×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu kvantumaj efikoj kaŭzas konscion?

Kiel konscio ekestas, tio estas unu el la grandaj nesolvitaj enigmoj. Tre disputata teorio opinias: Ĝi ekestas per kvantumaj efikoj en la cerbo.

Kio por homoj estas simpla afero, tio kaŭzas grandegajn problemojn al sistemoj de artefarita inteligenteco - tiel montriĝis ekzemple moviĝado, konversacio kaj kompreno de kuntekstoj kiel tre kompleksaj kaj aktuale ne solveblaj taskoj por la artefarita inteligenteco. "Ni rigardas al grupo da homoj kiuj sidas antaŭ arbo sur herbejo kaj manĝas. Por ni estas intuicie klare: Tio estas pikniko. Tamen softvaro kiu estas trejnita je la percepto de objektoj havas grandajn problemojn kun tio, ĉar ĝi ne povas derivi komprenon de la situacio. Ĝi povas ekkoni homojn kaj arbojn. Sed konkludi de malgrandaj kuntekstoj al pli grandaj, tion kapablas la homo multe pli bone", diras esploristo.

"Por ĉiu esploristo pri artefarita inteligenteco la homa konscio estas la kulmino", li diras. De miloj da jaroj filozofoj kaj sciencistoj cerbumas pri tio. Estas klare: Iel la konscio rilatas al la cerbo, kun ĝiaj 90 miliardoj da nervoĉeloj, ĝiaj 100 bilionoj da sinapsoj kaj ĝiaj nervolineoj kun longeco de preskaŭ ses milionoj da kilometroj.

Kiam ni pensas, tiam en nia cerbo okazas artfajraĵo de elektroĥemiaj procezoj. Ĉie troviĝas mesaĝaj substancoj, sinapsoj transsendas signalojn, neŭronoj pafas. Kiel el tio ekestas konscio, tion la cerbesplora fako provas klarigi biologie, ĥemie kaj fizike.

Sed tio ne sufiĉas, opinias la esploristo el Stirio. "Ankaŭ sub la mikroskopo oni ne trovis la cerboparton kiu kompetentas pri la konscio. Mia hipotezo estas ke kvantumaj efikoj ludas rolon same por la ekesto de konscio kiel ankaŭ makroskopiaj efikoj. Kio en la cerbo okazas kvantumfizike, tio influas la elektroĥemion - aŭ eble eĉ kaŭzas ĝin. " La esploristo per tio tretas sur maldikan glacion, nome en la proksimecon de parasciencoj. Sed li povas referenci al pli fruaj renomaj sciencistoj. Unuaj ĝermoj de la teorio ekkreskis jam antaŭ 50 jaroj. La plej grandan atenton ĝi ricevis per la brito Roger Penrose. La premiita fizikisto kaj matematikisto meze de la 1990-aj jaroj kunlaboris kun la usona anestezisto Stuart Hameroff. Kune ili disvolvis kvantumfizikan modelon de la konscio. Ili nomas ĝin hodiaŭ "Orkestrata objektiva redukto".

La proteinaj tubetoj povas aperi laŭ du malsamaj statoj - malferma kaj fermita. "Tio apektas iomete simile al ternukso", diras la esploristo. Se tiu "ternukso" estas fermita, ĝi estas ĝuste sufiĉe dika por izoli kvantumfizikajn efikojn. Jam tio estas interesa. Oni tamen eltrovis ke en la mikrotuboj troviĝas ankaŭ la taŭga medio en kiu kvantumaj efikoj povas daŭri, nome ordigita akvo. Kune tio povus esti la bazo por kvantuma komputilo en nia cerbo", li diras.

Superpozicio kaj kunŝaltiĝo - la centraj ecoj de kvantumfizikaj sistemoj - estas troveblaj je mikroskopia nivelo en la cerbo. En orkestrata kunludado de grandega nombro da proteinaj tubetoj ekestas fulmrapide konscia sperto - tiel diras la teorio de Hameroff kaj Penrose, al kiu aliĝas ankaŭ la esploristo el Stirio.

La granda plimulto de sciencistoj ne kredas je tio. La ĉefaj obĵetoj estas: Kvantumaj efikoj estas nur ege mallongdaŭraj, kaj ili disfalas antaŭ ol ili povus influi neŭronajn procezojn. Kaj nia cerbo estas multe tro varma por kvantumaj efikoj kiuj estas produktataj en laboratorio sub tre malaltaj temperaturoj. Tial ĝis nun ankoraŭ neniu observis kaj pruvis la "kvantuman komputilon" en la cerbo.

Intertempe tamen multaj eksperimentoj konfirmis ke kvantumaj efikoj efikas al la makroskopia mondo, nome al vivantaj organismoj.

Kiel konscio ekestas, tio estas unu el la grandaj nesolvitaj enigmoj. Tre disputata teorio opinias: Ĝi ekestas per kvantumaj efikoj en la cerbo.

Kio por homoj estas simpla afero, tio kaŭzas grandegajn problemojn al sistemoj de artefarita inteligenteco - tiel montriĝis ekzemple moviĝado, konversacio kaj kompreno de kuntekstoj kiel tre kompleksaj kaj aktuale ne solveblaj taskoj por la artefarita inteligenteco. "Ni rigardas al grupo da homoj kiuj sidas antaŭ arbo sur herbejo kaj manĝas. Por ni estas intuicie klare: Tio estas pikniko. Tamen softvaro kiu estas trejnita je la percepto de objektoj havas grandajn problemojn kun tio, ĉar ĝi ne povas derivi komprenon de la situacio. Ĝi povas ekkoni homojn kaj arbojn. Sed konkludi de malgrandaj kuntekstoj al pli grandaj, tion kapablas la homo multe pli bone", diras esploristo.

"Por ĉiu esploristo pri artefarita inteligenteco la homa konscio estas la kulmino", li diras. De miloj da jaroj filozofoj kaj sciencistoj cerbumas pri tio. Estas klare: Iel la konscio rilatas al la cerbo, kun ĝiaj 90 miliardoj da nervoĉeloj, ĝiaj 100 bilionoj da sinapsoj kaj ĝiaj nervolineoj kun longeco de preskaŭ ses milionoj da kilometroj.

Kiam ni pensas, tiam en nia cerbo okazas artfajraĵo de elektroĥemiaj procezoj. Ĉie troviĝas mesaĝaj substancoj, sinapsoj transsendas signalojn, neŭronoj pafas. Kiel el tio ekestas konscio, tion la cerbesplora fako provas klarigi biologie, ĥemie kaj fizike.

Sed tio ne sufiĉas, opinias la esploristo el Stirio. "Ankaŭ sub la mikroskopo oni ne trovis la cerboparton kiu kompetentas pri la konscio. Mia hipotezo estas ke kvantumaj efikoj ludas rolon same por la ekesto de konscio kiel ankaŭ makroskopiaj efikoj. Kio en la cerbo okazas kvantumfizike, tio influas la elektroĥemion - aŭ eble eĉ kaŭzas ĝin. "

La esploristo per tio tretas sur maldikan glacion, nome en la proksimecon de parasciencoj. Sed li povas referenci al pli fruaj renomaj sciencistoj. Unuaj ĝermoj de la teorio ekkreskis jam antaŭ 50 jaroj. La plej grandan atenton ĝi ricevis per la brito Roger Penrose. La premiita fizikisto kaj matematikisto meze de la 1990-aj jaroj kunlaboris kun la usona anestezisto Stuart Hameroff. Kune ili disvolvis kvantumfizikan modelon de la konscio. Ili nomas ĝin hodiaŭ "Orkestrata objektiva redukto".