×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu baldaŭ pli ofte pluvos en la Sahel-zono?

La varmiĝo de la klimato efikas tre malsame laŭ regionoj, en kelkaj regionoj eĉ pozitive. Tiel povus okazi ke en la Sahel-zono, kiu estas unu el la plej sekaj regionoj de Afriko, subite multe pli pluvos ol hodiaŭ. Tion montras novaj komputilaj simuloj.

Esploristoj de la instituto pri sekvoj de la klimataj ŝanĝiĝoj en Potsdamo apud Berlino vidas mekanismon, kiu ĉe pluso de pli ol 1,5 ĝis 2 gradoj povas ekefiki - rekte ĉe la supra limo de la plialtiĝo de la temperaturo laŭ la pariza traktato de UNO.

"Pli da pluvo en seka regiono, tio ja estas bona novaĵo", diras la ĉefa aŭtoro de la instituto en cirkulero. "Se ni per la forbrulado de fosiliaj brulaĵoj havos pli da varmdomaj gasoj en la atmosfero kaj tiel ŝanĝiĝos la klimato, tio povas trakirli multajn aferojn.

Riskoj por rikoltoj multloke pligrandiĝas, danĝeraj veterekstremoj plioftiĝas en la tuta mondo - sed por la seka Sahel-zono ŝajnas ekzisti la ŝanco ke plua varmiĝo fakte pligrandigos la disponeblan por la agrikulturistoj kaj brutobredistoj akvokvanton.

"Se la temperaturo alproksimiĝas al la sojla nivelo, tiam la pluvoj ene de nur malmultaj jaroj povus komplete ŝanĝiĝi", kompletigas kunaŭtoro de studaĵo.

Dekoj da antaŭaj komputilaj simuloj montris por la kazo de nebremsita klimata ŝanĝo tendencon kiu averaĝe emas esti malforta koncerne pli da pluvo en la Sahel-zono.

La esploristoj de la instituto en Potsdamo nun pli precize analizis tiujn simulojn kiuj montras la plej grandan plimultiĝon de pluvo, nome inter 40 kaj 300 procentoj, dum aliaj simuloj prezentas nur malgrandan plimultiĝon aŭ eĉ malmultiĝon. Ili malkovris ke en la "malsekaj" simuloj kun la plivarmiĝo de la oceanoj kiuj ĉirkaŭas Afrikon la pluvo en la Sahel-zono subite kaj forte plimultiĝos.

La esploristoj eltrovis malantaŭ tiuj subitoj ŝanĝiĝoj de la pluvoj mekanismon kiu sin mem plifortigas: Se la temperaturo de la surfaco de la oceanoj plialtiĝas, tiam pli da akvo forvaporiĝas. La humida aero ŝoviĝas al la kontinento kie la akvo elpluvas. Sed se akvovaporo fariĝas pluvo, tiam ekestas varmo.

Tiu varmo plifortigas la temperaturan diferencon inter la ĝenerale pli malvarmaj oceanoj kaj la pli varma kontinenta maso, kio kondukas al tio ke denove pli da humidaj ventoj estas tirataj en la internon de la kontinento. Tio kondukas al pli da pluvo, kaj tiel plu.

"La temperaturoj devas plialtiĝi super certan punkton, por starti tiun procezon", klarigas esploristo. "La sojla gradaĵo por tiu Sahel-monsuno montriĝas en la diversaj komputilaj simuloj kiel rimarkinde simila. Ŝajnas esti firma rezulto. " Regionoj kiel la centraj partoj de Malio, de Niĝero kaj de Ĉado - kiuj principe estas parto de la Saharo - povus ricevi pro tio tiom da pluvo kiel hodiaŭ la centra Niĝerio aŭ la nordo de Kamerunio kie regas tropika klimato kun abunda kreskado de plantoj.


La varmiĝo de la klimato efikas tre malsame laŭ regionoj, en kelkaj regionoj eĉ pozitive. Tiel povus okazi ke en la Sahel-zono, kiu estas unu el la plej sekaj regionoj de Afriko, subite multe pli pluvos ol hodiaŭ. Tion montras novaj komputilaj simuloj.

Esploristoj de la instituto pri sekvoj de la klimataj ŝanĝiĝoj en Potsdamo apud Berlino vidas mekanismon, kiu ĉe pluso de pli ol 1,5 ĝis 2 gradoj povas ekefiki - rekte ĉe la supra limo de la plialtiĝo de la temperaturo laŭ la pariza traktato de UNO.

"Pli da pluvo en seka regiono, tio ja estas bona novaĵo", diras la ĉefa aŭtoro de la instituto en cirkulero. "Se ni per la forbrulado de fosiliaj brulaĵoj havos pli da varmdomaj gasoj en la atmosfero kaj tiel ŝanĝiĝos la klimato, tio povas trakirli multajn aferojn.

Riskoj por rikoltoj multloke pligrandiĝas, danĝeraj veterekstremoj plioftiĝas en la tuta mondo - sed por la seka Sahel-zono ŝajnas ekzisti la ŝanco ke plua varmiĝo fakte pligrandigos la disponeblan por la agrikulturistoj kaj brutobredistoj akvokvanton.

"Se la temperaturo alproksimiĝas al la sojla nivelo, tiam la pluvoj ene de nur malmultaj jaroj povus komplete ŝanĝiĝi", kompletigas kunaŭtoro de studaĵo.

Dekoj da antaŭaj komputilaj simuloj montris por la kazo de nebremsita klimata ŝanĝo tendencon kiu averaĝe emas esti malforta koncerne pli da pluvo en la Sahel-zono.

La esploristoj de la instituto en Potsdamo nun pli precize analizis tiujn simulojn kiuj montras la plej grandan plimultiĝon de pluvo, nome inter 40 kaj 300 procentoj, dum aliaj simuloj prezentas nur malgrandan plimultiĝon aŭ eĉ malmultiĝon. Ili malkovris ke en la "malsekaj" simuloj kun la plivarmiĝo de la oceanoj kiuj ĉirkaŭas Afrikon la pluvo en la Sahel-zono subite kaj forte plimultiĝos.

La esploristoj eltrovis malantaŭ tiuj subitoj ŝanĝiĝoj de la pluvoj mekanismon kiu sin mem plifortigas: Se la temperaturo de la surfaco de la oceanoj plialtiĝas, tiam pli da akvo forvaporiĝas. La humida aero ŝoviĝas al la kontinento kie la akvo elpluvas. Sed se akvovaporo fariĝas pluvo, tiam ekestas varmo.

Tiu varmo plifortigas la temperaturan diferencon inter la ĝenerale pli malvarmaj oceanoj kaj la pli varma kontinenta maso, kio kondukas al tio ke denove pli da humidaj ventoj estas tirataj en la internon de la kontinento. Tio kondukas al pli da pluvo, kaj tiel plu.

"La temperaturoj devas plialtiĝi super certan punkton, por starti tiun procezon", klarigas esploristo. "La sojla gradaĵo por tiu Sahel-monsuno montriĝas en la diversaj komputilaj simuloj kiel rimarkinde simila. Ŝajnas esti firma rezulto. "

Regionoj kiel la centraj partoj de Malio, de Niĝero kaj de Ĉado - kiuj principe estas parto de la Saharo - povus ricevi pro tio tiom da pluvo kiel hodiaŭ la centra Niĝerio aŭ la nordo de Kamerunio kie regas tropika klimato kun abunda kreskado de plantoj.