×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu vi parolas Pandunia?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

Kara aῠskultanto de la Esperanta RetRadio: kion vi respondus, se mi demandus vin pri artefarita lingvo, kies vortaro estas prenita el la internacie plej konataj vortoj; kiu celas fariĝi helplingvo por ĉiuj popoloj en neῠtrala maniero; kiu havas regulan kaj simplan gramatikon, kaj agrablan sonon, kaj naturan aspekton; kiu estas uzata de malgranda internacia komunumo?

Vi certe respondus: - Ĝi estas Esperanto, ĉu ne?

Tamen, ne! Ĝi estas Pandunia! Tiu nova lingvo aperis verŝajne antaῠ kelkaj jaroj. Ĝin kreis kunlabore du homoj – Risto Kupsala kaj Jens Wilkinson. Ĉiu el ili antaῠe havis sian propran lingvoprojketon sed poste kunigis ilin por krei Pandunia, post plurjara laboro. Kompreneble, ĝi vivas en interreto: w.w.w.pandunia.info . Ili asertas, ke ĝi superas Esperanton pro du faktoroj. Unue, en Pandunia oni ne uzas afiksojn, sed senŝanĝajn vortojn. (Tre kurioze! Precize tion, kion ni Esperantistoj konsideras genia kreaĵo de Zamenhof, la aῠtoroj de Pandunia opinias malavantaĝo!) Due, la vortotrezoro estas prenita el lingvofamilioj el ĉiuj mondregionoj, dum Esperanto, laῠ ilia opinio, estas tro okcidenteca lingvo. (Kurioze! Zamenhof preferis alpreni el orientaj lingvoj la aglutinecan strukturon de Esperanto, kun la intenco fari ĝin plene internacia.) Vidu kelkajn frazojn en Pandunia; - mi ge papa gang yem dai suba yem na hotel kafe kan. (Mia patro ĵus manĝis grandan mantenmanĝon en la hotela kafejo.) - tu si ke? (Kiu vi estas?) - man si hewan. (Kato estas besto.) - cing dar kafe. (Bonvolu doni al mi kafon.) - mi no baxa pandunia. (Mi ne parolas Pandunia.) Pri mia prononcado mi forte dubas, kompreneble. Sed al ni, Esperantistoj, sonas sufiĉe strange, ke novaj projektoj de lingvo internacia plu aperas, post la relative granda sukceso de Esperanto. Des pli, ke la strukturo de Pandunia ne aspektas kiel io vere nova. Tamen, pri unu afero mi fariĝis plej scivolema: ĉu Pandunia havas “internan ideon”? Se ne, mankas al ĝi io esence grava!