×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu resti en vivrilato aŭ forlasi ĝin?

Kiu en vivrilato estas malfeliĉa, tiu emas serĉi la kulpon ĉe la partnero. Sed tiel simpla la afero ne estas. Anstataŭe necesas vidi la proprajn malfortecojn kaj esti tolerema rilate al la "pli bona duono".

Enamiĝinta, eĉ ammalsana oni estas komence. Sentiĝas kvazaŭ oni povus legi la pensojn de la alia homo. Sed la ĉiutago alvenos, unue malrapide, kvazaŭ ŝtelire, sed iam ĝi postlasos rimarkeblajn spurojn. Tiam leviĝos la demando kiel feliĉa oni ankoraŭ estas en la partnereco.

Jen ekzemplo: Li volas surprizi ŝin. Por sabatvespere li estas aĉetinta du biletojn por la teatro kaj rezervis eĉ tablon en la favora restoracio. Sed la reago estas alia ol atendite. Ŝi volas foriri kun siaj amikinoj. Kaj tiam sekvas la frazo: "Vi ŝanĝiĝis komplete al negativo, vi eĉ ne havas tempon por bela vespero duope. " Tio estas kompreneble senmezura troigo. Kio kaŝiĝas malantaŭ tio: Li aŭ ŝi sentas sin neglektata kaj havas la impreson ne plu esti la numero 1 en la vivo de la partnero. Eĉ se tio ne estas bona sento - tio tamen ne estas malnormala. "Post proksimume unu jaro en partnereco la fazo de enamiĝo estas pasinta, tiam komenciĝas la plenkreska fazo de vivrilato", diras psikologo en Berlino.

En tiu fazo ambaŭ partneroj devas denove intertrakti certajn aferojn. "Gravas paroli unu kun la alia, kaj tion ĉiam denove". Ĉiu klare formulu siajn bezonojn kaj dezirojn. Tio povas enhavi interkonsentojn, ekzemple ke unu diras al la alia ĉiam se okazas malfruiĝo. Aŭ la paro pendigas kalendaron en la loĝejo por ke ambaŭ vidu kion la partnero planas por certaj tagoj.

Povas ankaŭ leviĝi problemoj se homoj vidas nur siajn proprajn bezonojn kaj ne la bezonojn de la partnero. Aŭ se unu silente atendas la plenumon de siaj bezonoj de la partnero. En rilato gravas starigi balancon inter la propraj bezonoj kaj la bezonoj de la partnero.

Kaj tio funkcias nur helpe de komunikado. Oni evitu riproĉojn. Ĉar malantaŭ ĉiu riproĉo kaŝiĝas deziro. Konkrete tio signifas diri: "Estus bele se vi venontfoje povus kunporti la rubaĵon por ĵeti ĝin en la rubujon" anstataŭ diri: "Vi jam denove ne portis la rubaĵon al la rubujo".

Sed povas ankaŭ esti aliaj kaŭzoj kial unu el la partneroj estas malfeliĉa en vivrilato. Ŝi ekzemple planas la financajn aferojn kaj ne parolas pri tio kun li. Li apenaŭ kunlaboras en la domo aŭ ne veturigas la infanojn hejmen kvankam ambaŭ laboras profesie. Tio kondukas al elreviĝo, ofendo aŭ ankaŭ frustriĝo.

Alparoli tiajn rompigajn punktojn kaj trovi solvon por ili, tio povas sukcesi helpe de par-terapio. Ĉar multaj kondutoskemoj ruliĝas senkonscie. Terapeŭto prenos tiam neŭtralan pozicion kaj vidas la paron de ekstere. Kondiĉo tamen estas ke la paro kaj ne nur unu el ambaŭ estas preta por konsilado.

Ĝenerale eblas distingi konfliktojn inter solveblaj kaj nesolveblaj. Necesas trovi strategion kiel trakti nesolveblajn problemojn.

Paroli, serĉi solvojn, intertrakti: Ĉio tio estas pena. Nur se la paro ne plu estas preta iri tiun vojon kaj se la komunaj sentoj malaperis, tiam ne plu eblas eviti separiĝon. Malgraŭ tio indas ne tro rapide forlasi vivrilaton. Ĉar ĉiu separiĝo kaŭzas psikajn ŝarĝojn, altajn kostojn kaj la suferantoj estas nelaste la komunaj infanoj. Kaj unu afero estas certa: Ankaŭ en nova vivrilato aperos konfliktoj.

Kiu en vivrilato estas malfeliĉa, tiu emas serĉi la kulpon ĉe la partnero. Sed tiel simpla la afero ne estas. Anstataŭe necesas vidi la proprajn malfortecojn kaj esti tolerema rilate al la "pli bona duono".

Enamiĝinta, eĉ ammalsana oni estas komence. Sentiĝas kvazaŭ oni povus legi la pensojn de la alia homo. Sed la ĉiutago alvenos, unue malrapide, kvazaŭ ŝtelire, sed iam ĝi postlasos rimarkeblajn spurojn. Tiam leviĝos la demando kiel feliĉa oni ankoraŭ estas en la partnereco.

Jen ekzemplo: Li volas surprizi ŝin. Por sabatvespere li estas aĉetinta du biletojn por la teatro kaj rezervis eĉ tablon en la favora restoracio. Sed la reago estas alia ol atendite. Ŝi volas foriri kun siaj amikinoj. Kaj tiam sekvas la frazo: "Vi ŝanĝiĝis komplete al negativo, vi eĉ ne havas tempon por bela vespero duope. "

Tio estas kompreneble senmezura troigo. Kio kaŝiĝas malantaŭ tio: Li aŭ ŝi sentas sin neglektata kaj havas la impreson ne plu esti la numero 1 en la vivo de la partnero. Eĉ se tio ne estas bona sento - tio tamen ne estas malnormala. "Post proksimume unu jaro en partnereco la fazo de enamiĝo estas pasinta, tiam komenciĝas la plenkreska fazo de vivrilato", diras psikologo en Berlino.