×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Dum graveda tempo, la cerbo ŝanĝiĝas

Ĉiuj scias, jam de longa tempo, ke la psiko de gravedulinoj modifiĝas. Emocioj fariĝas pli intensaj, kapricaj deziroj aperas, ŝanĝiĝas la libido kaj ankaŭ certaj vidpunktoj pri ĉiutagaj aferoj. Sed ne nur dum la graveda tempo. Post la akuŝo, intensa zorgemo pri la ĵusnaskito superas lacecon kaj ĉirkaŭantajn malfacilaĵojn. Por defendi kaj protekti siajn idojn, patrinoj montriĝas nekredeble obstinaj kaj viglaj.

Dum longa tempo, same, oni atribuis tiajn ŝanĝojn al iaspeca superstiĉo aῠ fantazio, do pure kultura, sugestia fenomeno nutrata de la socio mem, pro kunvivado. Nun, la konata revuo “Nature Neuroscience” prenis la iniciaton klarigi, ke tiu fenomeno ne estas pure kultura afero, sed biologia kondiĉo: la graveda stato konkrete, mezureble modifas la cerbon de la estonta patrino. Reduktiĝas partoj de la griza substanco, kiuj rilatas al ĝenerala kunsentemo. Tia reduktiĝo faciligas la kapablon interpreti la mensajn statojn de la ido aŭ antaŭvidi minacojn en la medio. Tiajn ŝanĝojn gepatroj ordinare ne perceptas, sed ili daŭras du jarojn post la akuŝo. Per modernegaj magnetresonancaj ekzamenoj oni esploris la cerbojn de virinoj antaŭ gravediĝo kaj post la akuŝo. Por kontrolo, oni komparis tion kun ekzamenoj faritaj je negravedaj virinoj kaj je la patroj. Klare montriĝis malpliiĝo en iuj partoj de la griza substanco de gravedulinoj. Tiuj partoj modifas la tiel nomatan “socian kognon”, la kapablon senti tion, kion aliaj homoj sentas, interpreti aliulajn mensojn. Sed tio ne signifas perdon. Ĝi estas adapta fenomeno, kiu faciligas la kapablon koncentriĝi je la bezonoj de la bebo. La entuta mensokapablo plu restas vigla kaj efika. Ŝanĝitaj areoj de la cerbo forte aktiviĝas, kiam patrino rigardas bildon de sia ido, sed ne ŝanĝiĝas kiam ŝi rigardas bildon de alia infano.

Oni supozas, ke tiaj drastaj cerbaj ŝanĝoj estas kaŭzataj de amasa fluo de hormonoj. La celo estas faciligi la pluvivadon de la etulo. Tiuj ŝanĝoj rezultas de miljara biologia evoluo, kiu faris la virinon pli kapabla travivi la defiojn de patrineco. Proksimume du jarojn post akuŝo, novaj ekzamenoj montris, ke ili ankoraŭ ĉeestas. Iom post iom, la patrinaj cerboj revenas al la ordinara, antaŭa stato.