×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu alvenos trarompo por blokĉeno?

Ĉu alvenos trarompo por blokĉeno?

Financa konsilisto atendas elŝparadon de miliardoj da eŭroj kaj revolucion en la financa branĉo de la ekonomio ene de tri ĝis kvin jaroj.

La financa branĉo travivos verŝajne dum la venontaj jaroj laŭvican revolucion. Nome oni atendas la trarompon de la blokĉena teknologio kiu estis inventita je la fino de la pasinta jardeko.

La konsekvenco por la financa branĉo povus esti elŝparoj en la valoro de miliardoj da eŭroj kaj same defioj kiuj povus minaci la ekziston de multaj financoservaj entreprenoj. Kaj kiel ĉe aliaj interretaj teknologioj Eŭropo postrestas en la mondskala konkurado. Do gravas ke Eŭropo esence plirapidigu sian tiurilatan evoluon, ĉar alikaze la negocmodeloj el Azio kaj Ameriko konkeros la mondan merkaton.

Blokĉeno estas de kelkaj jaroj granda temo en la financoserva branĉo, la plej konata ekzemplo estas la cifereca monunuo Bitmono (bitcoin). Blokĉeno estas granda datumaro kiu troviĝas ne nur sur unusola servilo, sed kiu estas dislokigita malcentre sur multaj komputiloj - ĉiu partoprenanto principe havas la samajn rajtojn pri aliro. Per blokĉenaj aplikaĵoj estas imageble sendi monon de homo al homo sen banko. La ricevintoj povus ŝanĝi la koncernan sumon al kontanta mono tiam ĉe aliaj aŭtorizitaj partoprenantoj de blokĉena reto aŭ uzi la sumon por retaj aĉetoj.

La dua punkto: La softvaro povas esti kunligita kun aŭtomataj instrukcioj. La kunligo de tiuj du aspektoj havas enorman potencialon por la tuta ekonomio. Oni parolas pri "inteligenta kontrakto" kiu estas kontrakto interkonsentita en interreto kiu aŭtomate pagiĝas se la kondiĉoj de la kontrakto plenumiĝas. Multaj transakciaj kostoj povus tiel reduktiĝi preskaŭ al nulo, kaj tio kaŭzos problemon al multekostaj perantoj.

La blokĉena teknologio kaj inteligentaj kontraktoj havas analogan antaŭaĵon, nome la bankan kambion: La elskribanto notis sur dokumento la pagasignon por la ricevonto. La kambio tiam rajtigis la ricevonton enkasigi la fiksitan sumon.

Kiel la ekzemplo pri bitmono montras, la blokĉena teknologio ne nur permesas la transsendadon de datumoj, sed ankaŭ la kreadon de cifereca monunuo. Per tiu teknologio eblas realigi multe pli da transakcioj, ne nur transsendadon de mono. Nuntempe en la financa merkato funkcias multaj perantaj instancoj kiuj kontraŭ pago de makleraĵo plenumas negocojn de valorpaperoj por aĉetanto kaj vendanto. Se la sistemo de blokĉeno disvastiĝus, plej multaj el tiuj perantoj perdus sian funkcion.