×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Ĉion por la flaŭro

Bakterioj plenumas multajn gravajn funkciojn ĉe homoj, bestoj kaj plantoj.

Nun konzernoj volas uzi la mikrobiomon por ebligi specon de altteknologia biologia agrikulturo. Oni scias jam de longe ke ĉiuj altgradaj vivuloj posedas tiel nomatan mikrobiomon - do ke sennombre multaj mikroorganismoj prisetlas ĉiujn partojn de la korpo.

De kelkaj jaroj pli kaj pli klariĝas ke bakterioj plenumas gravajn funkciojn por plantoj, bestoj kaj homoj - kaj ĉe malfunkcioj de la mikrobiomo povas aperi diversaj malsanoj. Kiel la kuntekstoj aspektas en detala vido, tion oni ankoraŭ dum longa tempo ne scios - unuflanke pro la grandega diverseco de specioj, aliflanke ĉar nur eta frakcio de la mikroorganismoj povas esti bredataj kaj analizataj en la laboratorio. Malgraŭ tio jam videblas unuaj aplikoj.

En la medicino ĉe gravaj inflamoj de intesto estas plenumata tiel nomata transplanto de fekaĵo: Ĉe tio la ekskrementoj de sanaj donacantoj estas prilaborataj en la laboratorio kaj estas enigataj en la inteston de paciento. Estas la espero ke la "sanaj" bakterioj daŭre setlas tie kaj riparas la malfunkciantan intestan flaŭron - kio ja vere sukcesas en multaj kazoj. Sed ankaŭ agrokonzernoj eksperimentas pri la laŭcela aplikado de mikroorganismoj nome sub la termino "Fitobiomo".

Laŭ raporto de usona scienca revuo du konzernoj fondis tiucele komunan entreprenon. En kelkdeko da lokoj oni testas, ĉu kaj kiel semaĵoj kaj plantoj per la aldono de certaj nature aperantaj bakterioj povas kreski pli bone kaj ĉu eblas protekti ilin pli bone kontraŭ damaĝantoj kaj malsanoj. Tio estas ankaŭ interesa pro tio ĉar unu el la partoprenantaj konzernoj estas kritikata en la tuta mondo pro iliaj genetike manipulitaj plantoj: Per la nova aktiveco la konzerno laboras nun ankaŭ pri kvazaŭ "plene biologia" teknologio de protekto de plantoj. En tiu biotopo aktivas ankaŭ multaj novteknologiaj entreprenoj kiuj volas realigi sciencajn ekkonojn al produktoj por la agrikulturo.

Tiel ekzemple sur sukerkano estis trovita bakteria specio kiu ligas la enaeron nitrogenon kaj laŭ natura maniero sterkas la planton - simile kiel la rizobioj faras tion ĉe fabacaj plantoj. Tiu bakterio ŝajne estas ankaŭ aplikebla ĉe aliaj plantospecioj. Tion esperas almenaŭ nova brita entrepreno kiu - se tio funkcios, jes prave - flaras negocojn pezaj je miliardoj. Jen evidente okazas vera revolucio.


Bakterioj plenumas multajn gravajn funkciojn ĉe homoj, bestoj kaj plantoj.

Nun konzernoj volas uzi la mikrobiomon por ebligi specon de altteknologia biologia agrikulturo.

Oni scias jam de longe ke ĉiuj altgradaj vivuloj posedas tiel nomatan mikrobiomon - do ke sennombre multaj mikroorganismoj prisetlas ĉiujn partojn de la korpo.

De kelkaj jaroj pli kaj pli klariĝas ke bakterioj plenumas gravajn funkciojn por plantoj, bestoj kaj homoj - kaj ĉe malfunkcioj de la mikrobiomo povas aperi diversaj malsanoj. Kiel la kuntekstoj aspektas en detala vido, tion oni ankoraŭ dum longa tempo ne scios - unuflanke pro la grandega diverseco de specioj, aliflanke ĉar nur eta frakcio de la mikroorganismoj povas esti bredataj kaj analizataj en la laboratorio.

Malgraŭ tio jam videblas unuaj aplikoj.

En la medicino ĉe gravaj inflamoj de intesto estas plenumata tiel nomata transplanto de fekaĵo: Ĉe tio la ekskrementoj de sanaj donacantoj estas prilaborataj en la laboratorio kaj estas enigataj en la inteston de paciento. Estas la espero ke la "sanaj" bakterioj daŭre setlas tie kaj riparas la malfunkciantan intestan flaŭron - kio ja vere sukcesas en multaj kazoj.

Sed ankaŭ agrokonzernoj eksperimentas pri la laŭcela aplikado de mikroorganismoj nome sub la termino "Fitobiomo".

Laŭ raporto de usona scienca revuo du konzernoj fondis tiucele komunan entreprenon. En kelkdeko da lokoj oni testas, ĉu kaj kiel semaĵoj kaj plantoj per la aldono de certaj nature aperantaj bakterioj povas kreski pli bone kaj ĉu eblas protekti ilin pli bone kontraŭ damaĝantoj kaj malsanoj. Tio estas ankaŭ interesa pro tio ĉar unu el la partoprenantaj konzernoj estas kritikata en la tuta mondo pro iliaj genetike manipulitaj plantoj: Per la nova aktiveco la konzerno laboras nun ankaŭ pri kvazaŭ "plene biologia" teknologio de protekto de plantoj.

En tiu biotopo aktivas ankaŭ multaj novteknologiaj entreprenoj kiuj volas realigi sciencajn ekkonojn al produktoj por la agrikulturo.

Tiel ekzemple sur sukerkano estis trovita bakteria specio kiu ligas la enaeron nitrogenon kaj laŭ natura maniero sterkas la planton - simile kiel la rizobioj faras tion ĉe fabacaj plantoj. Tiu bakterio ŝajne estas ankaŭ aplikebla ĉe aliaj plantospecioj. Tion esperas almenaŭ nova brita entrepreno kiu - se tio funkcios, jes prave - flaras negocojn pezaj je miliardoj.

Jen evidente okazas vera revolucio.