×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Demokrataj sovaĝhundoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Dum la lastaj jardekoj kreskadas en la tuta mondo tendenco al respekto al bestoj, kiel parto de respekto al la Naturo, entute.

Tiurilate, iuj esploroj de sciencistoj pri la konduto de certaj bestoj estas tre impresaj, kaj montras, ke la distanco inter homoj kaj bestoj ne estas tiel granda, kiel ni iam supozis. Freŝa esploro en Bocvano, Afriko, montris, ke sovaĝhundoj ne nur posedas klaran sistemon por interkomunikado, sed eĉ ke ili... voĉdonas!

Por alveni al tia konkludo, la esploristoj plenumis vere obstinan, longan, laborigan observadon. Nome, ke grupoj de tiuj hundoj regule kunvenas, antaŭ ol ekiri por ĉasado. Kelkfoje, post tiuj kunvenoj, la grupo eliras, foje ne. Dum tiuj kunvenoj, ili produktas bruajn blovojn per siaj muzeloj kaj faras specifajn movojn per la kapo. Post atenta, pacienca observado de pli ol sesdek tiaj kunvenoj, oni alvenis al la konkludo, ke tio estas voĉdonado. Jen kial la decido foje okazas por la irado, foje ne. Krome, oni rimarkis, ke kiam ĉeestas la gvidantaj masklo kaj femalo, la decido estas pli ofte “por”. En la kunvivado de tiuj sovaĝhundoj, la gvidantoj havas la privilegion manĝi unue. Aliflanke, la voĉdonado donas ankaŭ al la “duaklasaj” membroj de la komunumo la rajton esprimi sian volon. Sekve, temas ja pri primitiva speco de demokratio, kun malfermita voĉdonado. Fakte, ili estas tre sociemaj estuloj. Tiuj afrikaj sovaĝhundoj ne estas la solaj voĉdonantoj en la besta mondo. Ankaŭ goriloj kaj abeloj faras grupajn decidojn. Ŝajne, tiu “mensa” strukturo montras la evoluon de la specio, en la “batalo por la vivo”. Ankaŭ la homa specio trapasis tiun evoluon. Tiusence, estus tre interese se sociologiistoj kaj biologiistoj interŝanĝus siajn spertojn pri tiu kurioza inklino en la animala regno. Eble oni alvenus al la konkludo, ke ideoj pri solidareco, demokratio kaj reciproka respekto ne estas pura frukto de filozofio, sed enhavas eventuale ian genetikan bazon. Alivorte, demokratia funkciado de grupoj eble ne estas nur afero de politika elekto, sed faktoro de postvivado de la homa specio. Tiusence, kompreni bestojn eble helpas kompreni nin mem. Ni atendu la vortojn de la scienco.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Dum la lastaj jardekoj kreskadas en la tuta mondo tendenco al respekto al bestoj, kiel parto de respekto al la Naturo, entute.

Tiurilate, iuj esploroj de sciencistoj pri la konduto de certaj bestoj estas tre impresaj, kaj montras, ke la distanco inter homoj kaj bestoj ne estas tiel granda, kiel ni iam supozis.

Freŝa esploro en Bocvano, Afriko, montris, ke sovaĝhundoj ne nur posedas klaran sistemon por interkomunikado, sed eĉ ke ili... voĉdonas!