×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu minacas la fino de la vintra sporto?

La ĉi-jara vintra sezono en la turismo en Aŭstrio estas bonega: je la ĝusta tempo falis sufiĉe da neĝo kaj la temperaturoj estis sufiĉe malaltaj por ebligi vintran sporton sen grandskala uzo de neĝokanonoj. Tio tamen ne estas kontraŭsigno por la klimata ŝanĝo kiu trafas ankaŭ la Alpojn. Ĝis la fino de la jarcento povus okazi ke dum vintro estus je 70 procentoj malpli da neĝo.

Dum la pasinta adventa tempo ekzemple en Svislando en grandaj partoj de la lando apenaŭ falis neĝo. En meza Svisio dum pasinta decembro estis nur du milimetroj. Normale falas tamen tri milimetroj - dum unu tago. Estis tio la plej seka decembro ekde la komenco de la mezuradoj en la jaro 1864. Ankaŭ en pli supraj altregionoj restis nekutime seke, kaj krome estis tie ankaŭ je tri ĝis kvar gradoj pli varme ol kutime. Multaj skiregionoj devas helpi sin per artefarita neĝo por igi almenaŭ parton de la pistoj taŭgaj por skiado.

Ke tiom malfortaj vintraj monatoj estonte plioftiĝos, tion oni konsideras jam delonge kiel certa. Studaĵo de esploristoj de la Svisa Neĝo- kaj Lavangesplora Centro en Davos nun tamen montras kio konkrete estas atendebla en la alpa regiono: Se la protekto de la klimato ne baldaŭ signife progresos, tiam la sciencistoj kalkulas pri malpli da neĝo je 70 procentoj ĝis la fino de la jarcento.

"Verŝajne la nekutima sekeco dum decembro de la pasinta jaro estis natura fluktuo, sed prognozoj pri precipitoj estas tre malfacilaj", diras unu el la esploristoj. Principe ja multaj klimatomodeloj prognozas plimultiĝon de la vintraj precipitoj - tamen verŝajne falos pli da pluvo ol neĝo.

Tamen estas certe, ke la temperaturoj plialtiĝos. Kaj tio okazos eĉ pli en la alpaj regionoj ol en la ebenaĵoj, ĉar la varmiĝo plifortigas sin mem: Ju malpli da neĝo, des pli la grundo plivarmiĝas, des malpli da neĝo restos.

La malkresko tamen depende de la alteco forte varias: Laŭ tio en pli malaltaj regionoj la neĝo preskaŭ komplete malaperos. Sed eĉ en alteco de pli ol 3000 metroj laŭ la esploristoj kuŝos ĝis la jaro 2085 je 50 procentoj malpli da neĝo.

Plej forte rimarkeblos verŝajne la malkresko en altecoj ĉirkaŭ 1200 metroj. "Tiu zono koncerne neĝon estas la plej sentema", diras la esploristo. "Hodiaŭ la temperaturoj tie estas ankoraŭ dum sufiĉe longa tempo sub nul gradoj por formi daŭran neĝan kovraĵon." Sed se okazos iom da plivarmiĝo, tio rapide finiĝos.

Kaj tio kaŭzos problemojn por malaltaj skiregionoj: Du trionoj de la pistoj en la bavaraj Alpoj situas sub 1200 metroj. Eĉ en Aŭstrio nur unu triono de la skiregionoj situas signife pli alte, do ĉe 1500 metroj kaj pli. Por la skiregionoj kiuj bezonas proksimume cent tagojn da funkciado en jaro, ankaŭ la pli mallonga sezono signifas minacon. Laŭ la modeloj de la svisaj esploristoj la skisezono ĉirkaŭ la jaro 2035 komenciĝos je unu ĝis du semajnoj pli malfrue kaj finiĝos je ĝis unu monato pli frue ol hodiaŭ.

Ĝis la fino de la jarcento nur skiregionoj en altecoj super 1800 metroj povus resti malfermaj por vintra sporto, por ĉiuj aliaj la vintro estus tro mallonga. Dum transira periodo oni povus ankoraŭ iel aranĝi sin pri la sezonoj, ekzemple rilate al skiado dum la paska semajno, sed la sezono je la fino ŝrumpos pli rapide ol je la komenco kaj do la neĝo jam en marto verŝajne estos malaperinta.