×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu io nova sub la suno?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Konata dirmaniero asertas: "Nenio nova sub la suno". Ĝi estas elprenita el la Biblio (Kohelet - 1,9) kaj, en tia kunteksto, signifas, ke ekde la kreado de la mondo, nenio nova okazis sur ĝi: dum la jarmiloj daŭre okazadas la samaj situacioj kaj eventoj — nenio estas vera novaĵo. En la ĉiutaga lingvo oni uzas tiun dirmanieron por konstati, ofte bedaŭre, ke tio, kion oni pensis alia ol konata realo, fakte estas ekzakte la sama.

Sed nun evidentiĝas, ke, ne nur estas io nova "sub la suno" sed eĉ io rilata ĝuste al ĝi, car rezultoj de lastatempa esploro celas plene renversi la tradician medicinan aliron al la sunradioj. Dum la lastaj jaroj oni celis eduki la publikon sin ŝirmi kontraŭ la sunradioj, respondecaj pri haŭtkancero. La plejmulto de la publiko daŭre sin ŝirmadas kontraŭ la sunlumo ankaŭ, post kiam oni sukcesis pruvi ĝ ian, ĝis nun solan, utilon, kiel grava provizanto de D-vitamino.

La D-vitaminon ofte kaj sufiĉe entenas normala nutrado. Necesas aldone alpreni ĝin, nur se oni vivas en daŭra malluma areo (vintre en la alte norda hemisfero) aŭ kie la homon ne atingas sufiĉa kvanto de la necesa ultraviola (mallonge UV) radiado. Temas pri elektromagneta radiado kaj oni ĝin dividas laŭ ondolongo (mezurita en miliardonoj de metro, simbole nm. t.e. nanometroj) en tri intervalojn UVA, UVB kaj UVC.

La radioj en la intervalo UVA, nomataj ankaŭ "nigra lumo", trairas ordinaran vitron kaj bronzas la homan haŭton kaj ĝis nun oni nur rigardis ilin kiel kancerigaj. Skipo da esploristoj el la universitato de Edinburgo en Skotlando asertas nun, ke sunradioj havas ankaŭ kelkajn sanigajn utilojn, kiuj supervenkas la riskon de haŭtkancero. La rezultoj de ilia esploro, publikigitaj lastaprile, emas pruvi, ke UVA-sunradioj kontribuas al malaltigo de sangopremo, malpliigas riskon de kor- kaj cerbatakoj, kaj eĉ kontribuas al plilongigo de la vivo. Ĉar la UVA-radioj, pro ilia taŭga ondolongo, penetras en la korpon, ili efike bremsas procezojn de oksidado en la haŭto kaj sango, konata kunrespondeculo pri difektiĝo de ĉelmembrano, de proteinoj kaj eĉ de la ĉelgenaro, t.e. de la DNA mem.

Laŭ la esploristoj, iliaj esplorrezultoj konformas al pliiĝo de nombro da atakoj pro tro alta sangopremo dum la vintraj monatoj. En la esploro partoprenis 24 sanaj plenaĝuloj, kiujn oni akurate elmetis al UVA-sunradioj kaj post tio ili montris, dum 50 minutoj, malaltigon de la sangopremo. Male, kiam oni elmetis ilin al lampo, eliganta nur sunvarmon, sen UVA-radiado, evidentiĝis neniu ŝanĝo en la sangopremo. La esploristoj asertas, ke la mekanismo, pro kiu la suno kaŭzas malaltigon de la sangopremo, estas malsimila ol tiu kontribuanta al produktado de D-vitamino, ĉar ĝi postulas kontakton inter la sunradioj kaj la haŭto por sekrecii la substancon, kiu kaŭzas la malaltigon de la sangopremo.

Ĉar en la norda Eŭropo, la mortokvanto pro kor- kaj cerbatakoj estas je 80 procentoj pli alta ol tiu pro haŭtkancero, la esploristoj rekomendas revalorigi la utilon de sunradioj por la sano.

Konklude: ĉu sunbruniĝi aŭ ne? Eĉ sen sciencaj esploroj, jam delonge oni scias, ke sunlumo sendube plibonigas la homan humoron kaj ke, bonhumoro plibonigas la vivon, do ĉiukaze indas kapti sunradiojn. Sed, laŭ la fama latina dirmaniero "In medio stat virtus" (nome: "En la mezo troviĝas virto"), nin elmetante al suno, ni faros tion prudente.