun aplikis la testpersonoj dum la ĉiutaga duonhora trejnado, nomiĝas Loci-metodo: Ĉe tiu metodo oni unue kunnodas ĉiun nocion kun loko, konstruaĵo aŭ placo. Tiel el la abstrakta vico fariĝas vojaĝo, ĉe kiu oni en siaj pensoj moviĝas de unu loko al la sekva.

Ke tiamaniere enhavo pli bone restas en la memoro, tion jam sciis la antikvaj grekoj kaj romianoj - kaj en tio ĝis hodiaŭ ne multe ŝanĝiĝis. Se partoprenantoj de sportaj memorkonkursoj enskribas en sian memoron absurde longajn vicojn de nombroj, tiam ili faras tion kutime laŭ la antikva Loci-metodo.

23 tiajn memorsportistojn, inter ili ankaŭ kelkaj ĉampionoj, la germana neŭrosciencisto same petis por sia studaĵo en la laboratorion. Li volis eltrovi per cerboskanaĵoj, kio distingas la plej bonajn memoratletojn de liaj testpersonoj. Li estis kredinta ke ĉe la cerbosportistoj kelkaj cerbostrukturoj estus pli forte kreskintaj. Sed tio ne estis la kazo, ilia anatomio ne montris diferencon.

Per detala esplorado la esploristoj tamen ankoraŭ ion trovis. La kunligoj inter la antaŭfrunta kortekso kaj aliaj cerbaj areoj (ekzemple tiaj kiuj pritraktas la tridimensian pensadon), ĉe la cerbosportistoj montris certan skemon. Tiu skemo unue ne estis trovebla ĉe netrejnitaj testpersonoj. Aliflanke post ilia ses-semajna trejnado tamen jes.

La konkludo el tio estas: Se la memoro foje jam estas aparte trejnita per la Loci-metodo, tio postlasas postsignojn en la neŭrona reto. Kaj ju pli klaraj tiuj postsignoj estas, des pli bona estas la memorkapablo.

Ke la ŝak-ĉampiono en sia vivo for de ŝako jen kaj jen estas malkoncentrita, tio ne surprizas la germanan scienciston: "Ĝuste tion rakontas al mi ankaŭ la memorsportistoj. Se ili ne aplikas siajn mnemoteknikojn, ankaŭ ili ne memortenas pli multe ol ĉiuj aliaj homoj.


Memor-atletoj kapablas enskribi en sian memoron ĝis cent vortojn dum kvin minutoj. Eksperimento de cerbesploristoj montras: Tiaj kapabloj estas principe lerneblaj. Ankaŭ normalcerbuloj povas per trejnado akiri super-memoron.

Al la ŝak-ĉampiono Magnus Carlsen fakuloj atestas kolosan memoron surbaze de kiu li kapablas elvoki milojn da pozicioj kaj povas ŝajne senpene venki la komplikaĵojn de la reĝa ludo.

Lia luda supereco instigis nomi lin "Mozarto de la ŝako", kvankam Carlsen en intervjuoj ne laciĝas substreki ke li principe estas tute normala juna viro. Telefonnumerojn li nome ne kapablas memorteni, li diras. Kaj en la superbazaro li forgesas la duonon de la nutraĵoj, se lia patrino ne donas al li liston.

Kiel tio kongruas kun lia genieco en ŝako? Eble tie tute ne estas kontraŭdiro, opinias germana neŭrosciencisto. Nome por studaĵo la sciencisto kunvokis 23 virinojn kaj virojn kaj submetis ilin al trejnado de la memoro. Je la komenco de la eksperimento la testpersonoj kapablis memorteni 26 nociojn el vortaro ampleksanta 72 nociojn. Post ses semajnoj la memortenado atingis impresajn 62 nociojn.

La mnemotekniko kiun aplikis la testpersonoj dum la ĉiutaga duonhora trejnado, nomiĝas Loci-metodo: Ĉe tiu metodo oni unue kunnodas ĉiun nocion kun loko, konstruaĵo aŭ placo. Tiel el la abstrakta vico fariĝas vojaĝo, ĉe kiu oni en siaj pensoj moviĝas de unu loko al la sekva.

Ke tiamaniere enhavo pli bone restas en la memoro, tion jam sciis la antikvaj grekoj kaj romianoj - kaj en tio ĝis hodiaŭ ne multe ŝanĝiĝis. Se partoprenantoj de sportaj memorkonkursoj enskribas en sian memoron absurde longajn vicojn de nombroj, tiam ili faras tion kutime laŭ la antikva Loci-metodo.

23 tiajn memorsportistojn, inter ili ankaŭ kelkaj ĉampionoj, la germana neŭrosciencisto same petis por sia studaĵo en la laboratorion. Li volis eltrovi per cerboskanaĵoj, kio distingas la plej bonajn memoratletojn de liaj testpersonoj. Li estis kredinta ke ĉe la cerbosportistoj kelkaj cerbostrukturoj estus pli forte kreskintaj. Sed tio ne estis la kazo, ilia anatomio ne montris diferencon.

Per detala esplorado la esploristoj tamen ankoraŭ ion trovis. La kunligoj inter la antaŭfrunta kortekso kaj aliaj cerbaj areoj (ekzemple tiaj kiuj pritraktas la tridimensian pensadon), ĉe la cerbosportistoj montris certan skemon. Tiu skemo unue ne estis trovebla ĉe netrejnitaj testpersonoj. Aliflanke post ilia ses-semajna trejnado tamen jes.

La konkludo el tio estas: Se la memoro foje jam estas aparte trejnita per la Loci-metodo, tio postlasas postsignojn en la neŭrona reto. Kaj ju pli klaraj tiuj postsignoj estas, des pli bona estas la memorkapablo.

Ke la ŝak-ĉampiono en sia vivo for de ŝako jen kaj jen estas malkoncentrita, tio ne surprizas la germanan scienciston: "Ĝuste tion rakontas al mi ankaŭ la memorsportistoj. Se ili ne aplikas siajn mnemoteknikojn, ankaŭ ili ne memortenas pli multe ol ĉiuj aliaj homoj. "